Vegana glaciaĵo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 1:10, kuirdaŭro: 0 minuto

Dum varma tempo ĉiun ĝojigos glaciaĵo.

Ingrediencoj por 2 porcioj

  • 1 banano
  • io por gustigo (ekz. 4 fragoj)

Preparado

Paŝo 1Donu bananon por almenaŭ unu horo en frostujon.

Paŝo 2Glaciigitan bananon senŝeligu kaj donu en miksilon. Aldonu ion por gustigo laŭplaĉe (por nure banana glaciaĵo nenio alia necesas).

Paŝo 3Miksu ĉion ĝis kaĉo kaj servu.

Persone mi provis nur bananan kaj fragan version.

Se vi volas fari glaciaĵon en iu formo (ekz. tion kion en multaj landoj konas kiel "Eskimo" kaj en iama Ĉeĥoslovakio kiel "nanuk"), unue miksu ĉion, metu en formon kaj poste donu en frostujon.

Presi - Reveni