Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Terpomnudeloj (Schupfnudeln)

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Kuiru la senŝeligitajn terpomojn en salakvo. Post ĉ. 20min (depende de la grando, indas ili distranĉi) elprenu kaj kaĉigu ilin.

Ili malvarmiĝu tiel, ke oni povu tuŝi la kaĉon.

Paŝo 2 Miksu la terpoman kaĉon kun faruno kaj ovoj/ovanstataŭaĵo, kondimentu per salo, pipro kaj muskato.

El la pasto (se ĝi estas tro adheriga, aldonu farunon; ĉiam surmetu iom da faruno sur la manojn) formu rulojn fingrodikajn kaj fingrolongajn, kies finojn estu iom pintaj.

Paŝo 3 Boligu salakvon en granda poto (por ke la terpomnudeloj havu spacon), enmetu la terpomnudelojn kaj lasu ilin je malalta temperaturo dum maks. 5 min en la akvo, ĝis ili alsurfaciĝas (ne pli longe, ili disfalus). Elprenu per trua kulerego, por ke la akvo degutu.

Paŝo 4 Rostu la terpomnudelojn (de tempo al tempo movante ilin) en butero (maragarino) en granda pato dum 3-4min.