Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ĉu GMO aŭ ne GMO? Maltrafa demando!

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Alain CAVELIER, agronoma inĝeniero

Parto I.

Jen tamen la nuna demando de centmilionoj da homoj tra la mondo antaŭ la komerca, gazeta kaj politika ondego, kiu fordronigas tiun sciencan, ekonomian kaj moralan aferon en la kloakajn ŝaŭmojn de proksimumo kaj kontraŭvereco. Certe Monda Fonduso ne financos tiel frue projekton kun produkto de GMO, sed la premo de la eksportistoj de la riĉaj regionoj sur la mondajn kamparanajn agrikulturojn fariĝos tia, ke evidentiĝas necese, ke ni alportu elementojn por klarigado kaj pripensado al tiuj el ni, kiuj estos iliaj celoj. Do ni provos klarigi per du artikoloj, kial la demando estas maltrafa kaj kiel starigi sian opinion rilate al celoj kaj riskoj de tiu teknologia evoluo, kiu deziras aspekti revolucia.

Antaŭ kelkaj jaroj, kamparaj loĝantaroj de Kameruno grave toksiĝis pro la konsumado de maniokaj nutraĵoj verŝajne mispreparitaj. Tio, ĉar la manioka tuberoso nature entenas fortegan toksaĵon, cianhidran acidon, kies procenta enteno estas des pli alta, ke la kulturvario estas amara. Post preparado, la maniokaj pecoj aŭ farunoj ne devas enteni pli ol 0,015 % de tiu acido por esti manĝeblaj.

Kial ekzistas diversaj maniokaj varioj koncerne tiujn karakterojn: amareco kaj procento de cianhidra acido? Ĉar ekde multaj generacioj, la maniokokultivistoj iom post iom selektis per empiriaj metodoj specojn de tiuj tuberosoj, kiuj havas la „bonan karakteron” laŭ iliaj gustoj, sen havi la rimedojn identigi kaj mastri la "malbonan karakteron" ligitan al la ĉeesto de la tokso. Pli antaŭe la institutoj de esplorado kaj la privataj selektistoj komencis plirapidigi tiun selektadon pliampleksigante ĝin al aliaj interesaj karakteroj, kiel la produktiveco aŭ la rezistkapablo kontraŭ malsanoj. La maniokistoj selektis ĉefe elektante la bonajn plantojn por uzi ilin kiel fonton: ili kreis tradiciajn kulturvariojn. La esploristoj utiligas diversajn sciencajn metodojn de krucado inter tradiciaj varioj kaj naturaj populacioj por plej bone kunigi la interesajn karakterojn en aparta medio, kaj forigi la malutilajn karakterojn. Tiamaniere multiĝis laŭ la tempoj la maniokaj varioj, utiligeblaj en multaj agronomiaj kondiĉoj kaj destinitaj al diversaj uzoj.

Kaj estas same por ĉiuj kultivataj plantoj tra la mondo! Kaj estasnsame por ĉiuj hejmaj bestoj en la mondo! Tio daŭras de antaŭ 10 000 jaroj, kiam niaj foraj prauloj komencis hejmigi la unuajn kultivatajn plantojn (Aegylops: la pra-tritiko, pizoj, lentoj) kaj la unuajn hejmajn bestojn (ŝafoj, kaproj).

Ĉio estis selektata kaj plibonigata por kunigi la kvalitojn (= aro da karakteroj) kiuj plej bone kontentigu la diversajn bezonojn de la konsumantoj kaj la gravaj postuloj de kultivado aŭ de bredado. Kaj tio daŭras, ĉar multaj progresoj restas farendaj: demandu niajn amikojn el la grupo Miwonovi (en Ĝankase, en Togolando) ĉu ili ne revas pri raso de kokinoj, kiuj produktus multajn grandajn ovojn manĝante malmulte sen malsaniĝi je birda pesto nek suferi pro sunfrapoj; demandu niajn amikojn el la grupo Asocio de Junaj Bredistoj en Song-Naba (AJBS, Burkinio), kial ili preferis la lokan porkan rason por sukcesigi siajn „fornporkojn”; demandu la virinojn el la grupo Kvin-Fingroj en Hueto-Fifonsi, en Benino, ĉu ili estas kontentaj pri la manioka vario, kiun ili transformas en farunon kaj tapiokon?

