Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉerizoj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Pri la ĉerizarbo

Inter la fruktarboj, la ĉerizarbo estas unu el tiuj, kiuj bezonas malpli da zorgoj kaj produktas pli facile. Krome ĝi estas adaptebla al diversspecaj klimataj kondiĉoj.

Kaj en ĝardeno kaj en fruktokampo ĝi estas admirinda ornama planto. Ĝia mirinda florado anoncas ke printempo alvenas: amaso da malgrandaj blankaj floroj, kunigitaj grupe, en mal­grandaj bukedetoj, aperas antaŭ ol la folioj. Dum somero estas abundaj dol­ĉaj kaj pulpaj fruktoj; aŭtune folioj iĝas ruĝ­koloraj kaj la arbo iĝas denove tre ornama, kaj ankaŭ la arboŝelo estas bela.

Ĝi altiĝas de 15 ĝis 32 m kaj povas vivi ĝis 100 jarojn.

La ĉerizarbo devenas ver­ŝajne de Azio. Laŭ Plinio la Maljunulo, de Turkio ĝi estis importita al Romo en 72 a.K. kaj de ĉi tie la kultivado disvastiĝis en la tuta imperio.

Oni trovis semojn de multaj specioj dum arkeologiaj elfosoj de la bronzepoko kaj en romiaj lokoj en la tuta Eŭropo. En 1882 Alphonse de Candolle informis, ke semoj de Prunus avium ĉeestis en palafitejoj de la Norda Italio (1500-1100 a.K.) kaj en kelkaj de Svisio. Ŝajnas ke en Turkio ĉerizoj estis kultivitaj en la 19a jarcento a.K. kaj iom pli poste en Grekio.

En la Ekstrema Oriento, ĉefe en Japanio, ĝi estas tre disvastiĝinta kaj la periodo de ĝia florado, en la japana sakuro estas unu el la plej ensorĉaj de la jaro. Ĝi altiras turistojn, kiuj venas de ĉiuj lokoj de la mondo specife por la tiel nomata „hanami”, t.e. „rigardi la florojn”.

Ĝi troviĝas ankaŭ en Eŭropo kaj en la nord-okcidenta parto de Afriko.

Kelkaj kultivataj varioj, pro modera klimato, estas naturigitaj en la sudokcidenta Kanado, en la norda kaj okcidenta Usono kaj en Nov-Zelando; la ĉerizarboj naskitaj en arbaroj iĝas apetitigaj por herbovoruloj, kiel kapreoloj kaj aproj.

Ekzistas multaj specioj de kultivitaj ĉerizarboj, sed ĉiuj devenas de Prunus avium aŭ de Prunus cerasus.

Prunus avium signifas „ĉerizo de birdoj”. Ĝi produktas dolĉajn fruktojn, el diversaj specioj, kiuj havas malsamajn periodojn de maturiĝo kaj karakterizojn de pulpo. La ĉefa distingo estas inter la molaj kaj la malmolaj. Ĉi tiuj estas pli grandaj kaj ilia ruĝkoloro estas tre intensa kaj tendenca al nigra.

Prunus cerasus produktas merizojn, acidajn aŭ amarajn, kiuj ĉefe estas uzataj por produktado de sukoj kaj siropoj, ankaŭ de marmelado.

Oni kultivas multajn speciojn de hibridaj ĉerizarboj por ornamaj celoj, ĉefe en parkoj.

Malsanoj

La plej grava danĝero estas pluvo kiam ĉerizoj estas maturaj: ili tuj ekputriĝas sur arboj.

La ĉefaj malsanoj el patogenaj fungoj, kiuj atakas tiuj ĉi arboj, estas pro Cylindrosporium padi, Armillariella mellea kaj Rosellinia necatrix. La monilio trafas kaj branĉojn kaj florojn kaj fruktojn.

Inter la parazitaj insektoj kiuj damaĝas kaj plantojn kaj produktaĵojn estas la Myzus cerasi, la Diaspis pentagona, la Mytilococcus ulmi, la Rhagoletis cerasi, la Operophthera brumata, la Archips rosana kaj Archips podana), la Drosophila suzukii kaj la Monosteira unicostata.

