Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Agado por bestaj rajtoj kaj Esperanto

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Lode VAN DE VELDE (Belgio)

De la 13-a ĝis 16-a de septembro [2012] en Luksemburgo okazis internacia konferenco pri bestaj rajtoj. Ĝi estis grandioza sukceso: prelegis aktivistoj el 20 landoj, i.a. 7 el Usono, 4 el Brazilo, 2 el Sud-Afriko, el Portugalio, Tajvano, Germanio, Belgio, Aŭstrio kaj tiel plu. Ne malpli ol 260 partoprenantoj venis el 30 landoj por partopreni prelegojn, diskutrondojn, interŝanĝi spertojn kaj ideojn. En multaj aspektoj, la luktado por justa traktado de bestoj unuflanke kaj justa lingvo-uzado en la mondo aliflanke estas tre similaj. Esperanto-aktivuloj, same kiel aktivuloj por bestaj rajtoj:

  • estas minoritato en la socio (< 1%)
  • konstante devas pravigi sin
  • ofte aŭdas la ĉiam-samajn antaŭjuĝojn
  • ofte devas alfronti malintereson, eĉ (aŭ speciale?) de familianoj kaj kolegoj
  • faras informbudojn, eldonas faldfoliojn por informi la publikon
  • organizas konferencojn k.c.
  • diskutas pri la plej bona maniero konvinki homojn, varbi
  • kverelas inter si
  • ... kaj tiel plu.

La spertojn, kiujn aktivulo akiras – sendepende ĉu temas pri Esperanta, vegetarana aŭ ambaŭa agado – en unu kampo, li/ŝi povas facile apliki en alia kampo. Jen konkludoj, kiujn mi notis dum la konferenco, kaj kiuj (pli-malpli) aplikeblas al ambaŭ niaj celoj:

1. Pri aktiveco en la ĉiutaga vivo

  • Multe da tempo kaj energio estas investitaj al varbado de novaj samideanoj, sed ne sufiĉe al konservado de la samideanoj, do homoj ne restas en la movado. Atentu pri tio!
  • Ŝanĝoj postulas multe da tempo, do atentu ke nek vi, nek viaj proksimuloj seniluziiĝu pro la neokazo de la fina venko, sed fokusiĝu sur konkretaj, atingeblaj celoj kaj estu kontenta pro malgrandaj venkoj (artikolo en ĵurnalo, adaptado de nova regulo favora al via celo ktp). Alivorte: celu alte, sed ĝoju pro tio, kio rezultos.
  • Ne atendu, ke la tuta mondo morgaŭ estos konvertita! Ne diru al vi, ke estas via kulpo, ke vi ne faras sufiĉe.
  • Vi ne estas la movado. Ankaŭ sen vi, se vi bezonas paŭzon, la movado ekzistos.
  • Zorgu pri ekvilibro inter la aktiveco kaj la plezuro kaj malstreĉiĝo. Feliĉa kaj senstreĉa aktivulo estas efika aktivulo. Do ne sentu kulpon, se vi foje iras al kinejo anstataŭ verki artikolon aŭ partopreni budon, ne sentu kulpon, se vi praktikas jogon ĉiusemajne dum 2 horoj kaj tiel plu.
  • Lernu diri 'ne'. Mankas aktivuloj, do kiam iu pretas helpi, oni ofte superŝutas tiun personon de ĉiuj flankoj. Do, se vi sentas ke fariĝas tro, atentu antaŭ ol akcepti novajn taskojn kaj elektu tiujn pri kiuj vi plej entuziasmas. Aliaj homoj eble entuziasmas kaj eble eĉ pli bone faras la taskojn kiuj ne tre interesas vin.
  • Pensu pri agado kun longdaŭra efiko. Agado estas maratono, ne sprinto. Do investu energion en io kun pli longdaŭra sekvo. Ekz. estas pli bone zorgi pri tio, ke 1 lutreolo-bredejo devas fermi la pordojn aŭ 1 laboratorio ĉesas uzi bestojn por eksperimentado, ol savi 10 bestojn. Kompreneble tiuj 10 bestoj havos pli bonan vivon, sed ĉesigante laboratorion aŭ bredejon, oni savas multe pli da vivoj, kaj ofte kun sama aŭ malpli da tempo- kaj energio-investo. (Kompare kun la riskema savado-entrepreno kaj la posta ĉiutaga nutrado kaj flegado de la bestoj, aŭ serĉado de novaj prizorgantoj.)
  • Gvidu per bona ekzemplo. Ne kritiku homojn, kiuj laboras alimaniere ol vi, ne tro provu ŝanĝi homojn, kiuj ne estas pretaj por tio, ĉar tio nur vekos reziston kaj eble eĉ malamon kaj sekve oni perdas aktivulojn. Investu vian energion en la bona agado; tio pli gravas.
  • Simile: restu fokusita sur via celo. Se aliaj homoj havas kritikon, lasu ilin. (Krom se ili fakte pravas, kompreneble.) Sed, plej grave: evitu kvereladon, kio estas malŝparo de energio kaj tempo. Anstataŭe, fokusiĝu sur via celo kaj strebu atingi ĝin. Ne perdu tempon pro la aliaj homoj; ili ne gravas. La celo gravas.

