Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Gandhi (02.10.1869 – 30.01.1948)

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Mi estis infano, kiam la unuan fojon mi aŭdis pri Mahatma Gandhi. Ŝajnis al mi iom nekompreneble, ke maljuna viro lernis ŝpinadi kaj – laŭdire – la tutan grandan landon, Hindion, li volis instigi, ke ĉiuj lernu ŝpinadi kaj ĉiuj uzu memfaritajn, simplajn vestaĵojn, anstataŭ aĉeti la fajnajn anglajn ŝtofojn.

Mi ne komprenis, kiam mi aŭdis la unuan fojon la esprimon: pasiva rezistado. Nur post longa tempo mi divenis la esencon de ĝi. Mi ekkonis ankaŭ la opinion de Tolstoj, kiu gratulis al Gandhi kaj tiel li skribis: „La problemo pri Pasiva Rezistado multege gravas, ne nur por Hindio, sed por la tuta homaro.” Pli poste en mia propra vivo mi spertis la forton de tiu “metodo”!

Oni rakontis al mi, ke li estas absolute pacema homo kaj kontraŭas ĉiujn militojn. Li deziris, ke la homoj amu unu la alian. Sed tio ne eblas! – oni diris al mi –, kiam mi kreskos, mi komprenos la kialon!

Pasis la jaroj kaj ankaŭ mi spertis, kion signifas la milito. Eĉ mondmilito! Kaj pli kaj pli bone mi komprenis la principojn de Gandhi.

Ĵus mi relegis la libron verkitan de Edmond PRIVAT: Vivo de Gandhi (1920) kaj nur nun mi konsciiĝis pri la fakto, ke ankaŭ Gandhi estis vegetarano! Kvankam tiu fakto ja estas memkomprenebla, se mi pensas pri liaj principoj! Laŭ lia opinio: „La grandeco kaj la morala evoluo de unu nacio, fidele speguliĝas en tio: kiel oni traktas la bestojn.” Edmond PRIVAT priskribas, kiel li iĝis vegetarano. Amiko, kiun Gandhi nomis „malbona kamarado”,oni volis konvinki lin, ke „la manĝado de viando kaj trinkado de alkoholaĵoj kaŭzis la fortecon de la angloj. Tie kuŝas ilia sekreto. Se hindoj same farus, ili baldaŭ liberiĝus.”

Ne estis facile por Gandhi en grupo da junuloj, sekrete, viandon manĝi, ĉar lia familio estis kontraŭ buĉado kaj ĉasado de bestoj. „Dum la nokto, post la unua provo, li kredis vidi la riproĉajn okulojn de la malfeliĉa kaprido, kiun li manĝis vespere, kaj post kvin aŭ ses provoj li ne povis plu daŭrigi, ĉar la kaŝado kaj mensogado al siaj gepatroj, eĉ per nura silento, fariĝis por li netolerebla. Tiam li forlasis viandomanĝadon por ĉiam kaj baldaŭ fariĝis vegetarano kun higiena kaj etika vidpunktoj kaj forta konvinkiĝo.” Ĝojigis min legi en ĉi tiu libro la opinion de Gandhi pri Zamenhof.

Laŭ Edmond PRIVAT, Gandhi plene sampensis kiel d-ro Zamenhof kaj li „speciale ŝatis la zamenhofan poemon, diritan en la unua, Bulonja kongreso:

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero...

Hodiaŭ ni preĝas.”

Aparte plaĉis al mi, kiam mi legis en ĉi tiu libro, ke lia tuta familio estis viŝnuana18 kaj ĝis siaj lastaj tagoj, Gandhi volonte ripetis la faman preĝon de la vera viŝnuano:

La vera viŝnuano sentas la ĉagrenojn de la ceteraj homoj kiel siajn proprajn. Ĉiam preta servi, li neniam fanfaronas. Li estas komprenema por ĉiuj kaj malŝatas neniun, konservante ĉiam puraj sian penson, siajn parolojn, siajn agojn. Benata estu

lia patrino! Li rigardas ĉiujn homojn egale. De siaj pasioj li fariĝis libera.

Ĉiam virinon li rigardas kvazaŭ patrinon sian. Haltus lia lango en la buŝo prefere ol mensogi...

Samtempe, li estimis ĉiujn religiojn. Li diris: „Mia hindua religio ne estas por mi malliberejo. Ĝi lasas lokon al ĉia kreitaĵo, kaj ĝi ŝirmas min. Kontraŭ ĉia fiereco pri raso, religio aŭ koloro!” Alifoje li diris: „Estas nur unu Dio por ni ĉiuj, ĉu ni lernas tra Korano, ZendAvesto, Talmudo, Biblio aŭ Bhagavatgito. Estas la Dio de amo kaj vero.”

Komence de la tridekaj jaroj, la plej ĉefa zorgo de Gandhi estis la batalo por la rajto de la parioj. Li konstante provis konvinki la homojn, ke ili akceptu la pariojn kiel fratojn kaj egalulojn. Dum sia tuta vivo li batalis kontraŭ la perforto. Pli kaj pli multaj homoj ekkomprenis, ke Gandhi reprezentas en la mondo la fidon je la forteco de la spirito, finfine pli potenca ol la nura materia forto.

Mahatma Gandhi naskiĝis antaŭ 145 jaroj, kaj estis mortigita de fanatika junulo antaŭ 66 jaroj. Lia vivo eterne restas ekzemplodona por ĉiuj pacamantaj terloĝantoj.

18 VIŜNUO = la dua Persono de la hindua religio: Brahma (la Kreanto), Viŝnuo (la Konservanto), Ŝiva (la Detruanto).

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Júlia SIGMOND (Rumanio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014