Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegana ŝafista bakaĵo

Ingrediencoj por 6 porcioj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Senŝeligu, distranĉu kaj boligu terpomojn dum 10-15 minutojn ĝis kiam ili estos molaj. Poste boligitajn terpomojn metu en apartan ujon. Antaŭvarmigu la fornon je 180°C.

Paŝo 2 Dume distranĉu karotojn, celerion, cepon kaj fritu en oleo dum kelkaj minutoj. Distranĉu fungojn kaj ajlon.

Paŝo 3 Aldonu fungojn kaj kuiru ĝis kiam iliaj randoj komencos malheliĝi. Al tio aldonu ajlon, salon kaj pipron.

Paŝo 4 Aldonu tomatan paston, farunon kaj herbojn.

Paŝo 5 Po iom aldonu buljonon kaj vinon, konstante miksante ĉion. Poste ĝi boletu dum kelkaj minutoj.

Paŝo 6 Kaĉigu boligitajn terpomojn kaj laŭbezone aldonu sojan lakton kaj veganan buteron. Aldonu salon kaj pipron.

Paŝo 7 En ujon por bakado metu mikson de legomoj kaj platigu ĝin, supren metu terpoman kaĉon. Sur la surfaco vi povas desegni ion ajn - ornamu ĝin laŭ via plaĉo kaj kreu vian propran reliefon :)

Paŝo 8 Ŝprucu la surfacon per oleo, metu en la plej supran parton de la forno kaj baku dum 10-15 minutoj aŭ ĝis kiam la supro iom bruniĝos.