Citrono
La citronarbo (Citrus limon) estas citrusa, daŭrfolia planto, kiu povas esti eĉ 6 metrojn alta. (Laŭ kelkaj fakuloj, ĝi estas hibrido inter Citrus medica kaj Citrus aurantifolia.)
Ĝi havas longformajn kaj ovalajn fruktojn, kun malglata, verda-flava ŝelo. La pulpo konsistas el ok aŭ dek partoj kaj estas ĝenerale sukoplena kaj acida; kelkaj varioj ne enhavas semojn. La floroj estas blankaj, bonodoraj. La florado, en taŭgaj klimataj kondiĉoj, daŭras dum la tuta jaro. Tio signifas, ke ankaŭ la fruktado estas senĉesa kaj sur la sama planto ĉeestas samtempe burĝonoj, floroj, nematuraj kaj maturaj fruktoj. Primtempe la florado estas kutime pli abunda. La unuaj fruktoj maturiĝas 4-5 jarojn post la plantado. La citron-arbo estas longviva planto, ĝi povas vivi 100 jarojn kaj eĉ pli.
Deveno
Simbolo de mediteranea varmo kaj suno, la citrono devenas tamen de Ekstrem-Oriento. Ĝi estis konata en Ĉinio, en Hindio kaj en mezopotamiaj civilizacioj pro siaj antisepsaj, kontraŭreŭmataj, tonikaj ecoj. La citrono estis konsiderata sankta en islamaj landoj, ĝi estis uzata kontraŭ venenoj, kiel adstringa rimedo en disenteriaj kaj hemoragiaj kazoj, kaj ankaŭ por teni for de domoj la diablon. La antikvaj egiptoj uzis ĝin por balzami mumiojn kaj ofte metis ĝin en tombojn kune kun daktiloj kaj figoj. Helenoj importis ĝin de Medio, parto de la nuna Irano, kaj uzis ĝin por ornami kaj parfumi tolaĵojn kaj ŝirmi tiujn kontraŭ tineoj. Jam Teofrasto, lernanto de Aristotelo, fondinto de naturkuraca terapia metodo, en siaj verkoj priskribis citronan uzadon por terapiaj celoj. Kutime la helenoj kultivis citronarbojn proksime de olivarboj por gardi tiujn ĉi de parazitaj atakoj. Ankaŭ Plinio en siaj traktaĵoj skribis pri la citrono kaj preskribis ĝin kiel antidoton kontraŭ malsanaj venenoj. Inter la romianoj, la imperiestro Nerono estis regula konsumanto, ĉar li estis obsedita de antaŭsento de sia ebla veneniĝo.
En Eŭropo la unua vera kultivado de citronoj estis enkondukita en Ĝenovo meze de la 15-a jarcento. Kristoforo Kolumbo en 1492 vojaĝis al Ameriko kaj ŝajnas, ke li mem plantis la unuajn citronarbojn en la insulo Haitio.
Kvalitoj
En la 15-a jarcento oni malkovris, ke la citronsuko kuracas kaj preventas skorbuton, malsanon disvastiĝintan inter maristoj, kiuj nutris sin dum longaj periodoj nur per farunoj, konservitaj nutraĵoj kaj aliaj manĝaĵoj sen vitamino C (askorbata acido). Iom post iom oni konstatis, ke skorbuto sekvas la grandan kaj longdaŭran malabundon de vitamino C ĉeestanta en fruktoj kaj en freŝaj legomoj. Pro tio oni komencis utiligi citronojn, en granda kvanto, surŝipe. Pere de marvojaĝoj, la citrono alvenis ankaŭ en landoj de Nord-Eŭropo. Ŝipoj, kiuj atingis Mediteraneon, sin proviantis per citronoj, kiuj estis pagataj per altkvalitaj varoj aŭ eĉ per oro. La aĉetitajn fruktojn oni revendis altpreze en nordaj landoj, kie la citrono estis konsiderata granda luksa produkto, sed ĉiam por ornamaj kaj terapiaj celoj.