Amareco, procenta enteno de cianhidra acido, produktiveco, rezisteco al la malsanoj, alklimatiĝo estas do la karakteroj, kiujn ĉiu povas taksi, kontroli, kaj eĉ per sciencaj metodoj, mezuri. Sed, se mi rigardas ekzemple maniokan tuberoson, kie loĝas ĝia dolĉa aŭ amara karaktero? Kiel ĝi transdonas ĝin al la idoj?

Ĉiu karaktero loĝas en t.n. „gena informejo” de la ĉelo. Ĉiuj estuloj konsistas el mikroskopaj ĉeloj, ekde unu sola (kiel la sangaj globetoj aŭ la bakterioj) ĝis pluraj milionoj (kiel vi kaj mi). Ĉiu ĉelo entenas kernon, kiu kunigas sub formo de genoj kunmetitaj en kromosomoj konsistigitaj el ADN, la tutan informaron el kiu povas rekonsistiĝi la tuta organismo. Ja tio okazas je la reprodukta momento. La ĉeloj kaj iliaj kernoj estas videblaj per okula mikroskopo. La kromosomoj kaj la genoj estas videblaj nur per potenca elektrona mikroskopo: tial oni malkovris ilin nur antaŭ malpli ol unu jarcento.

Karaktero estas ordonata de unu aŭ pluraj genoj. La selektado kaj la plibonigado, pri kiuj ni parolis pli supre okazas per la elekto de unuopuloj havantaj tiujn genojn aŭ per la transdono de tiuj genoj el vario de planto (aŭ de besta raso) al alia. Ĉiu-okaze temas pri manipulado, kiu modifas la genetikan informadon de tiuj estuloj.

Jen kial la GMO („Gene Modifitaj Organismoj”) neniel estas la produktoj de teknologia revolucio, ĉar ĉio kultiva aŭ breda, kiu ekzistas sur la tero rezultas el la genaj modifoj farataj de la homo de 10 000 jaroj, kvankam oni konas la enajn mekanismojn nur de unu jarcento.

Nu, se ĉio estas GMO, kio problemas? Trafa demando!

Sendube vi rimarkis en la pli supra teksto, ke la selektado de la karakteroj kaj ties transdonado neniam okazis trans la kadro de la speco: kokino por Miwonovi, porko por AJBS, manioko por Kvin-fingroj. Se oni bezonas malpliigi la procenton de cianhidra acido en manioko, oni prenas la utilajn genojn el aliaj kulturvarioj aŭ en naturaj maniokaj populacioj. Ne el tomato, agutio aŭ glosino. Nu, la vera teknologia evoluo jenas: kiel de nun oni scias vidi la genojn per taŭgaj instrumentoj, same oni scias elpreni ilin el la preciza loko de la ĉela genetika materialo, same ankaŭ oni scias integri ilin en iun ajn fremdan ĉelon, kiuj ajn estas la koncernataj specioj. Tiam oni ekhavas transgenajn organismojn, termino multe pli taŭga ol „GMO” – Gene Modifitaj Organismoj.

Tio estas ne tute nova. Per pure naturaj teknikoj homo jam evoluigis la genron Aegylops al la genro Triticum, kiu jam iras trans la limoj de la speco. Li ankaŭ kreis mulon kaj hinon (kruciĝoj el azena kaj ĉevala specoj), kaj tritikalon (kruciĝo el tritiko kaj sekalo). Kaj en tiuj kazoj, la manipulado koncernas ĉiujn karakterojn de tiuj estuloj, kaj ne etan nombron kiel en la nunaj transgenaj organismoj. El etika vidpunkto, neniam iu trovis ion por kontraŭdiri.

