Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Du plurjaraj aliumo-specioj

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

En multaj legomĝardenoj kreskas poreo kaj cep(et)oj. Jen du alternativaj specioj, kiuj travivas la vintron kaj pli- kaj pli multiĝas en la daŭro de la tempo: ‘eterna poreo’ (Allium ampeloprasum) kaj ‘egipta cepo’ aŭ ‘arbo-cepo’ (Allium cepa var. viviparum). [vd maldekstre]

La poreo estas (certe en la unuaj jaroj) pli maldika ol la kutima, unujara varianto, sed ĝi multiĝas pere de bulbetoj, kaj travivas la vintron. Dume vi povas rikolti la verdajn partojn. Se vi sukcesas bone planti la novajn bulbetojn, vi havos pli kaj pli da poreoj, kiuj, se vi forigas la ekflorojn, ankaŭ plidikiĝas iom post iom. Tiel eblas kun iom da pacienco havi sufiĉe da daŭraj poreoj por ne plu devi semi la unujarajn. Tio estas mia celo!

Ŝajnas ke, se oni provas havi novajn plantojn pere de semoj (kaj do ne forprenas la florojn), la procezo longe daŭras. Tamen, ĉi-jare ni kolektos la semojn, do eble post kelkaj jaroj mi povos pri tio raporti…

Kiam en majo 2017 mi aĉetis du etajn bulbetojn de ‘egipta cepo’ mi fakte ne havis multajn esperojn. Sed jen, du somerojn poste, mi havas 7 plantojn. Kaj tiuj estas precipe idoj de nur unu el la du bulbetoj, ĉar la alian mi lasis iom tro longe en poto kaj pro tio ĝi restis pli malgranda ol la unua, kiun mi plantis pli frue en ‘plena tero’, kie ĝi havis multe da spaco. Mi povis manĝi el ĝiaj bulbetoj kaj de ĝiaj verdaj folioj. La strangega afero pri la cepo, eble jam komprenata de vi el ĝia latina nomo, estas ke anstataŭ florojn kaj semojn, ĝi havas bulbetojn supre de la planto. Tiuj povas aŭ fali kaj ekhavi radikojn kaj tiel ‘promeni’ tra la ĝardeno, aŭ ili povas kreski kaj ekhavi verdaĵojn tie supre, kaj fine ankaŭ mem havi bulbetojn en sia pinto. Aspektas iom strange sed ĝi estas fascina. Kaj, ĉar mi ankoraŭ neniam sukcesis havi printempajn cepetojn el semoj, ĉi tiuj multe pli taŭgas! Antaŭ ne-longe ankaŭ el la bulboj kiuj multiĝis en la tero mem, ekkreskis novaj plantoj, do mi povos meti ilin ĉiujn en sia loko kaj parte disdoni al amikoj. Estas bone havi kion ajn de la familio Allium inter la aliaj legomoj, kaj tiaj daŭre vivantaj por tio tre taŭgas.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi Goes kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2018.