En la jaro 1617, la angla kuracisto John Wodall pruvis la efikon de la citrono por profilakto kaj kuracado de skorbuto, sed fakte la citrono estis uzata jam dum krucmilitoj, kaj ankaŭ de la ŝipanaro de Vasco da Gama, kiam li iris al Bonespera Kabo, en 1489. En 1700, la kuracisto James Lind rekomendis al la britaj ŝipanoj uzi citronsukon kaj skorbuto malaperis el la brita mararmeo. Nur en la 18-a jarcento, oni komencis uzi la citronon en kuirado por aromi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.
Estas multaj diversaj kultivaroj de citronoj; inter ili la plej interesaj estas: Eureka, Lisbon, Verna-Berna, Mesero, Gallego, Karystini.
Teknikoj de reprodukto
- semado: reprodukto de vegetala organismo per semo de la sama genetika speco de la patrina planto. Printempe okazas semado, kiam ne plu frostas, jam de januaro, la grundo estas antaŭpreparata kaj bone sterkata. Poste oni plugas kaj oni erpas profunde la drenitan grundon, ne argilan, ne kalkan, kiu devus havi acidecon (pH) inter 6,5 kaj 7,5 farante kavojn utilajn por reteni pli bone akvon, ĉefe dum la unuaj stadioj. Oni engrundigas la plantojn kaj irigacias ilin abunde;
- grefto: oni ekuzas diversajn greftoteknikojn por preventi kelkajn malsanojn de citrusoj. Speciale la krongrefto uziĝas sur trunkoj aŭ branĉoj kun granda diametro, por ŝanĝi la kultivitan varianton aŭ regrefti plantojn kiuj ne plu havas bonan rendimenton. Ekzistas ankaŭ burĝongrefto kaj plumgrefto. La greftaĵportanto estas planto aŭ parto de la planto, kiu ricevas grefton. La plej oftaj greftaĵportantoj, laŭ la grundo kaj klimato, estas: Citrus Aurantium, Citrus Volkameriana, Citrus Macrophylla, Porcirus Trifoliata, Citrus Sinensis;
- stikaĵo: branĉoparto, burĝono, folio aŭ radiko, kapablas konsistigi novan plantonn nomatan ankaŭ „klono”, ĉar ĝi iĝas tute sama kiel la patrina planto. La favora periodo por tiu ĉi reprodukto estas printempo;
- markoto: senseksa reprodukto. Branĉo estas entranĉata aŭ tordata kaj ĉirkaŭata per tero sub plasta kovro aŭ enterigata ĝis elmeto de radikoj. Por tiu realigo necesas varma vetero.
Sterkado
Necesas grundanalizo kaj folioanalizo por kontroli la nutrajn nivelojn, kiujn plantoj atingas dum la kresko kaj korekti la eventualan abundon aŭ malabundon.
Pritondado
Oni ne pritondas dum periodoj tro varmaj aŭ tro malvarmaj, nek dum la florado de la plantoj. Oni forigas la sekajn aŭ rompitajn branĉojn, tiujn, kiuj kurbiĝas suben, kaj tiujn, kiuj iam floris. Ĝi estas absolute necesa okaze de parazita atako de koĉoj aŭ kiam plantoj fariĝas tro altaj. Ja estas malfacile rikolti fruktojn, se la arbo estas alta.
Irigaciado
La mediteranea medio, favora al citronkreskado, estas malabunde pluva kaj precipitaĵoj koncentriĝas interne de aŭtuno. Dum somera sekeco estas bezonata ĝusta irigaciado per akvo, kiu ne enhavas tro da kloro, natrio aŭ boro, ĉar tiuj ĉi substancoj difektas kvalite kaj kvante ĉiujn citrusojn. Taŭgaj irigaciadsistemoj estas la tradiciaj metodoj per akvinfiltro de sulkoj aŭ la metodo per aspergado sub frondaro aŭ tiu de guto post guto.
