Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Esti vegetarano en Kameruno

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Chamberline Nguefack Zedong (Kameruno)

Kameruno, jen lando de Centra Afriko kie, kiel en la plimulto de la landoj de la nigra kontinento, la homoj emas sekvi la paŝojn de la prapatroj. Krome, ili preferas sekvi la vojon de la amaso. Tial, la popolo akceptas precipe tion, kio venas de la Registaro; tion, kio estas oficiala: estas veraĵo nur tio, kion diris la Radio, la Biblio (religio)… Preskaŭ neniu penas pensi pro si mem kaj elekti tion, kio taŭgas por li/ŝi; ĉar agi ne kiel ĉiuj homoj, kaŭzus, ke oni estus malakceptata de la komunumo. Tio estas la stato de vegetarano en la lando.

Kvankam ekzistas kelkaj centoj da vegetaranoj en Kameruno, ili konsistas el unuopuloj kiuj spertas sian vegetaranecon individue en sia loko, aŭ en fermitaj grupoj. Fakte, la plimulto de ili vegetaraniĝis ne memdecide sed nur pro tio, ke tion postulas la spirita doktrino al kiu ili aniĝis. Nur malmultaj elektis la senviandan kaj dietetikan nutradmanieron pro sanrilataj kialoj; kaj preskaŭ neniu iris al tiu verda kaj etika vivmaniero pro simpatio al bestoj aŭ pro respekto al la medio. Tamen, ŝajnas ke estante vegetaranoj, ĉiuj finfine iom konscias pri la efiko de tia nutrado por havi „sanan spiriton en sana korpo”, sed ankaŭ pri la neceso ami la bestojn kaj la medion.

Pro la ligo kun spiritualismo, vegetarismo estas ĝenerale konsiderata de la socio kiel okultisma afero. Sed la homoj ĝin ne akceptas, precipe ĉar ili kutimiĝis al manĝado de viando; kaj ili tiom ŝatas viandon, ke ili tute ne komprenas kiel iu povas rifuzi ĝin manĝi. Laŭ ili, tia homo ne estas normala. Do, vegetarano estas homo kiu komplikas la vivon; kaj lia familio senĉese klopodas lin revenigi al la „normala vivo”. Li tiel havas kontraŭ si la familianojn, la amikojn kaj la aliajn.

Vegetarano en Kameruno estas marĝenigata en la socio. Ekzistas preskaŭ neniu vegetara restoracio, ĉar tio estus riska entrepreno, kiun nur idealulo starigus; riska ĉar ne estus multe da klientoj. Kiam estas kantino ĉe la laborejo aŭ ĉe lernejo, ne eblas tie peti vegetaran manĝaĵon, ĉar la respondeculoj ĉiuj respondus al vi ke tio estas plia laboro por kontentigi nur unu homon. Nur majoritato gravas. Do, vegetarano devas ĉiam mem pretigi sian manĝaĵon hejme kaj ĝin kunporti por tagmanĝi en la laborejo. Kiam okazas ke li tute ne havas tempon por tion fari, li tute ne tagmanĝos, krom kelkaj fruktoj kiel bananoj. Ankaŭ tio ne estas facila, kvankam la lando enhavas grandan kvanton da diversaj fruktoj, kiujn la homoj pli kaj pli forlasas pro kreskanta „civilizacieco”. Konsekvence, ne eblas ilin trovi ĉie en kvartaloj kiel aliajn varojn. Manĝi vegetare do fariĝas pli multekoste. Kompreneble, tiuj nepraktikaj aspektoj ne favoras vegetarismon kaj nek kuraĝigus, nek allogus la amason.

Tiu situacio vere kaŭzas damaĝojn al vegetaranoj en la lando. Ekzemple, mi vojaĝis al vilaĝo kun kunlaborantoj por organizi feriejon por infanoj. Estis kvindek infanoj kaj do la laboro multa. Tial, la kuiristinoj ne konsentis aldoni vegetaran pladon ĉiutage por mi nek ili konsentis kuiri viandon aparte. Fakte, ĉiuj homoj opinias, ke la bongusto de plado devenas de viando aŭ de ĝia suko. Kompreneble, tute ne eblus peti ĉiujn partoprenantojn manĝi vegetare. Do, la direktoro petis min forlasi la feriejon ĉar mi estis ĝenanta elemento. Kompreneble, mi ricevis poste nur duonon de la salajro, kiun ricevis la aliaj… kaj finfine oni sendis min al departemento kie estas neniu vojaĝo aŭ misio – kaj kompreneble neniu financa avantaĝo.

