Porea torto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Salaj bakaĵoj

Porea torto

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 25 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

Facila kaj bongusta sala kuko kun poreoj.

Ingrediencoj por 6 personoj

  • Murbo (tortofunda pasto): eblas aĉeti pretan aŭ fari ĝin, ekzemple laŭ recepto uzata en cepapoma torto
  • 3 poreoj
  • 2 ŝalotoj
  • 2 ovoj
  • 150 mL da lakto
  • 100 mL da acidkremo
  • 50-100 g da raspita fromaĝo
  • 30 g da butero
  • ½ kulereto da muskato
  • Salo
  • Pipro

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Purigu kaj distranĉu la ŝalotojn kaj la poreojn. Fritu ilin en butero sur meza fajro dum ĉ. 20 minutoj.

Paŝo 2

Paŝo 2Antaŭvarmigu la fornon je 170 °C kaj dismetu la paston sur pladon. Aldonu al la pato la ovojn, lakton, fromaĝon kaj acidkremon kaj bone miksu. Spicu per salo, pipro kaj muskato.

Paŝo 3

Paŝo 3Verŝu la porean miksaĵon sur la paston kaj enfornigu por 40 minutoj.

Presi - Reveni