Nu, per laboratoriaj teknikoj oni povas de nun rapide integri en specojn karakterojn, kiuj antaŭe ne ĉeestis. Ekzemple oni jam ekhavis plantojn rezistajn kontraŭ insektoj kaj herbicidoj, plantojn pliriĉigitajn je vitaminoj, plantojn aŭ mikroorganismojn, kiuj produktas medikamentojn aŭ plastojn aŭ agronutrajn reagilojn, laboratoriajn bestojn, biologian materialon por scienca esplorado. La plirapidiĝo estas kapturna. En ĉiu el la aktivadoj ampleksataj de transgenetiko (agrokultivado, besta kaj fiŝa bredado, farmacia, kemia, prinutra industrioj, medio) la eventualaj aplikadoj ŝajnas senlimaj.

Apriore transgenetiko evidentiĝas kiel nova instrumento pri scienca kono kun efikeco nekonata ĝis nun. Per si mem la kono estas ĉiam absoluta bono. Restas ekzamenende, kion faras homo per siaj konoj: tie ĉi oni eniras en la kampon de la aplikadoj, kiu ne plu estas la scienca sed la teknologia, kaj tio estas tute alia afero! Isaac Newton, kiu per sia scienco eltrovis en la 17a jarcento la leĝojn pri universala gravito estas je la origino de la balistika teknologio, kiu irigis la homon en la aeron kaj spacon. Sed ankaŭ la sama teknologio terurege pligravigis la detruan povon de la armiloj.

Parto II.

En Monda Solidareco numero 78, ni provis simplan klarigon pri transgenetiko por ekhavi opinion pri la problemo de la transgenetikaj organismoj, nomitaj „GMO” (gene modifitaj organismoj). Hodiaŭ ni pasas de la scienca kono, kiu ebligas manipuli vivaĵon, al la teknologia aplikado, kiu rilatas kun la uzado, kiun oni faras per tiu kono. Kaj tie aperas la perversaĵoj... Kial?

Ni tuj diru, ke la ŝlosilo, kiu malfermas la rigardadon sur ĉio, kio sekvas, estas jena: transgenetiko multe kostas! Multe kostas pri farscio, pri ekipoj, pri alĝustigoj, pri kontroloj.

Nu, por pasi al teknologia stadio de grandskala produktado, necesas multege investi: nur gravaj plurnaciaj societoj kun helpo de bankoj havas rimedojn tion fari. Kaj fakte la tuta produktado de la transgenaj organismoj tra la mondo kuŝas nun inter la manoj de kvin el tiuj societoj. Tiuj ĉi ne estas, malgraŭ la reputacio, kiun ili serĉas ekhavi, homamaj societoj agadantaj por la bono de la homaro. Ilia celo estas unue estigi kiel eble plej rapide profitojn, sub la preteksto, ke por lanĉi novan produkton ili prenas riskon, kiu pravigas rapidan rekompencon de la investoj.

Do ili serĉas agi rapide... tro rapide, ĉar el tio fluas serio da konsekvencoj, kiuj estas almenaŭ alarmaj. Ni mallonge pristudos kelkajn, sciante ke la spaclimo de nia prezento devigas nin elekti la plej videblajn.

