Vegana musako

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Ĉefaj pladoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

Musako estas greka aŭ turka manĝaĵo, el melongenoj, cepoj, vianda haketaĵo, tomatoj, terpomoj kaj ovoj, bakita.

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de ’Ŝtonĉjo’ (Pierre SOUBOUROU , Francio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2011

Ingrediencoj por 1 persono

  • 1 melongeno, mezgranda
  • 150 gramoj da soja proteinaĵo (kiel por fari ekz. preparaĵon de „Spagetoj bolonjastilaj”)
  • 2 grandaj flavaj cepoj
  • 150 ml da tomata senŝela kaĉo nefiltrita
  • soja saŭco - ĉ. 3 sup-kuleroj
  • oliv-oleo, salo, pipro
  • ajlo kaj aliaj spicoj, laŭ via gusto

Preparado

Paŝo 1Lasu dum almenaŭ 30 minutoj la sojon en la tomata kaĉo, kun soja saŭco (atentu ke tiu estas jam salita, kaj pro tio vi ne bezonos aldoni tro da salo) kaj spicoj laŭvole, ĝis ĝi sorbos la tutan tomatan sukon.

Paŝo 2Hejtu fornon ĝis ĉirkaŭ 250-300 °C (aŭ pli bone, rostmaniere). Kiam la forno atingos tiun varmon, enmetu la melongeno(j)n tuta(j)n, lasu ilin varmiĝi ĉirkaŭ 20-30 minutojn, turnante ĝin/ilin por ke ĉiuj flankoj de la ŝelo estu forte rostitaj kaj, sekve, forigeblaj.

Paŝo 3Dume, kuiru en pato la cepojn fajne tranĉitajn, en oliv-oleo – kun (iomete da salo,) pipro kaj spicoj laŭvole – ĝis ili bruniĝos. La duonon enmetu en la preparaĵon de anstataŭa viando, la reston lasu en la pato.

Paŝo 4Elprenu la melongeno(j)n el la forno, eltiru ĝian/ilian ŝelon, tranĉu ĝin/ilin en ne tro etajn pecojn kaj enmetu en la paton, kuiru kun la cepoj ĝis ĉio iĝas mola, bon-odora kaj brila per oleo.

Paŝo 5En pladaĵo, surmetu en kvar tavolojn ambaŭ preparaĵojn (partigante ambaŭ en duonojn), kuiru malforte (100-120 gradojn) en forno, ĝis la tekstura sojo estos kuirita (10 minutojn).

Manĝu ĝin kun salato, freŝaj tomatoj, olivoj – bonan apetiton

Presi - Reveni