Arbarĝardenado
de Heidi Goes (Belgio)
La teksto baziĝas sur tiu de prelego prezentita dum la 20-a Andaluzia Esperanto-Kongreso (29/10-1/11/2016) kie la temo estis „Esperanto kaj Naturo: Ĉielo kaj Tero.”
Arbarĝardenado estas unu el la aplikoj de permakulturo. Tiu lasta termino estas uzita unuan fojon de Bill Mollison (1928-2016) kaj David Holmgren (°1955) en 1978. Ĝi povas esti difinita kiel sistemo de agrikulturaj kaj sociaj projektoprincipoj kiuj centriĝas ĉirkaŭ la simulado aŭ rekta uzado de la skemoj kaj karakterizoj observitaj en la naturaj ekologiaj sistemoj. Mollison diris: "Permakulturo estas filozofio de kunlaborado kun anstataŭ kontraŭ la naturo, de longa kaj pripensita observado anstataŭ longa kaj senpripensita laboro, de rigardado al plantoj kaj bestoj en ĉiuj iliaj funkcioj anstataŭ trakti iun terenon kiel unuproduktan sistemon. " Permakulturo havas 3 etikajn kaj 12 dezajnprincipojn:
La etikaj principoj estas:
- prizorgi la teron: zorgi ke ĉiuj vivosistemoj povu daŭrigi kaj multobligi
- prizorgi la homon: zorgi ke la homoj povu akiri tion kion ili bezonas
- redoni la troon: redonu troojn en la sistemo kaj ne prenu pli ol oni bezonas (honeste disdividu antaŭ ol remeti en la sistemon)
La 12 dezajnprincipoj:
- 1. Observu kaj reagu: observu la terenon kaj agu laŭe. Do: rigardu al la efikoj de la vetero, kiuj bestoj estas, kie estas bruo, humideco aŭ ne…
- 2. Kaptu energion kaj konservu ĝin. Temas pri rikolto, pluvakvo kaj suna varmo.
- 3. Zorgu por rezulto/rikolto. Per permakulturo oni plisanigas la ekosistemojn danke al la produktado: la biodiverseco altiĝas kaj oni bone manĝas.
- 4. Akceptu kritikon kaj praktiku memreguligadon: se estas iu eraro, oni ŝanĝu tion, ankaŭ ekzemple se antaŭa generacio faris eraron.
- 5. Uzu kaj valorigu bone la donacojn de la naturo: uzu la abundon de la naturo por malmultigi la konsumadon kaj dependon de nerenovigeblaj resursoj.
- 6. Ne produktu rubon: oni uzu kaj valorigu ĉion haveblan tiel ne plu havante rubon. Uzu la restaĵojn de legomoj, fruktoj, herboj ktp por kompoŝti, tiel kreante novan nutraĵon por la plantoj, kaj provu trovi utilajn flankojn de tiel nomataj fiherboj: multaj estas manĝeblaj.
- 7. Dezajnu de skemo al detaloj: la skemoj el la naturo povas iĝi bazo por niaj dezajnoj. Detaloj povas sekvi poste.
- 8. Integrado: plantoj, homoj, bestoj havas pli ol unu funkcion. Metu plantojn en la ĝustan lokon tiel ke ĉiuj povu kunlabori kaj subteni unu la alian.
- 9. Elektu malgrandajn kaj malrapidajn solvojn. Ili estas pli facile regeblaj kaj pli bone uzas lokajn resursojn kaj produktas daŭripovajn rezultojn. Temas ankaŭ pri la skalo: multaj malgrandaj retoj de semo-interŝanĝoj pli bone funkcias ol unu granda semo-banko.
- 10. Uzu kaj valorigu diversecon. Tio reduktas la vundeblecon. Necesas meti ofte novajn plantojn, diversajn speciojn…
- 11. Uzu randojn kaj valorigu ilin. Ekzemple ĉe rando de rivero kreskas aliaj plantoj ol aliloke. Ofte la limoj estas la plej valoraj, diversspecaj kaj produktivaj elementoj en la sistemo.