Rikolto
Kiam la fruktoj estas ankoraŭ verdaj aŭ kiam ili estas apenaŭ maturaj, ili estas rikoltataj per specialaj tondiloj, zorge, de 6 ĝis 10 fojojn jare, kun aŭ sen eskaloj. Citronoj, malsame ol aliaj citrusoj, maturiĝas ankaŭ post la rikolto.
Lavado kaj konservado
Rikoltitaj kaj transportitaj en magazenon, la fruktoj estas lavataj kaj elmetataj al antikriptogamaj traktadoj, kaj post tio estas vaksataj, selektataj, kalibrataj. Eblas aldoni aliajn operaciojn laŭ finpunkto: rapida konsumado, industrio kaj transformo, grandadistribua reto.
Aŭtunaj citronoj (kiel ankaŭ malfruaj oranĝoj kaj mandarinoj), kiuj plutenas la verdan koloron de la ŝelo eĉ kiam komerce maturaj, estas submetataj al operacio, kiu forigas la verdan koloron.
Sugesto: estas pli bone aĉeti pli naturajn ekologiajn fruktojn, kiuj ne enhavas la suprajn substancojn.
Malsanoj de citrono
- Fitopatologioj
La fungo Phoma tracheiphila establiĝas interne de la lignaj vazoj entenataj en la plantoj, sed povas eniri ankaŭ tra stomoj. Branĉoj flaviĝas, folioj falas kaj arboj sekiĝas. Post kelkaj monatoj, foje post unu jaro, la plantoj mortas. Agronomoj sugestas naturajn rimedojn, kiel ekzemple eviti, en infektitaj citronarbaroj, pluv-irigaciadojn sur la foliaro, kiu faciligus disvastiĝon de la patogeno kaj protekti la plantojn kontraŭ vento, frosto kaj hajlo. Krome oni atentu, ke la pritondado estu ofta, sed ĝi ne febligu la plantojn. Oni bruligu la infektitajn partojn kaj limigu sterkojn tro azotoplenajn, ĉar tro da azoto igas la plantojn ankoraŭ pli atakeblaj por fungoj.
- Virusoj kaj bakterioj
Citronarboj povas damaĝiĝi pro multnombraj virusoj: Exocortite, Ringa Maculatura, Psoriazo, Tristezza, Impietratura kaj Cristacortis. Inter la bakterioj la plej noca estas Pseudomonas syringae, kiu donas malhelajn lezojn al folioj, precipe dum printempo. Ankaŭ en tiu ĉi kazo estas bone fortondi la infektitajn partojn kaj tiel aerumi la frondaron. Eblas doni ankaŭ unu, nur unu, kuproenhavan intervenon aŭtune.
- Alia ofta parazito estas mediteraneaj muŝoj, kiuj kaŭzas seriozajn damaĝojn: la fruktoj iĝas molaĉaj kaj falas.
Uzebloj de citrono
La citrono malhelpas multajn malsanojn, ĝi ne havas kontraŭindikojn kaj utilas multflanke: dispremado, beligaĵoj, purigadoj. Tiu ĉi plurfaceta frukto estas vera panaceo. Adstringa povo kaj vitaminriĉaĵo estas la sekretoj de la citrono, kiun oni uzas por multaj celoj:
- kontraŭ temposignoj
Spertu: dispremu citronojn en glaso da varma akvo kaj miksu bone. Entrempu vatan tufon en la solvaĵon kaj frapetu la faltojn matene kaj vespere, evitante la okulkonturojn. Grave: neniam reuzu produktojn, kiujn vi pretigas por kuracado de via haŭto. Iliaj ingrediencoj malboniĝas kaj ankaŭ la vitamino C, en kontakto kun lumo kaj oksigeno, ekputras rapide.
- kontraŭ aknoj de junuloj
La sebumaj glandoj dum la adoleska periodo estigas sekreciojn ofte pro plialtiĝo de hormona produktado, ĉefe de testosterono. Sebumo reteniĝas de la epidermtavolo kaj akumuliĝas subhaŭte, kaŭzante ŝvelojn sur la kolo, ŝultroj kaj dorso. Kompreso kun citrono, akvo kaj mielo povas helpi: Boligu 1 litron da akvo kaj lasu ĝin malvarmiĝi ĝis temperaturo de 40°C. Aldonu 2 kulerojn da mielo, sukon de 1 citrono kaj miksu bone. Tamponu delikate, per sterila gazo aŭ per sorba vato, la aknojn, klopodante ne krevigi ilin, dum 2 semajnoj matene kaj vespere kaj, poste, dum 2 semajnoj unufoje.
