Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Varma ĉokolado

Ingrediencoj por 3 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Varmigu lakton en poto kun dika fundo. Aldonu ĉokoladon. Kiam la lakto komencos boli, aldonu iomete da salo.

Paŝo 2 Malvarmigu la fajron kaj miksu la ĉokoladon dum 3 minutoj. Se vi preferas pli densan ĉokoladon, miksu 1-2 minutojn pli longe.

Paŝo 3 Se vi ŝatas, vi povas ornami ĉokoladon per ŝaŭmkremo, kakao, sukero, cinamo, ktp. Mi aldonis ŝaŭmigitan lakton. Bonan apetiton!

Plej taŭga por varma ĉokolado estas tia kun granda enhavo de kakao. Mi uzis amaran ĉokoladon kun nuksoj. Sed laŭ propra gusto eblas uzi ankaŭ laktan aŭ blankan ĉokoladon.