Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegana glaciaĵo

Ingrediencoj por 2 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Donu bananon por almenaŭ unu horo en frostujon.

Paŝo 2 Glaciigitan bananon senŝeligu kaj donu en miksilon. Aldonu ion por gustigo laŭplaĉe (por nure banana glaciaĵo nenio alia necesas).

Paŝo 3 Miksu ĉion ĝis kaĉo kaj servu.

Persone mi provis nur bananan kaj fragan version.

Se vi volas fari glaciaĵon en iu formo (ekz. tion kion en multaj landoj konas kiel "Eskimo" kaj en iama Ĉeĥoslovakio kiel "nanuk"), unue miksu ĉion, metu en formon kaj poste donu en frostujon.