Trinkaĵo el rizo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Heidi GOES (Belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014 (artikolo titolita "Trinkaĵoj uzeblaj anstataŭ lakto")

Ingrediencoj

  • 1⁄2 taso da rizo
  • 4 tasoj da akvo
  • 4 daktiloj aŭ 1,5 kuleroj da sukero aŭ alia dolĉigilo
  • 1⁄2 kafokulero da salo

Preparado

Paŝo 1Boligu la rizon, sur ne tro alta fajro. Eventuale boligu mallonge, kaj poste lasu plupretiĝi en kesto kun kusenoj aŭ sub kovriloj por ŝpari gason kaj doni tempon al la rizo pretiĝi.

Paŝo 2Miksu per/en forta miksilo.

Paŝo 3Vi povas jes aŭ ne kribri la tuton, ĝis 2-3 fojojn, laŭ via plaĉo. Ne ĵetu la pecetojn: metu ekz. en vian matenan kaĉon. Se vi uzas la trinkaĵon por fari kaĉon, tute ne necesas kribri.

Presi - Reveni