- kontraŭ problemoj pri la hararo
Se viaj haroj estas sekaj kaj nebrilaj, dispremu 1 citronon en duono de litro da akvo kaj aldonu 2 kulerojn da olivoleo. Frotu viajn harojn per tiu ĉi harŝmiraĵo kaj lasu ĝin tie dum 30-40 minutoj. Forlavu per abunda tepida akvo. Olivoleo nutras, moligas kaj lumigas la harojn, dum citrono fortigas kaj poluras ilin.
- kontraŭ vomo
Senŝeligu la citronon per ungo aŭ per tranĉilo kaj flaru ĝian internan parton. Tio estas utila dum vojaĝoj aŭtomobile aŭ ŝipe. Alterne suĉu citronon.
- kontraŭ ostomaldensiĝo
Dolĉigu per multflora mielo trinkaĵon ĉefe el akvo kaj citronvinagro kaj trinku ĝin unu foje tage.
- Citrono estas nature antisepsa rimedo, mortigas mikrobojn, sanigas vundojn, reguligas la sangan premon; helpas kuraci tifon, morbilon, gorĝodoloron, diareon, urtikarion, skabion. Ĝi sensoifigas, estas utila ĉe juneca akno, frostoŝveloj, varikoj, kolikoj, alergioj, galaj kaj renaj malsanoj, infektoj, malvarmumo.
- Citrono estas sentoksiga. Por sentoksigi vian korpon trinku citronsukon senmanĝe, solan aŭ kune kun iomete da varma akvo, dum 20 tagoj, tiamaniere: la unuan tagon, trinku sukon de 1 citrono; la duan tagon, trinku sukon de 2 citronoj; la trian tagon, trinku sukon de 3 citronoj kaj plue ĝis la deka tago kiam vi trinku sukon de 10 citronoj. Poste la nombron de citronoj malpliigu. La dekunuan tagon trinku sukon de 9 citronoj, la dekduan tagon trinku sukon de 8 citronoj, la dektrian de 7, ĝis la dudeka tago kiam vi trinku la sukon de 1 citrono. Dum la kuracado per citrono manĝu multe da fruktoj kaj legomoj, kiuj enhavas grandan kvanton da fibroj, kiuj helpas la intestan peristalton. La sentoksigado estas purigado de internaj organoj kaj histoj. Dum la procezo eblas reagoj en la korpo, kiel urtikario kaj ruĝaj haŭtmakuloj. Ne timu, via korpo estas eliminanta malpuraĵojn. Post 4 monatoj, estas bone ripeti la kuracadon kiel antaŭe aŭ pli mallonge: la unuan tagon, trinku vi sukon de 1 citrono; la duan tagon, trinku sukon de 2 citronoj; la trian tagon, trinku sukon de 3 citronoj; la kvaran de 2 citronoj, la kvinan de 1 citrono. Se vi ne kapablas trinki la tutan sukon unufoje, faru tion en du aŭ tri fojoj, sed ĉiam malproksime de manĝoj, por ne malhelpi la stomakajn sukojn.
- La citronon oni uzas ankaŭ por elimini uratacidon kaj herpeton kaj ĝi povas helpi ankaŭ dum gravedeco, laktonutrado, konvalesko, infektaj malsanoj ktp.
Ĉu vi scias ke:
- se vi sunbruniĝas, post preno de iomete da pura citronsuko aŭ citronsuko sur salato, vi havos pli bonan efikon pro sorbado de la vitamino D;
- se vi lasas citronon en varma akvo, dum kelkaj minutoj, vi havos pli da citronsuko;
- ŝelo de citrono donas ekstran efikon al fruktosukoj kaj al dolĉaĵoj;
- la vitamino C vaporiĝas rapide en kontakto kun aero. Do uzu citronsukon senprokraste post dispremo; por dispremo neniam uzu kirlilon!