Ankaŭ birdoj kaŭzas damaĝojn al floroj kaj al fruktoj kaj dum ilia kreska fazo kaj dum ilia matureco. Birdoj certe rajtas manĝi, sed bedaŭrinde, ili ne manĝas la tutan frukton, sed bekpikas multajn, transirante de unu al alia.

Pritondado

Ĉerizarbo produktas multe da limfo; pro tio estas konsilinde ne pritondadi ĝin en la periodo de suprenira limfo: la neevitebla konsekvenco estus la malfortiĝo de la arbo. Ideala momento por tiu ĉi operacio estas tuj post la falo de folioj.

Oni devas tamen eviti periodon de frosto.

Pri la frukto

La nomo „ĉerizo” devenas de la greka kérasos, de kiu poste la itala cerasaciliegia, la portugala cereja, la hispana cereza, la franca cerise kaj la angla cherry.

Kelkaj homoj diras ke devenas de „Kerasos” de turkia urbo „Cerasunte”.

En la jaro 1400 ĝi estis prezentita en pluraj bildoj pri sankta temo kaj ĝi havas ankaŭ sanktan patronon, Sankton Gerardo, kies datreveno estas la 6a de junio.

En kelkaj poeziaĵoj de Garcia Lorca kaj de Pablo Neruda, la ĉerizoj estas menciitaj.

Ili estas ankaŭ protagonistoj de kelkaj popolaj diroj kiel „unu ĉerizo trenas alian”, t.e. ke multaj homoj, kiam ili komencas manĝi ilin, ne kapablas ĉesi.

En multaj lokoj ekzistas ĉerizfestoj. Ŝajnas ke la unua (en Italio) okazis en 1993 en la urbo Marostica.

Ĉerizoj estas rikoltataj kiam ili estas maturaj, ĉar kiam ili estas deprenitaj de la arbo, ili ne pli maturiĝas; konsekvence de tio, ilia konservado estas mallonga.

Per ĝia loga aspekto, ĝia intensa ruĝkoloro kaj ĝia pulporiĉeco, ĉerizo estas certe unu el la plej bongustaj pekoj de somera malsobreco.

Sanigaj kaj nutraj ecoj

Ĉerizoj enhavas ĉefe vitaminojn C, A kaj kalion, sed ankaŭ aliajn vitaminojn kaj aliajn minajn salojn.

Ili enhavas ĝenerale akvon de 77 ĝis 87%, sukerojn de 11 ĝis 22,5% grasojn 0,1%, proteinojn de 0,7 ĝis 1%.

Ili helpas la intestajn funkciojn kaj la diurezon; estas taŭgaj por maldikiga dieto, ĉar ili enhavas malmultajn kaloriojn, male ili estas riĉaj je melatonino, efika kontraŭoksidanto, kiu reguligas la ciklon dormo-maldormo.

Uzoj

De ĉerizarbo oni forĵetas nenion.

La ligno, kun bruna-ruĝa koloro, tre rezista, estas aprezata pro sia kvalito kaj havas komercan valoron; ĝi estas uzata por ĉarpenti meblojn kaj muzikajn instrumentojn.

La farmaciindustrio uzas sukon faritan el pediceloj de fruktoj kiu havas adstringan, antitoksan kaj diurezigan ecojn.

Ĝia rezino estas aroma kaj estas uzata kiel aromo por maĉgumo.

La ĉerizkerno estas efika natura rimedo, ĝi estas uzata por realigi termikan kusenon.

La kernoj estas malgrandaj naturaj aerkameroj kiuj povas reteni aŭ relasi, dum longa periodo, kaj la varmon kaj la malvarmon.

Ĉerizkernkuseno (varma aŭ malvarma) estas utila por mildigi la dolorojn.

Vintre, oni metas ĝin en mikroondofornon, je meza temperaturo, je 600 vatoj en 3 fojoj sinsekvaj po 10-15 minutoj, kaj en tiu ĉi maniero la kuseno eldonas (cedas) la varmon akumulitan laŭgrade donante konsolon al uzanto dum longa tempo; ĝi helpas varmigi la manojn, mildigi dorsodoloron, nukdoloron, menstruodolorojn.

