Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Besta kondiĉo kaj socia justeco

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Ofte oni kontraŭstarigas zorgon por bestoj al zorgo por socia justeco, forlasante protekton de bestoj en la flankon de politiko. Tamen zorgo pri bestoj ne nur starigas moralajn problemojn, sed ankaŭ rilatas al justeco. Ĝi estas eĉ elprovo de nia justeco, ĉar nia uzado de bestoj malkovrigas misfunkciadojn de labororganizo kaj de ekonomio kies viktimoj estas ankaŭ homoj.

La procedo per kiu oni bredas bestojn, perforte adaptante ilin al sistemo paŭsita sur seriproduktado de industriaj objektoj, estas maljusta, pro tri kialoj. Unue, ĉar la etologiaj (konduto- kaj moro-sciencaj) bezonoj de bestoj limigas la rajton de la homo uzi ilin laŭ sia plaĉo. Tiu deklaro, kiu ne rilatas al ampleksigo de homrajtoj al rajtoj de bestoj, sekvigas, ke la kondiĉoj de enŝloso kaj de ekspluato kiuj trudas al besto afliktatan vivon, estas maljustaj. Besto ne estas persono, ĉar ĝi ne estas priresponda. Ĝi ne estas civitano, ĉar ĝi ne voĉdonas, sed estas subjekto kiu aspiras trafi disfloradon laŭ normoj propraj al ĝia specio. Kokino bezonas etendi siajn flugilojn kaj grati grundon. Kiam tiu bezono estas malhelpita, ĝi ekmontras morojn, kiuj ne nur aperigas ĝian suferon, sed ankaŭ nian maljustecon.

Ni pretendas al ni absolutan rajton je ili, kvankam tiu rajto limiĝas pro ilia statuso de sentipovaj estaĵoj. Tion mencias la franca Punkodo, en la naŭa leĝa artikolo de la deka de julio 1976. Tio signifas, ke besto mem rajtas ricevi respektan traktadon kaj, ke la Civilkodo, en kiu besto estas konsiderata nur kiel moveblaĵo, sekvu la Punkodon, tiel, ke posedantoj de besto, kiuj kulpiĝas pri malbona traktado, ricevu punon proporcian al la graveco de la delikto, ne nur simbolan. Transe de tiuj gravaj zorgoj, ĝi celas montri, ke niaj rilatoj al bestoj ĵetas lumon sur niajn labororganizadon kaj ekonomimodelon.

Tio estas la dua kialo kiu faras de besta prizorgado justecan prizorgadon. Konfuzo inter bredado kaj industrio ne kalkulas pri estaĵoj, kiujn ni ekspluatas, nek pri laboristoj. Decidita laŭ ciferoj de plej alta produktado, ĝi atestas pri neado de realeco. Tio retroviĝas en la maniero per kiu laboron nuntempe oni emas taksi, tiel ke konfuzo inter signifoj de konsumeblaĵo, al kiu rilatas la diversaj agadoj, estas fonto de absurdaĵoj.

Tiel rakontas flegistoj kiuj devas submetiĝi al normoj devigante ke lavado de maljunulo daŭru ses minutojn. Tiu konfuzo ankaŭ kaŭzas kontraŭproduktivojn

kaj suferojn, kreante dividon kaj instigante enmemiĝon, kiuj siavice malhelpas reziston kontraŭ trudita maljustaĵo.

Efektivigo de produktivecaj ciferoj antaŭdifinitaj klarigas kial en bredejoj de ovindustriaj kokinoj, oni ĵetas virajn kokidojn en pistilon. En buĉejoj, kadencoj estas tiaj, ke senkonsciigo antaŭ mortigo ne alkonformiĝas al regularoj. Eŭropaj direktivoj kaj franca leĝaro ne estas aplikitaj.

Kaŝeco ofte regas. Kiel ne vidi ke maljusteco en nia rilato al bestoj ankaŭ estas maljusteco kontraŭ homoj kaj eĉ maljusteco kiu elmontras, elŝovas principon de ekonomio kiu ne sufiĉe konsideras protekton de limigita vivmedio, kiu estas ekstera limo de ĉiuj produktadoj, nek de la valoro de estaĵoj? Igi la zorgadon pri bestoj justa prizorgo sekve konsistas el pridiskutado pri disvolva modelo kiu devigas bredistojn uzi intensan bredadon, pro la subtraho el la uzvaloro de la interŝanĝa merkatvaloro, kaj pro la profitmarĝenoj postulataj de la distribuistaro, kiu ne lasas alternativon al ili. Ne eblas apartigi zorgadon fare de politikistoj pri la besta kondiĉo disde socia justeco.

Tiuj tri kialoj vokas kvaran. Se tio, kion ni faras al bestoj malkaŝas la fundamentojn de nia juro kaj la realecon de nia organizo, kaj se niaj politikistoj ĉiam estas por-bestaj, do por-besta lukto estas nia lukto. Besta prizorgado iĝas rimedo por pensadi pri demokratio. Ĉar maljustas, ke tiun solidarecon inter besta kondiĉo kaj socia justeco ne sekvus politika realigo.

Kial ne konsideri respekton al bestoj kiel devon de Ŝtato? Ni atingus novan etapon de besta protektado, kie tiu zorgado estus traktata plurdirekte. Ĉar maleblas alpliigi konsumon de viando sen edukado pri vegetara manĝpretigo, same, kiel maleblas malpliigi intensan bredadon, se ne ekzistas alternativo por bredistoj.

Kiu diros, sen misprezenti tiun mesaĝon, ke la besta kondiĉo estas koncerno de la Respubliko? Kelkaj kontestos, ke perdo de la A-triopa takso de Francio kaj ekonomia krizo plej urĝas trakti senlaborecon kaj aĉetpovon.

Tamen, besta zorgado estas levilo de sindemando pri la deveno de la nuna krizo ekonomia, morala, spirita kaj politika. Manko de konsidero pri besta prizorgo de ĉiuj kandidatoj por prezidenta voĉdono estas signo de distanco inter civitanoj kaj politikaj reprezentantoj. Ĉar pli kaj pli nombras tiuj, kiuj rekonsideras la fundamentojn de niaj rilatoj al bestoj kaj kiuj ne plu toleras la traktadon, kiu suferigas ilin. Besta prizorgo estas plej grava politika zorgo. Ĝi koncernas nin ĉiujn kaj ĉiujn kampojn de nia vivo, de manĝado kaj edukado al vendado kaj la manĝa industrio. Krei ŝtatan sekretariejon pri la besta kondiĉo estus minimumo. Ĉar besta prizorgado levas civilizan defion kiun neniu plu povas pretervidi.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Corine PELLUCHON (Universitato de Poitiers, Francio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012