- kontraŭ kapskvamoj estas utile froti citronon sur la krania haŭto. (Post uzo de citrono sur la krania haŭto, ne iru al la suno, tiel vi evitos brul- vundojn.)
- citrono estas ideala solvo por intesta purigado (klisteroj), ĉar ĝi agas kiel adstringa, puriga rimedo kaj ĝi ekvilibrigas la acidecon;
- ĉiutaga uzado de citrono preventas rakitismon kaj skorbuton, sed ankaŭ laciĝon, intestajn malsanojn;
- neniam miksu citronon kun amelo (kiun enhavas rizo, pano, tritiko ktp.), ĉar amelo bezonas ptialazon por digestiĝi kaj citrono inhibas la efikon de ptialino;
- citrono kaj tomato, kune, transformiĝas al acetacido, kiu estas toksa substanco;
- citronsemoj estas iomete toksaj;
- dum la pasinta jarcento ne estis palaco aŭ sinjoreca vilao en Italio, kiu ne posedis oranĝejon aŭ citronejojn. Oranĝpotoj kaj citronpotoj surhavis stampitan familian blazonon.
Citrono kune kun mielo
Mielo, kiel citrono, havas multajn aplikojn: farmakologio, medicino, kosmetiko, kuirado ktp. Ĉu vi jam spertis ilian sinergian bonefikon? Tiu miksaĵo de oligo-elementoj: vitaminoj, baktericidoj kaj naturaj antibiotikoj kiuj, dum la plej malvarmaj monatoj, ne manku en via manĝaĵoŝranko:
- En Egiptio oni uzis la mielon kune kun citronsuko por krei naturan senharigan vakson, parte sendoloran.
- Eblas prepari kosmetikan maskon tonigan por la vizaĝo. Sufiĉas amalgami 3 kulerojn da mielo kune kun 1 citronsuko. Masaĝu vian vizaĝon kun tiu ĉi bonodora emulsio kaj lasu ĝin agi dum 7 minutoj, postlavu per tepida akvo.
- Laŭ la ajurveda medicino, se vi volas alfronti vigle kaj serene viajn tagojn, vi devas uzi dum 3 monatoj tiun ĉi simplan rimedon: ĉiumatene nemanĝinte, trinku tason da varma akvo dolĉigita per kulero da akacimielo kaj vigligita per suko de duoncitrono? Tiu ĉi panaceo plifortigas vian imunan sistemon, purigas la digestajn organojn kaj donos al vi la taŭgan vervon por alfronti per rideto la ĉiutagan streson.
- Mielo kaj citrono, per sia baktericida efiko, estas taŭgaj kontraŭ tuso, kataro kaj gorĝdoloro. Mielo krome agas kiel natura sedativo kaj helpas dormadon.
Tiu ĉi flava citruso, riĉa je kalio kaj purigaj kvalitoj, acida kaj sensoifiga, estas taŭga por granda kvanto da receptoj. En kuirado oni uzas citronsukon kiel kondimenton de pladoj anstataŭ vinagro, por eviti ke legomoj kiel artiŝokoj, kardoj, karotoj kaj fruktoj kiel pomoj, piroj, bananoj, avokadoj, nigriĝu; pro tio ofte oni uzas citronsukon por fruktosalatoj. La ŝelo, riĉa de aromoj kaj parfumoj, raspita, uziĝas dum preparado de dolĉaj kaj salaj pladoj. Atentu: dum raspado evitu la blankan parton, kiu aldonus amaran postguston.
Citronŝorbeto
Citronŝorbeto estas bongusta kaj tre simpla por pretigi deserton. En kaseroleton metu 400 ml da akvo, 200 gr da sukero, pecetojn de natura citronŝelo, sen kemia aldonaĵo. Varmigu ĝis la sukero estas tute solvita. Kiam la farita siropo malvarmiĝas, eligu la citronŝelon kaj aldonu 150 ml da suko de dispremita citrono. Miksu bone kaj metu la kunmetaĵon, en taŭga ujo, en glaciigilon por almenaŭ 12 horoj. Kirlu kaj disdonu. Post la kirlado, vi povas remeti la deserton en la glaciigilo kaj uzi ĝin, kiam vi deziras.