Kuniĝi en Asocio ŝajnis esti solvo, sed tio ne permesis al vegetaranoj havi fortan voĉon en la lando. La kongreso okazigita en Decembro 2013 de la ĵus naskita landa Asocio ne allogis homojn. Efektive, dum la propaganda marŝo, homoj ĉiam klopodis kontraŭdiri la mesaĝojn de niaj tabuletoj. Iuj respondis ke „se bestoj rajtas je vivo, kial ankaŭ plantoj ne rajtus je vivo? Kion entute ni manĝus se ĉio rajtas je vivo?” Aliaj argumentis ke laŭ la Biblio, Dio donis al la Homo la superregadon, la mastrumadon de la besto – kvazaŭ respondeci pri iu signifus ĝin suferigi aŭ mortigi… Kelkaj eĉ nur deklaris ke „Mortos tiu, kiu viandon ne manĝas, same kiel tiu, kiu ĝin manĝas” ktp. Eĉ la letero pri „vegetarismo favora al sano” sendita de ni al la Ministerio pri Sano dum la evento restis senresponda kaj vana ĉar la Asocio – ĝiaj membroj – estas anonima, nefama persono, kiu eĉ ne havas konkretajn pruvojn pri siaj asertoj; ĝi ne estas esploristo, sciencisto aŭ medicinisto. Tiel funkcias la lando: nur tiu, kiu havas diplomojn pri io, scipovas kaj estas fidinda; aŭ tiu kiu okupas aŭtoritatan postenon en la lando.

Ĉar konvinki kamerunanon pri vegetarismo ŝajnas nesukcesigeble, malaperis la ĉefa celo de la Asocio, t.e „promocio de vegetarismo en la lando”. Fiaskis ankaŭ la dua celo, kiu konsistis el tio interŝanĝi pri vegetarismo por plibonigi niajn sciojn pri ĝi. Obstaklis la fakto ke preskaŭ ĉiuj membroj de la Asocio estas ankaŭ kaj precipe anoj de spiritualismaj komunumoj, kun malsimilaj opinioj pri nutrado. Dum iu grupo ekzemple malpermesas kelkajn vegetaĵojn kiel pimento, manioko kaj ĝiaj folioj, palmoleo, alia grupo konsideras tiujn manĝaĵojn bonaj nutraĵoj; tiu dua grupo, kontraŭe al la unua, ne konsideras grava la fakton ke cerealo estas senhaŭta aŭ kompleta… Do mortis la juna Asocio. Tamen, estas espero. Homoj kutimiĝas havi vegetaranon en sia ĉirkaŭaĵo; tiom ke multaj jam konsentas ke estas ligo inter nutrado kaj sano. Cetere, ekzistas biologiaj butikoj – multekostaj – ĉar riĉuloj komprenis, ke natura kuracilo ne havas nedeziratajn efikojn. Do, kvankam kamerunanoj ne pretas forlasi sian karan viandon, la paŝado al vegetarismo estas nur afero de tempo. Efektive, estas evoluo de la situacio: Kiom granda estis mia surprizo, kiam mi malkovris antaŭnelonge, ke unu el la Centroj por prizorgado kaj formado de junuloj ĵus starigitaj de la Ministerio pri junuloj okazigas nuntempe trimonatan kurson pri vegetara kuirado, cele instigi la diplomotajn gejunulojn starigi vegetarajn restoracietojn ĉie en la lando. Ĝin iniciatis la respondeculino de la Centro, allogita de la vivmaniero de sia najbarino vegetarana, kiu preskaŭ neniam malsanas. Enskribiĝis deko da junaj plenkreskuloj por tiu oficiala studado, kiu komenciĝis la 1-an de Julio kaj finiĝos la 30-an de Septembro. Kelkaj el ili estas restoraciistoj kiuj jam iam konfrontiĝis kun la problemo ke ĉeestis vegetarano en grupo por kiu ili devis fari private – do pli koste – manĝaĵojn kadre de ceremonio. Aliaj estas nur scivolemuloj kiuj jam aŭdis pri ligo inter nutrado kaj sano. Unu el tiuj lastaj respondis al miaj demandoj: „Mi ne estas restoraciisto. Mi pli kaj pli aŭdas ke oni fartas kiel oni sin nutras. Tial, mi decidis havi plian informon pri tio; kaj ĝis nun mi lernis multon dum ĉi tiu studado. Sed kvankam mi konsentas pri tio kion mi lernis dum la kursoj, mi ne jam pretas vegetaraniĝi; ĉar mi ne volas krei polemikon kun mia familio; kaj ĉar mi tute ne ŝatas mem kuiri – mi vivas sola – nek havas tempon por tio, do manĝas ekstere. Tamen, mi iom post iom vegetaraniĝos, tiel ke la amikoj malfacile konstatos la ŝanĝon…” Nu, tiu donaco de la ĉielo – la oficiala studado – eble vekos la nefunkciantan Asocion. Jes, verŝajne, ni „paŝo post paŝo atingos la celon en gloro”.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Chamberline Nguefack Zedong kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2015.