Somere, oni metas ĝin en frostigilo dum duono de horo, kaj ĝi estas uzata kiel glacisaketo kaj por kontuzaĵoj.

Kiel fari ĉerizkernkusenon? Havigu sufiĉan kvanton da kernoj. Lavu kaj sekigu ilin bone en la suno. Baku en forno dum dudeko da minutoj je 100°. Estas grave ke ili estu puraj kaj plene sekaj, ĉar se ili ŝimiĝas, tio estas malbona por la sano.

Tondu duone kusenkovrilon. Metu la duonkusenkovrilon unu ene de alia por havi duoblan teksaĵon. Metu enen la kernojn kaj sternu per la manoj. Fermu la malfermitan parton per kudrilo kaj fadeno, tiel ke la kernoj ne eliru.

Ankaŭ la pedunkloj (petioloj, tigetoj) estas utilaj kaj bonefikaj por sano pro siaj polifenoloj kaj kaliosaloj; per ili oni povas pretigi purigajn tizanojn.

Lavu dekon da pedunkloj kaj enmetu ilin en 200 ml da bolanta akvo. Lasu infuziĝi dum 5-6 minutoj.

Filtru kaj trinku dum unu tago. Ĝi estas bonega ankaŭ malvarma.

Ĉu vi havas fendetitan aŭ ruĝiĝantan haŭton, evidentajn kapilarojn? Apliku sur la koncernan parton la tizanon per trempita gazo.

Mitoj kaj legendoj

Por la Helenoj, ĉerizoj estis simbolo de Afrodito, diino de beleco, kiu alportas bonŝancon al enamiĝintoj. Ankaŭ en la itala regiono Sicilio, oni diras, ke gefianĉaj paroj kiuj deklaras sian amon sub florplenaj branĉoj de ĉerizarbo havos fortunon kaj prosperon.

Laŭ la nordaj legendoj, ĉefe en Finnlando, per la ruben-ruĝkoloro, ĉerizoj simbolas la originan pekon. Male, laŭ la saksoj, ĉerizarboj gastigas diaĵojn, kiuj protektas la kampojn. En Britio, sonĝi pri ĉerizarbo estas antaŭsigno de malbonŝanco.

En la fascina Oriento, ekzemple en Ĉinio, ĉerizarboj estas asociataj kun ina beleco kaj delikateco. Certe Japanio estas la lando kie ili havas la plej grandan rolon: iliaj floroj estas la naciaj simbolaj floroj kaj oni diras ke la blankaj petaloj iĝis rozkoloraj pro la sango de la mortintaj samurajoj sepultitaj sub tiuj ĉi arboj. Ili estis ankaŭ la elektita loko por militistoj kiuj volis harakiri.

Do la ĉerizarboj florplenaj per siaj mirindaj kaj eteraj burĝonoj atingas kune vivon kaj morton: de unu flanko morpurecon kaj virgecon de virino kaj samtempe eksplodeman agon sinmortigan de la harakiro.

La japana tradicio identigas la sakuron, la florojn de ĉerizarboj kun la samurajo: kiam samurajo alfrontas riskon, li ne timas morton ĉar kiel „sakuro” li kapablas velki kaj fali senhezite; do honorinde.

La sakuro, simbolo de printempo, de unuaj amoj, de asketa beleco, ankaŭ de melankolio kaj de honoro estis donitaj de Japanio al multaj landoj kiel signo de paco.

Pro la grava spirita signifo ĉerizarboj troviĝas en Japanio, ĉie en parkoj kaj stratoj, apud temploj kaj kultlokoj.

Ĉerizoj en kuirarto

Ĉerizoj estas nerezisteblaj bongustaj manĝaĵoj, kiujn oni povas gustumi dum kelkaj monatoj somere; laŭ specioj, ili maturiĝas ne samtempe.

Kiam vi ilin aĉetas, atentu ke ili estu maturaj, vivkoloraj, kun malmola pulpo.

Ili estas manĝataj krudaj aŭ prilaborataj en marmeladoj, siropoj kaj konfitaĵoj.