1) Kiu utileco? La ĉefa demando laŭ ni, kaj la malpli traktita en la gazetaro jenas: transgenaj organismoj kiucele? Alimaniere dirite, kiujn novajn karakterojn enigi en kiujn kultivatajn aŭ bredatajn variojn por respondi al realaj bezonoj kaj estigi senteblajn progresojn? Ĉu niaj mondfondusaj amikoj ne dezirus disponi pri varioj de pluva rizo kun alta rendimento, rezistaj al malsanoj kaj nematodoj? Aŭ pri varioj de maizo aŭ de fazeoloj rezistaj al sekeco aŭ al salhaveco? Aŭ pri varioj de ignamo aŭ de manioko riĉaj je nutraj proteinoj? Aŭ pri zebuaj rasoj, kiuj produktus multe da bona lakto? Certe, ĉu? Nu, ĉu oni vidas proponojn de trans- genetiko en tiu senco? Ne! Ne sufiĉe profitodona... La fabrikistoj interesiĝas ĉefe al la „riĉaj” merkatoj de la riĉaj regionoj modifante maizon, sojon, kolzon, tomatojn ktp. laŭ karakteroj, kiuj neniel rilatas al la bezonoj de la malriĉaj regionoj. La karikaturo de tiu konduto estas la kreado de kulturvarioj rezistaj al totala herbicido: tio reprezentas neniun plibonigon de la ekologiaj kapabloj aŭ eĉ de la koncernataj plantoj, sed tio certigas la ĝeneralan utiligon de tiu herbicido... produktata de la sama firmao je prezo tro kosta por la sudaj savanoj (i).

2) Blinde! Tuj post la elekto de la tekniko por fabriki la transgenajn organismojn, la plej rapida maniero („bombardado” al celĉeloj de la „plibonigota” organismo per la novaj elektitaj genoj, el partiklo- bombardilo) estas ofte preferata ol maniero pli preciza (enigo de novaj genoj per biologia vehiklo, ekzemple per bakterio).

Rezultas el tio, ke la enigo de la novaj genoj en la celĉelojn okazas hazarde: kiam la enigo sukcesas (ii), oni ne scias kie precize lokiĝas la novaj genoj en la kromosomoj, nek po kiom. Kaj oni ne scias, ĉu tio povas efiki sur la tutan biologian funkciadon de la ĉelo kaj de la organismo...

3) Skuege! Transgena organismo estas nova vivaĵo, kies enkondukon en agran, bredan aŭ akvan medion oni devas zorge priatenti: ĝian efikon sur la vivantan medion oni ne apriore konas. Necesas do zorgeme kaj longe observi tion, kio okazas antaŭ ol disvastigi kaj ĝeneraligi ĝin. Tiu malrapida prudenteco neakordigeblas kun la postulo de tuja financa rendimento de la firmaoj, kiuj produktas tiujn organismojn. Okazas, ke la nekontrolata dissemado de la novaj karakteroj de la transgenaj plantidoj al sovaĝaj plantoj estas klare timeginda, ĉu pro la naturaj interspeciaj krucadoj, ĉu tra la bakteria flaŭro de la grundo. En tiu kazo, ĉu oni bone imagas la konsekvencon de la dissemado de karaktero ekzemple pri rezisto al herbicido? (iii) Aliflanke ĉu oni bone imagas, pli ĝenerale, la efikojn sur la biodiversecon de la enkonduko de organismo kiam ĝi prezentas fortajn konkurencajn avantaĝojn (iv).

4) Kaj pri nia sano? Ni konfesu, ke la temo pri homa nutrado estigas la plej malpravajn fantaziojn, tiom malmulte probable estas, ke la karakteroj kiujn portas la transgenetiko estas ligitaj al homa tokso. Sed la nutraj kutimoj staras inter la plej rigidaj kulturaj trajtoj (v), tial ekzistas notendaj psikologiaj rezistoj. Tamen la enkonduko de nekutimaj proteinoj en la vegetalaj aŭ bestaj nutrofontoj destinitaj al homoj povas estigi, ĉe kelkaj personoj, alergiajn netolerojn malfacile antaŭvideblajn, ĉar temas pri tre individuaj reagoj, kies determinismo estas ege kompleksa. Temas pri ĝenerala medicino, malfacile priparolebla.

