Trinkaĵo el avenflokoj

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Heidi GOES (Belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014 (artikolo titolita "Trinkaĵoj uzeblaj anstataŭ lakto")

Ingrediencoj

  • 100 gr da avenflokoj
  • 800 ml da akvo
  • 4 daktiloj aŭ 1,5 kuleroj da sukero aŭ alia dolĉigilo
  • 1⁄2 kafokulero da salo

Preparado

Paŝo 1Trempu la flokojn en akvo dum 1 nokto.

Paŝo 2Aldonu la dolĉigilon kaj miksu per forta miksilo.

Paŝo 3Vi povas jes aŭ ne kribri la tuton, ĝis 2-3 fojojn, laŭ via plaĉo. Ne ĵetu la pecetojn: metu ilin en vian matenan kaĉon aŭ uzu ilin en biskvitoj.

Presi - Reveni