Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Trinkaĵo el rizo

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 1⁄2 taso da rizo
  • 4 tasoj da akvo
  • 4 daktiloj aŭ 1,5 kuleroj da sukero aŭ alia dolĉigilo
  • 1⁄2 kafokulero da salo

Preparado

Paŝo 1 Boligu la rizon, sur ne tro alta fajro. Eventuale boligu mallonge, kaj poste lasu plupretiĝi en kesto kun kusenoj aŭ sub kovriloj por ŝpari gason kaj doni tempon al la rizo pretiĝi.

Paŝo 2 Miksu per/en forta miksilo.

Paŝo 3 Vi povas jes aŭ ne kribri la tuton, ĝis 2-3 fojojn, laŭ via plaĉo. Ne ĵetu la pecetojn: metu ekz. en vian matenan kaĉon. Se vi uzas la trinkaĵon por fari kaĉon, tute ne necesas kribri.