Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ajlo kaj citrono kontraŭ aterosklerozo

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Sana vivo

Se la cerbaj angioj kaj koronariaj arterioj mallarĝiĝas, se ni suferas pro arteriosklerozo aŭ en aliaj korpopartoj aperos sklerozo, ni trinku ĉiutage glaseton da esenco el la sekva „kombinaĵo”:

  • 30 grandaj bulberoj da ajlo, kiu ne enhavas kemiaĵojn
  • 5 citronoj

PRETIGO: La bulberojn ni purigas kaj diserigas. La citronojn, kune kun la ŝeloj, ni tranĉas kaj kun la ajloj per miksil-aparato muelas. Ni varmigas 1,1 litron da akvo, kiam ĝi estas sufiĉe varma, ni verŝas la mason el la miksilo en la varman akvon kaj ni varmigas ĝin ĝis la unua bolo. NE ESTAS PERMESATE PLU KUIRI!!!

Poste iomete ni malvarmigas ĝin, filtras kaj verŝas ĝin en botelon, kaj konservas ĝin en fridujo. Trinku ĉiutage antaŭ aŭ post la ĉefmanĝado glaseton de tiu likvaĵo.

Post 3-semajna trinkado oni jam povas senti la regeneriĝon de la tuta korpo. La aterosklerozo, kaj ĝiaj sekvoj (kiel ekz. la malboniĝo de la vid- kaj aŭdkapablo) eĉ povas malaperi. Post 3-semajna terapio, ni havu 8-tagan paŭzon. Poste la terapio estas ripetebla. Fine de tio nia korpo estas protektata kontraŭ sklerozo dum unu jaro. Tiun malmultekostan, sendanĝeran traktadon ni ripetu ĉiujare. Danke al la citrono, la malagrablan odoron de la ajlo neniu flaros, tiel ni kuraĝe povas iri al la societo. Tamen, en nia korpo la sanigaj efikoj de la citrono kaj la ajlo plene funkcios. La homoj suferantaj pri sklerozo povas denove dormi, ĉar la sklerozo, kiu ĝis nun kaŭzis dolorojn kaj dormperturbojn, malaperos el la angioj kaj ostoj.

Estas ofta sperto, ke la planitaj koro-operacioj ne okazas post tiu ĉi terapio, ĉar la nivelo de la sangograso, kolesterolo kaj la grado de la aterosklerozo reduktiĝas. La ajlo helpas ankaŭ al la preventado de dentomalsaniĝoj.

SEKRETA KURACEFIKO: ĝi efike grandigas la seksajn kapablojn de la maljuniĝantaj viroj.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Georgo FLENDER (Hungario) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013