Vegana ŝafista bakaĵo

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Salaj bakaĵoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Neveganoj povas uzi neveganajn lakton kaj buteron.

Ingrediencoj por 6 porcioj

  • 4 grandaj terpomoj
  • 3 karotoj
  • 3 folitigoj da celerio
  • duono da cepo
  • 150 g da ĉampinjonoj
  • 1 kulero da faruno
  • 1 kulereto da freŝa timiano
  • 1 kulereto da freŝa salvio
  • 4 ajleroj
  • 470 ml da legoma buljono
  • 80 ml da ruĝa vino
  • 1 kulero da tomata pasto
  • iom da soja lakto
  • iom da vegana butero
  • iom da oleo
  • salo
  • pipro

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu, distranĉu kaj boligu terpomojn dum 10-15 minutojn ĝis kiam ili estos molaj. Poste boligitajn terpomojn metu en apartan ujon. Antaŭvarmigu la fornon je 180°C.

Paŝo 2Dume distranĉu karotojn, celerion, cepon kaj fritu en oleo dum kelkaj minutoj. Distranĉu fungojn kaj ajlon.

Paŝo 3Aldonu fungojn kaj kuiru ĝis kiam iliaj randoj komencos malheliĝi. Al tio aldonu ajlon, salon kaj pipron.

Paŝo 4Aldonu tomatan paston, farunon kaj herbojn.

Paŝo 5Po iom aldonu buljonon kaj vinon, konstante miksante ĉion. Poste ĝi boletu dum kelkaj minutoj.

Paŝo 6Kaĉigu boligitajn terpomojn kaj laŭbezone aldonu sojan lakton kaj veganan buteron. Aldonu salon kaj pipron.

Paŝo 7En ujon por bakado metu mikson de legomoj kaj platigu ĝin, supren metu terpoman kaĉon. Sur la surfaco vi povas desegni ion ajn - ornamu ĝin laŭ via plaĉo kaj kreu vian propran reliefon :)

Paŝo 8Ŝprucu la surfacon per oleo, metu en la plej supran parton de la forno kaj baku dum 10-15 minutoj aŭ ĝis kiam la supro iom bruniĝos.

Presi - Reveni