2. Pensu efike, laboru efike

Ne fanfaronu al aliaj aktivuloj pri la nombro da horoj kiujn vi pasigis sub pluvo provante alparoli homojn pri via celo. Eble vi staris en la pluvo dum 8 horoj, sed supozeble malmultaj homoj haltis kaj ŝanĝis sian viv- aŭ pensmanieron. Ni diru, ke vi povis vere babili – optimisme – kun 50 homoj. La rezulto klare ne estas proporcia al la investitaj tempo kaj energio. En tiu ĉi ekzemplo, la investo estas multe pli granda ol la rendimento.

Eble, se vi restis hejme ĉe via komputilo dum 4 horoj, verkante interesan artikolon kaj sendante ĝin al 10 revuoj, el kiuj ekzemple 2 publikigis ĝin, vi atingos multege pli da homoj. En tiu ĉi dua ekzemplo, la rendimento estas jam multe pli granda. Atentu do kaj provu diversajn strategiojn. Uzu la labormetodon, kiu alportas plej multe da fruktoj.

3. Utiligu la sistemon

Rigardu jenan tabelon:

4. Rendimento

Specife rilate veganismon, oni povas demandi sin, kia agado alportas la plej bonan/grandan rezulton. Jen la ebla agado:

  • felo
  • besta eksperimentado
  • ĉasado
  • cirkoj kaj bestĝardenoj
  • dombestoj
  • bestaj produktoj (krokodila ledo, grashepataĵo, ...)
  • nutrado

Oni komparis la nombron da bestoj, kiuj en Germanio suferis pro tiuj ĉi problemoj. Jen:

  • pro felo mortis 250 000 bestoj jare
  • pro eksperimentado mortis 2 500 000 bestoj jare
  • pro nutrado mortis 500 000 000 bestoj jare (cifero de fondaĵo Albert Schweitzer)

Estas klare do ke, malgraŭ la fakto, ke ĉiu agado estas bona kaj necesa (!), iuj agadoj povus savi relative pli da bestoj, nome pri nutrado.

5. Fokuso

Jen estas proksimuma prezento de la investo necesa por fariĝi vegetarano, veganisto (aŭ vegetaĵisto) kaj tiel nomata super-veganisto (kiu ekzemple atentas ankaŭ pri la speco de gluo uzata en senledaj ŝuoj kaj multaj aliaj kaŝitaj uzoj de bestodevenaj produktoj). En la kazo de ĉi-lasta, la super-investo veganisto foje eĉ malaltigas la rendimenton pro la mal-alloga fanatikeco. (Ne reprezentata en la figuro.)

Kiel vi vidas, kostas relative malmulte da investo por konverti homojn al vegetaranismo, ekzemple per iniciato kiel „senvianda tago”, kaj oni savas multajn bestojn. Konverti vegetaranon al veganismo postulas multe pli da investo kaj do sekve, el „ekonomia vidpunkto”, tio estas malpli interesa. Kaj la super-veganisto ankoraŭ pli „kostas”.

6. Sinteno (el „Manlibro por aktivisto” : Activist's handbook)

Imagu, ke vendisto de komerca entrepreno aŭ reprezentanto de asocio alparolas vin kaj fakte rapide maltrankviliĝas, kiam vi diras, ke vi ne bezonas la reklamatajn produktojn aŭ vi trovas, ke la celoj de la asocio ne vere gravas al vi. Li aŭ ŝi eble eĉ perdas paciencon kaj indigniĝas. Eble reprezentanto de eta, bonfara asocio ankaŭ aspektas iom neprizorgita, eble odoras iom malbone pro ŝvito aŭ manko de higieno. Sendube, vi ne ŝatus tian malafablan traktadon kaj/aŭ unuan impreson. Memoru do, ke la homoj kiujn vi alparolas pri via celo, ĉu Esperanta aŭ porbesta, ankaŭ aprezos afablan, paciencan kaj respektoplenan traktadon.

Dum deĵorado en budo, kelkaj homoj gratulos vin, aliaj prifajfos pri viaj celoj kaj neniel konvinkeblos, kiujn ajn argumentojn vi uzos. En tiu ĉi dua kazo, ĉesu diskuti (kaj disputi!), sed diru amike, ke vi respektas lian aŭ ŝian vidpunkton kaj lasu lin/ŝin. Ne donkiĥote perdu vian tempon batalante kontraŭ ventomueliloj! Se vi sentas, ke tiu persono neniel konvinkeblas, investu viajn tempon kaj energion en alia persono, kiu jes ja povas esti interesita.

Tiel ĉi, vi povos nur gajni la respekton kaj bonan impreson de la unua persono kun kiu vi amike kaj afable finis la diskuton, plus vi eble intertempe konvinkos alian personon en via budo. Duobla gajno do, ĉar la unua poste ne havos negativan impreson de vi – kaj via asocio! – kiel „fanatika zeloto de stulta celo”, sed pozitivan impreson de simpatia, komprenema persono, kun kiu eblas interŝanĝi ideojn.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Lode VAN DE VELDE (Belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012