Kompreneble, krom manĝi ilin nature, oni povas pretigi tre bonajn dolĉaĵojn. Oni povas ankaŭ gustumi ilin dum la tuta jaro, metante ilin en alkoholon.

Enalkoholaj ĉerizoj

Ingrediencoj:

  • 1 500 g da ĉerizoj
  • 150 g da sukero
  • 6 kariofiloj
  • 1 litro kaj duono da nutra alkoholo je 90°
  • cinamo

Lavu kaj sekigu bone kaj delikate la ĉerizojn; tranĉu la petiolojn lasante duonon.

Metu la ĉerizojn, kunmetitajn dense, en purajn vitrajn ujojn kune kun cinamo kaj kariofiloj.

En kaseroleto verŝu la alkoholon kaj la sukeron kaj bone vigle miksu.

Verŝu la solvaĵon sur la ĉerizojn kaj atentu ke ili ĉiuj estu kovritaj por redukti minimume ilian oksidiĝon. Hermetike fermu la vitrajn ujojn kaj loku en malluman kaj friskan ejon, por preskaŭ du monatoj.

Siropĉerizoj kun Porto-vino kaj cinamo

Ingrediencoj:

  • 500 g da maturaj ĉerizoj
  • 100 g da sukero
  • 300 ml da akvo
  • 200 ml da Porto-vino
  • 3 malgrandaj bastonetoj da cinamo

Lavu kaj sterilizu 3 vitrajn vazetojn de 250 ml. En kaseroleto, ĉe mezalta varmo, solvu la sukeron en la akvo kaj la Porto-vino. Dum la siropo malvarmiĝas, lavu kaj sekigu la ĉerizojn. Lasu iliajn petiolojn. En ĉiun vazeton enmetu unu bastoneton da cinamo kaj la ĉerizojn ĝis 2 cm sub la rando. Ne lasu malplenajn spacojn! Aldonu la malvarmiĝintan siropon, kovrante bone la fruktojn kaj bone fermu la vazetojn. Dum 10 minutoj, boligu ilin en varma akvo. Ripozigu ilin dum almenaŭ unu monato kaj poste vi gustumu plezure!

Rizoto kun ĉerizoj

Ingrediencoj:

  • 500 g da rizo
  • 100 g da butero
  • duono da cepo tranĉita fajne
  • duona glaso da blanka seka vino
  • 1,5 litroj da vegetala bolanta buljono
  • 400 g da senkernigitaj ĉerizoj tranĉitaj pecete
  • salo
  • ŝenoprazo

Je malvigla fajro, fandu la buteron, aldonu la tranĉitan cepon kaj ĉiam miksadu ĝis ĝi iĝas orkolora. Aldonu la rizon kaj, kiam ĝi sorbas la buteron, aldonu la vinon kaj altigu la fajron.

Kiam la vino vaporiĝas, aldonu 2 ĉerpilojn da bolanta buljono. Ĉiam daŭru miksi. Kiam la buljono estas preskaŭ tute sorbita, aldonu aliajn 2 ĉerpilojn da buljono. Daŭre ripetu tiun operacion en 3 aŭ 4 fojoj. Se la rizo estas ankoraŭ malmola, aldonu ankoraŭ duonan ĉerpilon da buljono ĝis ĝi estos kuirita, sed atentu ke ĝi ne trokuiriĝu. Memoru daŭre turni ĝin.

Aldonu 1 kuleron da butero kaj salon laŭ via plaĉo. Lasu ripozi dum 5 minutoj kaj dekoraciu per ŝenoprazo.

Ĉerizmarmelado

Ingrediencoj:

  • 2 kg da ĉerizoj
  • 750 g da sukero
  • 1 citrono

Lavu kaj malsekigu la ĉerizojn; senigu ilin je petioloj kaj kernoj. En bovlo miksu ilin kune kun la sukero, la sukon kaj la tranĉitan ŝelon de citrono kaj ripozigu dum 2 horoj. Metu la miksaĵon en kaserolon kaj kuiru ĉe malalta aŭ mezalta temperaturo, miksante kaj forigante per ŝaŭmkulero la eventualan ŝaŭmon formitan surface. Kiam ĝia konsisto ŝajnas al vi taŭga, faru la provon de la telero: verŝu duonkulereton da marmelado sur teleron kaj klinu ĝin: se la marmelado ne likviĝas rapide sed strebas densiĝi, ĝi estas preta. Necesas kuiri almenaŭ unu horon aŭ pli longe, depende de la kvanto da akvo en la ĉerizoj kaj de la fajro pli aŭ malpli alta. Verŝu la bolantan marmeladon en sterilizitajn vitrajn vazojn. Fermu bone, kaj renversu la vazojn kaj lasu malvarmiĝi en tiu ĉi pozicio por krei senaeron.