Limoncello (citroneto)
Tradicia likvoro, origina de la provinco Napolo, Caserta kaj la insulo Ischia (Italio), estas akirata el citronŝelo laŭ antikva recepto, kiu aldonas unikan kaj neimiteblan saporon. Ekzistas multaj variantaj receptoj, kiuj diferencas inter si nur per malgrandaj detaloj de ingrediencoj aŭ de preparado. Do ĉerpu la inspiron de la proponita suba recepto kaj kreu mem vian propran:
- 10 naturaj mezgrandaj citronoj, sen kemia aldonaĵo;
- 1 litro da alkoholo je 90°;
- 400 gr da sukero;
- duonlitro da akvo.
Tranĉu la lavitajn ŝelojn (sen la blanka parto!) striete. En vitran skatolon, kun hermetika fermo, metu la citronŝelstrietojn, verŝu sur ilin la alkoholon, fermu kaj loku ĝin prefere en malluman ejon. Post 15 tagoj, en kaseloreto ŝutu la sukeron kaj verŝu la akvon. Super malvigla fajro varmigu ĝis la sukero estos tute solvita. Je ĉambra temperaturo, malvarmigu komplete la siropon, por ke la likvoro ne fariĝu malklara. Kunigu kaj miksu bone la siropon kun la infuzaĵo de citronŝelstrietoj kun alkoholo. Per funelo vestita je gazo aŭ paperfiltrilo, filtru la likvaĵon kaj tordelpremu la citronŝel-strietojn. Refiltru dufoje kaj metu la likvoron en botelon. Fermu la botelon kaj ripozigu en malseka loko, dum unu aŭ du monatoj antaŭ ol trinki. Se vi, anstataŭ la akvon, metos la saman kvanton da freŝa, ne senkrema lakto, aromigita per vanilbastoneto, vi akiros la citronetkremon Crema di Limoncello.
Citron-konfitaĵoj
Elektu naturajn citronojn (aŭ oranĝojn) kiuj havas dikan ŝelon. Senŝeligu strie la fruktojn kaj boligu la ŝelstriojn 3-foje, ŝanĝante ĉiufoje la akvon por forigi la amaran guston. En larĝa kaserolo, por ke la citronstrioj surmetiĝu kiel malplej eblas unu sur alian, metu por ĉiuj 100 gr da ŝelstrioj, 200 gr da sukero, 200 gr da akvo kaj kulero da glukozo por ĉiu frukto, por ĉiu frukto, citrono aŭ oranĝo (por bonteni la konfitaĵojn morbidaj dum la tempo). Resume, la kvanto da akvo kaj tiu da sukero estas duoblo de la pezo de la ŝelstrioj. Boligu super malgranda fajro dum 10 minutoj kaj poste kovru. Ripetu la boligon 2 foje tage, dum 3 – 4 tagoj, ĝis la ŝelstrioj iĝas brilegaj. Eltiru ilin de la siropo (kiu estas taŭga por trempi kukojn) kaj metu ilin por senakviĝi sur rostokradon. Glitigu la fingutigitajn ŝelstriojn en sukeron kaj remetu ilin sur rostokradon, en seka loko, ĝis ili tute sekiĝos, dum ĉirkaŭ 2 tagoj.
Limonado
Tre simpla estas la preparado de limonado. Aldonu la kvanton da akvo kaj la kvanton da sukero (koncentrita pli-malpli, dolĉa-acida pli-malpli), laŭ via deziro, laŭ via gusto, al citronsuko, kiu estas ankaŭ en la kvanto kiun vi deziras. La akvo povas esti pli-malpli freŝa, ĉiam laŭ via deziro ☺.
---
Ĉi tiu artikolo estis verkita de Filomena CANZANO (Italio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012