Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Biera historio

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Denis Jeanteur (Francio)

Verŝajne homoj fermentigas ekde ĉiam. Fermentintaj manĝaĵoj pli bone digestiĝas. Alkoholo estas ofte kunligita kun religio kaj socio. Fari bieron estas malfacila procedo, kiu postulas grenan kulturon, duetapan procedon kaj vazarojn. Prabiero estas bona indikilo de socia organizo. Sekve biero troviĝas aŭ troviĝis preskaŭ ĉie. Prabieroj estis ofte rigardataj kiel manĝaĵoj, likvaj manĝaĵoj.

Kiam kaj kiel la unua prabiero estis ekfarita, ni ne scias. Kie estas spuroj tie estas historio. Pri prabiero ni havas nur kelkajn spurojn. Nia vojaĝo en bierlando komenciĝas ĉ. 7000 a.K. Tiam la plej mal­novaj registritaj spuroj de fermentintaj trinkaĵoj troviĝas en Ĉinio sur potaĵeroj. Tie vilaĝanoj komencis fermentigi alkoholan trinkaĵon malgrandskale aŭ eĉ individuskale. Pli grava estas nia dua etapo: laŭ specifaj arkeologiaj atestaĵoj, la antikvaj Sumeranoj ĝuis bieron eĉ antaŭ 6000 jaroj. Sumero estas suda regiono de la antikva Mezopo­tamio, hodiaŭ parto de Irako.

La vera komenco de grandskala, preskaŭ industriskala produktado de biero okazis en Egiptio. Egiptio estis ega biernacio kaj la egipta nomo de biero estis Heneqet. Pli ol 20 egiptiaj bierspecoj estis tiam konataj, ekzemple Zythum (el hordeo kaj daktiloj; milda), Dizythum (forta), Carmi (dolĉa), Korma (el zingibro) kaj Bouza (el tritiko kaj hordeo). Tiu lasta estas ankoraŭ produktata.

Ankoraŭ en Sumero ĉirkaŭ 1800 a.K. arkeologiistoj trovis poemon gravuritan sur argiltabuletoj, kiu atestas pri evoluinta bier­kulturo kaj estas unu el la plej fruaj homaj skribajoj. Tio estas poemo, al Ninkasi, la patrona diino de biero; kaj ĝi nomiĝas 'la himno al Ninkasi'. Krome, ĉi tiu poemo al la bierdiino estas la plej malnova biera recepto. [vidu ŝian nomon per sumera skribo supre – NdlR]

[..] Ninkasi, vi estas tiu, kiu manipulas la paston, ankoraŭ per iloj

Miksante en kuvo la bapiran panon (1) kun dolĉaj aromoj, [...] kun mielo

Vi estas tiu, kiu bakas la bapiran panon en la granda forno,

Vi estas tiu, kiu ordigas la stakon de senŝeligitaj grajnoj.

Vi estas tiu, kiu akvumas la malton sternitan surgrunde, [...]

Vi estas tiu, kiu trempas la malton en bokalo, [...]

Vi estas tiu, kiu etendas la kuiritan miksaĵon sur grandaj kanaj matoj.

Malvarmeco trairas [...]

Vi estas tiu, kiu ambaŭmane tenas la grandan dolĉan moston, kiun vi

faras el mielo kaj vino. [...]

Vi metu taŭge la filtrilon sur la kuvegon. [...]

Kiam vi eltiras la filtritan bieron el la kuvego,

Ĝi estas kiel la sturmo de Tigriso kaj Eŭfrato.

[..]

Ni revenu en Egiption, ĉirkaŭ 1200 a.K. dum la regado de Ramseso la 2-a. Tie tiam pli ol unu miliono da litroj da biero estis produktata jare nur por kulto. Menciindas ankaŭ, ke ĉiu nekropola laborulo ricevadis 70 litrojn da biero monate. Tio supozigas egan industri­skalan produktadon kaj efikan transdonsistemon.

En Malgranda Azio, ĉirkau 700 a.K, la reĝo Midaso (la reala) de Frigio estis entombigita kun biero. Fakte, tie troviĝis la plej grandaj ferepokaj vazaroj : 157 bronzaj vazoj, interalie grandaj tinoj, kruĉoj kaj bovloj. Nekredeble, en la jaro 2000 tiu biero estis fajne rekreita de usona bierfarejo kun la nomo Midas Touch (Tuŝo de Midas).

Tiam finiĝas la historio de pra-bieroj. Plue mi rakontos al vi la historion de Eŭropa biero, sed ne forgesu, ke ekzistas bieroj kaj kvazaŭbieroj ĉiuloke en Afriko (dolo, munkojo), Azio (’chang’ kaj sakeo jes!), Ameriko (’chicha’) kaj Barato (’jann’ kaj suruo).

