Trinkaĵo el avenflokoj
Ingrediencoj (konvertilo)
- 100 gr da avenflokoj
- 800 ml da akvo
- 4 daktiloj aŭ 1,5 kuleroj da sukero aŭ alia dolĉigilo
- 1⁄2 kafokulero da salo
Preparado
Paŝo 1 Trempu la flokojn en akvo dum 1 nokto.
Paŝo 2 Aldonu la dolĉigilon kaj miksu per forta miksilo.
Paŝo 3 Vi povas jes aŭ ne kribri la tuton, ĝis 2-3 fojojn, laŭ via plaĉo. Ne ĵetu la pecetojn: metu ilin en vian matenan kaĉon aŭ uzu ilin en biskvitoj.