Esperantista Vegetarano
de Lilia FABRETTO (Italio)
En Esperantujo, Esperantisto estas tiu, kiu scias kaj uzas Esperanton. En vegetaranujo, vegetarano estas tiu, kiu neniam sin nutras per la estaĵoj el la animala regno.
De Esperantujo kaj de vegetaranujo, kiuj estas niaj idealaj, neǔtralaj patrujoj sen landlimoj, disbranĉiĝas pluraj branĉoj, t.e. fakaj asocioj.
Formiĝis el Esperantujo ekzemple Esperantistaj branĉoj de Bahaismo, biciklado, blinduloj, fervojistoj, filatelo, filozofio, hilelismo, instruado, islamo, kat-amantoj, katolikismo, Martinus-kosmologio, muziko, nefumismo, Oomoto, politiko, scienco, skoltoj, sporto, turismo, vegetarismo, veteranoj, k.t.p.
El vegetaranujo formiĝis interalie branĉoj de personoj, kiuj estas vegetaranoj pro sanigaj aǔ religiaj motivoj; kiuj manĝas nur fruktojn, aǔ ne kuiritajn vegetaraĵojn; kiuj nek manĝas nek uzas animalojn kaj produktojn el la animala regno, k.t.p.
Fantazia dialogo inter homo kaj animalo
"Mi estas vegetarano, sed"
- Homo: "Jes, mi estas vegetarano, sed, kiam oni regalas min per viando aǔ fiŝo, por fari plezuron al la invitanto kaj por ofendi neniun, mi akceptas ĉion, kaj tiam mi manĝas kaj viandon kaj fiŝon".
- Animalo: (ĝi rigardas la homon de sur nubeto en la ĉielo, kien ĝi iris post esti torturita per intensa bredado fare de la homo, mortigita pro lia plezuro, kaj de li vorita, kaj al li ĝi sin adresas):
"Kara, por fari plezuron al la invitanto kaj por ofendi neniun (ne eĉ la restoraciiston), vi min torturas, mortigas, atendas ke mia kadavro putriĝu ĉar via stomako ne povas digesti ĝin se ĝi ne estas antaǔe putriĝinta, kaj vi voras min. Vidu, kara, tiu, kiu vere respektas la animalojn kaj estas vegetarano, diras ĉiam kaj afable al la nevegetarana invitanto, antaǔ akcepti lian inviton:
- Mi bedaǔras, sed mi ne povas akcepti vian inviton, ĉar mi manĝas nek viandon nek fiŝon -. Ofte la invitanto respondas:
- Bone, ni ŝanĝos la menuon, kaj por ŝanĝo ni ĉiuj manĝos vegetarane. - Tiamaniere neniu estos ofendita, nek la invitanto nek la animaloj, kaj oni propagandos la nemortigadon de la animaloj, venkante senbatale".
Homo: "Sed mi manĝas nur peceton da viando, kaj tion nur por fari plezuron al la invitanto".
Animalo: "Homo, ĉu vi scias kiom da suferado estas en tiu peceto, kiun vi nomas - viando - ? Tiu peceto estas parto de mia korpo mortigita pro via plezuro".
La vera propagando por niaj ideoj
La vera propagando por vegetarismo estas montri la vegetaranan vivmanieron per la propra, ĉiutaga, persona agado.
Rifuzi ĉiam manĝi animalojn montras kion signifas esti vegetarano, kaj simple montri tion per vortoj ĝentilaj kaj kohera agado estas la vera propagando por niaj ideoj.
Por propagandi Esperanton: se la interesatoj mem bone lernas la lingvon kaj ĝian kulturon, instruas (ankaǔ en la lernejoj), respektas kaj uzas ĝin konstante, la lingvo kaj ĝia ideo aŭtomate propagandiĝos.
Fine bonvenaj estas en nia asocio la membroj, kiuj simpatias niajn du verdajn movadojn sed estas ankoraǔ nek vegetaranoj nek Esperantistoj, kaj ni dezirus ke ili komencu pliprofundigi la kulturon de niaj ideoj. Ĉar la spirito de niaj ideoj enhavas ankaǔ la Zamenhofan revon, ke en la diverseco formiĝu "unu granda rondo familia".
---
Ĉi tiu artikolo estis verkita de Lilia FABRETTO (Italio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010