Tofua perkelto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Ĉefaj pladoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Perkelto origine devenas de Hungario kaj proksime rilatas al gulaŝo. Origina perkelto (kiel preskaŭ ĉio hungara) uzas viandon. Tiu ĉi recepto precipe anstataŭigas viandon per tofuo.

Ingrediencoj por 3 porcioj

  • 1 taso da rizo
  • 1 cepo
  • kokosa oleo (eventuale alia, sed ne oliva aŭ alia varmo-sentema)
  • 150 g da tofuo
  • ruĝa papriko
  • akvo
  • salo
  • pipro
  • sukero
  • vinagro
  • laŭraj folioj
  • 1.5-2 dl da laktokremo (ne tre grasa)
  • 2 kuleroj da fajna faruno

Preparado

Paŝo 1Kuiru rizon.

Paŝo 2Tranĉu tofuon. Cepon tranĉu en malgrandajn pecetojn.

Paŝo 3En laktokremon aldonu 2 kulerojn da fajna faruno kaj bone miksu ĝin. Atentu, ke faruno emas fari bulojn, kiuj malhelpus la procezon - zorgu bone dissolvi kaj miksi ĉion.

Paŝo 4Sur pato varmigu kokosan oleon kaj aldonu la tranĉitan cepon. Iom fritu ĝin. Aldonu en paton la tranĉitan tofuon kaj 1 kulereton da ruĝa papriko. Aldonu akvon - tiom, ke tuta tofuo estu kovrita per akvo. Aldonu salon, pipron kaj laŭrajn foliojn. Tiel kuiru ĉ. 5 minutojn.

Paŝo 5Al la pato aldonu la preparitan laktokremo kun faruno. Ĉiam miksu por eviti bruliĝon. Tiel faru dum ĉ. 1 minuto. Se ĝi estas tro densa, aldonu lakton, laktokremon aŭ akvon.

Paŝo 6Fingustigu ĝin per iometo da sukero kaj iomo da vinagro. Ĉesu varmigadon kaj lasu stari dum ĉ. 10 minutoj por finpretiĝi.

Presi - Reveni