5) Ĉu nova formo de ligita laboro? Same kiel pri hibridaj semoj el unua generacio (la „F1-hibridoj”) agrikulturo ne povas destini parton de sia rikolto de transgenaj grajnoj al resemado de siaj kampoj dum posta sezono. Fakte, aŭ tiuj semoj fariĝas multe malpli produktivaj, aŭ ili estas tute ne fekundaj. Do necesas reaĉeti novajn ĉiujare, tre koste. Krome, la elekto valorigi tiun kostan prezon de la semoj estas ligita al tiu intensigi sian kultivon per grandaj alportoj de agrokultivaj necesaĵoj kaj de mekanikigo al altaj rendimentoj... Nu! Ofte la sama firmao produktas la transgenajn semojn kaj necesaĵojn: oni vidas iom post iom skiziĝi modelo de fakprofesiaroj sine de kiuj agrokultivisto estos lokita per kontrakto kun firmao, kiu provizos lin per semoj kaj necesaĵoj, trudos al li produktan planon pri la kultivaj zorgoj kaj aĉetos lian produkton por ĝia agronutra transformado. Fariĝinte liveranto de servoj, la agrokultivisto estos perdinta sian memregadon pri decido kaj faro same kiel sian rolon de reganto de la kampara areo: el tiu vidpunkto, jen programita morto de la tradicia agrikulturo, kiu vivtenigas ankoraŭ la plej grandan parton de la monda loĝantaro kaj kiu tenas la agroekologiajn spacojn ankoraŭ traviveblaj.

6) Ankoraŭ pli malbone en sudo! Pli malbone ĉar ne nur la esplorado en la riĉaj regionoj malestimas la transgenajn solvojn, kiuj povus plibonigi la vivtenajn produktojn de sudo, ne nur la transgenaj teknikoj estas finance nealireblaj por la sudaj landoj, krom per plukreskigo de sia neeltenebla ŝuldiĝo, sed ankoraŭ ĉar kurantaj bioteknologiaj esploradoj celas tute simple la kreadon en nordo de produktoj anstataŭigaj de la sudaj, kiel kakao, kafo, kotono, sukero aŭ vanilo. Pli malbone ankaŭ ĉar la trudata komercliberigo jam atingas superŝuton de la sudaj merkatoj per varoj, transgenaj aŭ ne, kiuj malmultekoste konkurencigas la lokajn produktojn.

Do jen rapide skizita la posta medalflanko „transgenetiko”. La antaŭa flanko estis kona scienco, la posta flanko estas produktiva teknologio. Inter ambaŭ, la distanco ne tre certas. „Scienco sen Konscienco nur ruinigas animon” diris Francisko Rabelezo (vi), kiun de nun oni povas parafrazi jene: „Teknologio sen etiko ruinigos la homaron”.

La fundamentaj donitaĵoj de tiu grava situacio estas unuflanke la regado fakte suverena de la transnaciaj societoj pri esplorado kaj investado (vii), aliflanke la mirinda praktiko de la patentado de vivaĵo. Tio ĉar en la nuna ekonomia sistemo ĉiu bioteknologia invento patentiĝu por komerca garantio. Kaj kvankam tiu invento koncernas nur la regadon de iu gena informo, fakte la fizika portanto de la informo, do la geno, fariĝas por longa tempo propraĵo de la inventinto.

Nu, tiel konsistiĝas nekredebla friponaĵo, ĉar ĉiuj genaj ekipoj de ĉiuj estuloj ekzistis antaŭ ol homa teknologio! Neniam iu fabrikis genon. En transgenetiko, la teknologio nur plurobligas kaj translokas ĝin: la invento estas nur procedo. Kvazaŭ iu ino, kiu instruus al siaj amikinoj novan teknikon de preparado de maniokaĵo, devigus ilin pagi al ŝi, krom ŝia instruado, la tutan maniokaĵaron, kiun ili fabrikos dum dudek jaroj trudante al ili ne fabriki ĝin alimaniere!

Friponaĵo des pli grava, ke ĝi metas la longtempajn bezonojn de la homaro inter la manojn de kelkaj firmaoj, kies privataj interesoj estas planeblaj nur kurtperiode. Nur senpripensulo povas imagi, ke la ĝeneralaj bezonoj povos estis kontentigataj laŭ la apartaj interesoj de teknologia oligarkio, kiu arogas al si kvazaŭ monopolan situacion.

