Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegana musako

Ingrediencoj por 1 persono (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Lasu dum almenaŭ 30 minutoj la sojon en la tomata kaĉo, kun soja saŭco (atentu ke tiu estas jam salita, kaj pro tio vi ne bezonos aldoni tro da salo) kaj spicoj laŭvole, ĝis ĝi sorbos la tutan tomatan sukon.

Paŝo 2 Hejtu fornon ĝis ĉirkaŭ 250-300 °C (aŭ pli bone, rostmaniere). Kiam la forno atingos tiun varmon, enmetu la melongeno(j)n tuta(j)n, lasu ilin varmiĝi ĉirkaŭ 20-30 minutojn, turnante ĝin/ilin por ke ĉiuj flankoj de la ŝelo estu forte rostitaj kaj, sekve, forigeblaj.

Paŝo 3 Dume, kuiru en pato la cepojn fajne tranĉitajn, en oliv-oleo – kun (iomete da salo,) pipro kaj spicoj laŭvole – ĝis ili bruniĝos. La duonon enmetu en la preparaĵon de anstataŭa viando, la reston lasu en la pato.

Paŝo 4 Elprenu la melongeno(j)n el la forno, eltiru ĝian/ilian ŝelon, tranĉu ĝin/ilin en ne tro etajn pecojn kaj enmetu en la paton, kuiru kun la cepoj ĝis ĉio iĝas mola, bon-odora kaj brila per oleo.

Paŝo 5 En pladaĵo, surmetu en kvar tavolojn ambaŭ preparaĵojn (partigante ambaŭ en duonojn), kuiru malforte (100-120 gradojn) en forno, ĝis la tekstura sojo estos kuirita (10 minutojn).

Manĝu ĝin kun salato, freŝaj tomatoj, olivoj – bonan apetiton