La ĉerizmarmelado estas bongusta sur pano, sur biskvitoj, por prepari krustokukon kaj aliajn dolĉaĵojn.

Vegana krustokuko

Por pasto:

  • 400 g da faruno
  • 120 g da sukero
  • 100 ml da olivoleo aŭ semoleo
  • 100 ml da akvo
  • 5 g da gisto por dolĉaĵo
  • Raspita citrona aŭ oranĝa ŝelo

Por kremo

  • 500 ml da sojolakto
  • 80 g da sukero
  • 60 g da faruno
  • Citronŝelo tranĉita striete.
  • 1 pinĉaĵo da kurkumo, nedeviga (ĝi estas spico, uzata ĉefe en hinda kuirado) aŭ vanilo
  • Migdaloj laŭvole

En ujon metu ĉiujn ingrediencojn de la pasto, knedu rapide kaj modlu en bulon kaj metu ĝin en fridujon dum duona horo.

Intertempe bone miksu ĉiujn ingrediencojn de la kremo, krom la du lastaj. Kuiru la kunmetaĵon per fajro ne alta, miksante senĉese ĝis ĝi densiĝas. Aldonu kurkumon aŭ laŭvole vanilon kaj migdalojn fajne haketitajn.

Per pastorulo, sternu la paston kaj metu ĝin en ujon ŝmiritan per oleo aŭ margarino kaj farunumitan.

Truetigu la surfacon de la pasto per forko, kovru ĝin per kremo alniveligita per spatelo.

Metu sur la kremon la lavitajn senkernigitajn ĉerizojn kaj baku, en ujo ŝmirita per oleo aŭ margarino kaj farunumita, dum ĉirkaŭ 35 minutoj je 180 gradoj. Malvarmigu la krustokukon antaŭ ol tranĉi ĝin strie.

Clafoutis

Unu el la plej konataj dolĉaĵoj ĉefe el ĉerizoj estas la franca clafoutis.

Ingrediencoj:

  • 600 g da ĉerizoj
  • 4 ovoj
  • 140 g da sukero
  • 140 g da migdalfaruno
  • 70 g da maizamelo
  • 150 g da lakto
  • 250 g da kremo

Kirlu la sukeron kune kun la ovoj; aldonu la migdalfaruno; iomete post iomete aldonu la lakton kaj la kremon. Kirlu bone ĝis la miksaĵo iĝas glata kaj homogena.

Metu la ĉerizojn sur ujon ŝmiritan per oleo aŭ margarino kaj farunumita. La ĉerizoj estu netranĉitaj por ke ili ne eldonu tro da likvaĵo. Baku dum ĉirkaŭ 35 minutoj je 180 gradoj. Kiam la kuko malvarmiĝas, ornamu supre laŭplaĉe per pulvorsukero aŭ per pecetoj de migdaloj. Prezentu tranĉaĵon de clafoutis kune kun vanila glaciaĵo kaj kompoto de ĉerizoj kun mento.

Kompoto de ĉerizoj kun mento

Ingrediencoj:

  • 20 ĉerizoj
  • 30 g da sukero
  • sukero de duoncitrono
  • folioj de mento

Kuiru la tranĉitajn, purigitajn kaj senkernigitajn ĉerizojn kun la sukero kaj la citronsuko dum 10 minutoj. Poste aldonu la foliojn de mento laŭ via plaĉo.

Ĉerizoj estas ankaŭ baza ingredienco de kelkaj likvoroj, kiel ĉeriza brando, Cherry Heering, Maraschino, Ratafià.

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Filomena Canzano kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2016.