En la jaro 882, la unua uzo de lupolo en bierfarado estis registrita fare de abato Adalard de Corbie, kiu naskiĝis en Flandrio kaj mortis en Francio.

1040: La plej malnova regist­rita bierfarejo, kiu senĉese bierfaras ekde tiam kaj plu bierfaras, estas la Abateja bier­farejo Weihenstephan. Ĝi aki­ras bierfarardan permesilon el la urbo Freising en Bavario. (2)

La sekva etapo okazis en 1616 kaj estas la plej grava, almenaŭ simbole. La leĝo de pureco estas germana ordono, kiu havas sian originon en la duklando Bavario. Laŭ tiu leĝo, biero povas enhavi nur tri ingrediencojn: hordeo, lupolo kaj akvo. Lupola biero daŭras pli longe kaj rezistas al difektiĝo pli bone. Notinde, gisto ne estas en la listo, ĉar la kialo de fermentado estis tiam ankoraŭ plena mistero! Krome ĝi estas la plej frua varoleĝo en la mondo..

Nun anekdotoj. En 1553, iuj anglaj drinkuloj atribuas al d-ro Alexander Novell la gravan inventon de la korkfermita botelo da biero.

En 1721 aperis la unua mencio de Porter (forta angla biero). En Londono, dum la 18-a jarcento, porter-drinkado estis socia feno­menego.

La unua Oktobrofesto, en 1810, estis organizita por festi la ge­edziĝon de kronprinco Ludwig kaj princino Therese von Sachsen-Hildburghausen. Ekde tiam estas tradicio en Germanio: ĉiujare estas bier­festo en memoro de tiu dato.

Ekde 1822, la eŭropa bier­industrio estis tre forta kaj iĝis eksportindustrio, mondskale kiam la firmao East India Trading Company petis Samuel Allsopp ekfari hindan helan elon (IPA = Indian Pale Ale). Ĝi nek estis farita en Hindio, nek laŭ hindiana gusto, sed nur por anglaj kolonianoj. Tiu biero estas bone trans­portebla, ĉar ĝi bone konserviĝas.

Moderna biero estas industria biero farata laŭ specifaĵoj. IPA estas moderna biero.

Novan kvalitan kaj gustan normon estis establita en 1842. Per kombinaĵo de novaj teknikoj kaj pli helaj maltoj la unua Golden Pilsner estis kreita en Bohemio. Tiu biertipo ŝtorme disvastiĝis tra Eŭropo kaj poste mondskala.

Denove granda ŝanĝo: bierfarado iĝis scienco.

Mastrumado de la malvarma fermentado per industria malvarmigo okazis inter 1852 kaj 1856. Tio estis nekredebla revolucio. Antaŭe malvarma fermentado okazis nur dum vintro. La bierindustrio, precipe Carlsberg, kolektigis tiom da glacio el riveroj, kiom laŭleĝe, ĉar la prenado de glacio devis esti reguligita.

Iom poste (1858 ĝis 1876) Pasteur, franca mikrobiologiisto, demonstris ke fermentado rezultas de vivaĵoj. „Fermantado estas vivo sen aero” li proklamis.

Pasteur science priskribis la vinfermentadon kaj la bierfermentadon kaj li evoluigis proce­dojn por konservi bierojn en la urbo Lillo.

En 1883, Emil Christian Hansen, dana mikolo­giisto, izolis ĉelojn de gistoj, precipe Saccharomyces cerevisiae kaj poste Saccharomyces carlsbergensis.

En Usono, la malpermeso de produktado, vendo, importado kaj transporto de alkoholaĵoj daŭris 13 jarojn, de 1920 ĝis 1933.

La lasta etapo de nia vojaĝo: la unua ladskatolo de biero estis vendita en Usono en 1933. Tuj poste en Eŭropo.

En 1905, en Anoelin, familio Lepers inaŭguris sian novan gravan bier­farejon. Ili faras bonan bieron, kiun ni povas trinki kaj ĝui ankoraŭ nun­tempe. Tiu biero nomiĝas Angelus.

En 2015 ni, esperantistoj, trinkis la bieron Lepers por kune festi la centan UK.

Trinku modere sed biere.

---

(1) Dufoje bakita hordea pano. – NdlR

(2) Klarigo pri la grafikaĵo: Der Bierbreuwer (La bierfaristo), el Ständebuch (Gildolibro) de Jost Amman (1568) – Fonto: Vikipedio (NdlR)

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Denis Jeanteur kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2015.