Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Salaj bakaĵoj
![]() Malfacileco: 2/5 Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 50 minutoj Bongusta sala kuko kun beto, nuksoj kaj ŝafa fromaĝo. |
Ingrediencoj por 6 personoj
|
Preparado |
|
![]() |
Paŝo 1Antaŭvarmigu la fornon je 180 °C. Senŝeligu la betojn kaj raspu ilin. |
![]() |
Paŝo 2Distranĉu la ŝenoprazon en pecetojn kaj aldonu ĝin al la betoj. Aldonu ankaŭ citronŝelon, pipron, salon, kuminon kaj duonon de la nuksoj kaj miksu. |
![]() |
Paŝo 3En alia ujo miksu la acidkremon kaj la ovojn, aldonu salon kaj pipron. |
Paŝo 4En tria ujo, miksu la ceterajn nuksojn kun la fromaĝo en pecetoj. |
|
![]() |
Paŝo 5Displatigu la paston, metu ĝin en rondan ujon por forno. Ŝutu unue la betan miksaĵon, poste verŝu la miksitajn ovojn kaj acidkremon, kaj fine superŝutu per la fromaĝa miksaĵo. |
Paŝo 6Enfornigu la kukon por 50 minutoj. |