Tofua perkelto
Ingrediencoj por 3 porcioj (konvertilo)
- 1 taso da rizo
- 1 cepo
- kokosa oleo (eventuale alia, sed ne oliva aŭ alia varmo-sentema)
- 150 g da tofuo
- ruĝa papriko
- akvo
- salo
- pipro
- sukero
- vinagro
- laŭraj folioj
- 1.5-2 dl da laktokremo (ne tre grasa)
- 2 kuleroj da fajna faruno
Preparado
Paŝo 1 Kuiru rizon.
Paŝo 2 Tranĉu tofuon. Cepon tranĉu en malgrandajn pecetojn.
Paŝo 3 En laktokremon aldonu 2 kulerojn da fajna faruno kaj bone miksu ĝin. Atentu, ke faruno emas fari bulojn, kiuj malhelpus la procezon - zorgu bone dissolvi kaj miksi ĉion.
Paŝo 4 Sur pato varmigu kokosan oleon kaj aldonu la tranĉitan cepon. Iom fritu ĝin. Aldonu en paton la tranĉitan tofuon kaj 1 kulereton da ruĝa papriko. Aldonu akvon - tiom, ke tuta tofuo estu kovrita per akvo. Aldonu salon, pipron kaj laŭrajn foliojn. Tiel kuiru ĉ. 5 minutojn.
Paŝo 5 Al la pato aldonu la preparitan laktokremo kun faruno. Ĉiam miksu por eviti bruliĝon. Tiel faru dum ĉ. 1 minuto. Se ĝi estas tro densa, aldonu lakton, laktokremon aŭ akvon.
Paŝo 6 Fingustigu ĝin per iometo da sukero kaj iomo da vinagro. Ĉesu varmigadon kaj lasu stari dum ĉ. 10 minutoj por finpretiĝi.