Beta kiŝo kun nuksoj kaj ŝaffromaĝo
Ingrediencoj por 6 personoj (konvertilo)
- Murbo (tortofunda pasto): eblas aĉeti pretan aŭ fari ĝin, ekzemple laŭ recepto uzata en cepa aŭ poma torto. Se vi faras ĝin mem, vi povas aldoni kulereton da raspita citronŝelo.
- 700 g da betoj
- 2 faskoj de ŝenoprazo
- 1 kulereto da raspita citronŝelo
- 100 g da dispecigitaj juglandoj
- 200 g da acidkremo
- 3 ovoj
- 125 g da ŝafa fromaĝo
- Salo, pipro, kumino (nedevige)
Preparado
Paŝo 2 Distranĉu la ŝenoprazon en pecetojn kaj aldonu ĝin al la betoj. Aldonu ankaŭ citronŝelon, pipron, salon, kuminon kaj duonon de la nuksoj kaj miksu.
Paŝo 4 En tria ujo, miksu la ceterajn nuksojn kun la fromaĝo en pecetoj.
Paŝo 5 Displatigu la paston, metu ĝin en rondan ujon por forno. Ŝutu unue la betan miksaĵon, poste verŝu la miksitajn ovojn kaj acidkremon, kaj fine superŝutu per la fromaĝa miksaĵo.
Paŝo 6 Enfornigu la kukon por 50 minutoj.