- 12. Kreive uzu kaj respondu al ŝanĝo. Ne kontraŭu ŝanĝon sed observu kaj intervenu je la ĝusta tempo.
Martaj (manĝeblaj) violoj (foto de Alain Arickx)
Kio estas arbarĝardenado?
Robert Hart (1913-2000) estis pioniro pri arbarĝardenado en moderaj klimatoj en la 80-aj jaroj. Arbarĝardenado povas esti difinita kiel facile eltenebla ĝardena plan-baza sistemo de manĝoproduktado kaj agrikulturado bazita sur arbaraj ekosistemoj. Tiaj arbaroj havas fruktajn kaj nuksajn arbojn, arbustojn, staŭdojn, grimpplantojn, herbojn kiuj havas produktadon rekte uzeblan por homoj. Por profiti la uzadon de akompanaj plantoj, tiuj povas esti intermiksitaj por kultivi serion de tavoloj, tiel ke la tuto similas al arbaro. Arbarĝardenoj kaj arbarrandĝardenoj plukonstruas laŭ la koncepto de gildoj ĉirkaŭ frukto-arboj.
Kio estas gildoj ĉirkaŭ fruktoarboj?
Gildoj (laŭ la nomo por unuiĝoj de samprofesiuloj en la mezepoko) estas unu el la teknikoj kunmeti plantojn. La centra elemento estas frukt- aŭ nuksoarbo (kiu perdas la foliojn). La falo de la folioj vintre zorgas ke la printempa suno povas atingi la fruajn plantojn. Ĉirkaŭe oni plantu diversajn plantojn en tavoloj, ĉiu kun sia funkcio. La kvar plej gravaj funkcioj estas:
- Ligi nitrogenon: la radikoj de specifaj plantoj havas simbiozan rilaton kun certaj grundo-bakterioj; enŝanĝe la bakterioj ligas nitrogenon el la aero kiu uzeblas por la plantoj.
- Konsistigi mulĉo-tavolon, tio estas tavolo kiu kovras la grundon aŭ konsistigas la supran parton de la grundo. (kontraŭ t.n. fiherboj, kaj por malsekeco, kresko de fekundeco). Anstataŭ pajlo aŭ ligneroj oni uzu surlokajn plantojn. Tion oni kreu el surlokaj plantoj kiujn oni tranĉas kaj kiuj refoje kreskas, ekz. la folioj de simfito kaj terpiro.
- Allogi insektojn: 90% el la insektoj estas utilaj (ĉu por polenado, ĉu por formanĝi aliajn insektojn). Precipe asteracoj, apiacoj kaj brasikacoj plenumas tiun funkcion.
- Kapti nutraĵojn: plantoj kun longaj fortaj pivotradikoj povas kolekti tiajn elementojn kiel kalcio, fero kaj magnezio profunde en la grundo. Ekzemple taraksako, urtiko (por salato!), kalendulo (por teo)
Same kiel en arbaro, oni vidas en arbarĝardeno diversajn tavolojn, de arboj ĝis herboj, grimpantaj plantoj kaj grundokovrantaj plantoj, kiuj kunlaboras. Sed oni provas meti tie kiel eble plej multe el la utilaj plantoj. Se oni ne disponas je randa tereno, oni povas komenci per arbarrandĝardeno aŭ simple unu-du fruktarboj kun ĉirkaŭe diversaj tavoloj da alispecaj plantoj, kiuj zorgos por pli da produktado.
Eĉ se vi havas nur malgrandan ĝardenon, vi povas uzi tiujn teknikojn de kunmetado de utilaj plantoj por akiri pli grandan rikolton, altiri pli da insektoj, kaj krei iom pli da naturo!
Fontoj:
Christopher Shein & Julie Thompson 2014 (Permacultuur in je moestuin)
Jacke 2005 (Edible Forest Gardens)
---
Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi Goes kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2017.