Klare, pri transgenetiko same kiel pri aliaj tutmondaj teknologioj, la mondo iras surkape. La afero ne temas pri la transgenetika scienca principo, sed pri la kondiĉoj de ĝia teknologia kaj komerca efektivigo. La demando „ĉu por aŭ ĉu kontraŭ GMO” ne estas ĝusta. Indas nek konfuzi maniokaĵon kaj la kaserolon, en kiu ĝi kuiriĝas, nek „ĵeti la bebon kun la banakvo”. La ĝusta demando estu: „Kia transgenetiko, por kiu, kiamaniere?”

Ni respondas, ke de nun ne plu estas ebla mondskala teknologia progreso sen ĝenerala civitana planedskala mastrado de ĉiuj stadioj de la procezoj de esplorado, decido, efektivigo. Travidebleco kaj kontrolo de la celoj, de la metodoj kaj de la esplorrimedoj. Travidebleco kaj kontrolo de la celoj, de la metodoj kaj de la rimedoj de teknologia disvolviĝo.

Vasta programo, kiu postulas antaŭaĵon: mondskale organizi la civitanecon tiamaniere, ke la homaro fariĝu kapabla taski al si tiun mastradon de sia propra destino. Tio ne plu estas utopia, kiel atestas la stariĝo de la monda civitana movado tra la mondaj socialaj forumoj. Ja tio ankoraŭ prokrastiĝos. Tial, atendante, tri damaĝevitaj decidoj eblas al la aktivaj soci-ekologiaj movadoj:

  • 1) Deklari neproprigebla la mondan genetikan riĉofonton, kiel komunan havaĵon ne nur de homaro, sed de ĉiuj estuloj. Tre rapide reformi la leĝarojn pri patentoj en tiu perspektivo, kun frostigo de la kurantaj patentoj.
  • 2) Submeti ĉiun socian decidon pri transgenetiko sub duopan kontrolon: parlamenta kontrolo en la demokrataj landoj, kie la civilsociaj kontraŭpovoj agadas, kaj kontrolo de biosekureca agentejo kreota sine de UN.
  • 3) Garantii teknikan kaj ekonomian alireblon al la transgenaj organismoj utilaj al la plej malriĉaj loĝantaroj konsiderante la apartajn bezonojn de la kamparanaj agrikulturoj, de la agropaŝtista socioj, de la metia fiŝkaptado.

---

Notoj

  • (i) Sen konsideri, ke trakti dekmilionojn da hektaroj per totala herbicido ŝajnas ekologie stultega.
  • (ii) Ĝi ne ĉiufoje sukcesas... el kio la neceso ligi al la "utila" geno alian genon, nomitan „markanta”, kiu ebligas rapide konstati la sukcesintajn transmetojn. Kiam tiu markanta geno kodumas por antibiotiko kiu estos tiel dislanĉita en la naturon, oni vidas ekaperi novajn mediajn problemojn pri publika sano.
  • (iii) Ekzemple, transgena kolzo rezista al la herbicido „glyphosate” povas transdoni tiun reziston al multaj sovaĝaj kruciferoj.
  • (iv) Kelkaj transgenaj fiŝoj malaperigas pro sia premo sur la nutraj fontoj multajn speciojn malpli viglajn; transgena maizo rezista al pirala raŭpo estas toksa por aliaj neparazitaj lepidopteroj.
  • (v) Oni povas demandi nian amikon Christian Trianneau kiom multe li ŝatas manĝi frititajn raŭpojn kiam li vojaĝas en Sahelo...
  • (vi) François Rabelais, franca verkisto de la 16a jarcento.
  • (vii) Nun neniu publika laboratorio havas rimedojn por daŭrigi sendependan esploradon pri transgenetiko: ĉiuj laboras kontrakte kun unu aŭ pluraj privataj firmaoj, kiuj, ĉar ili alportas monon, kompreneble premas sur la esploran celadon kaj la diskonigon de la rezultatoj.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Alain CAVELIER kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011