Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Iom da vegetarisma historio

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Multaj historiaj dokumentoj atestas, ke vegetara dieto estis natura por niaj prauloj. Vegetara vivmaniero estis konata al la inkaa civilizacio. Diservistoj de la Antikva Egiptujo neniam manĝis viandon. Taoistoj de la Antikva Ĉinujo estis adeptoj de vegetarismo.

Ankaŭ tiaj religioj kiaj hinduismo, budhismo, ĝainismo malpermesa mortigi bestojn, ĉar ili kredas je renaskiĝebleco de homanimoj en bestokorpojn. Ĝainistoj kredis, ke rifuzo de viandaj manĝaĵoj konvenas al la ahimso, kaj helpas ties realigon.

Viandmanĝado estis malpermesita al spartanoj. En Antikva Grekujo Pitagoro fondis vegetarisman movadon kontraŭstare al tromanĝado de riĉuloj. Por modesteco en sinnutro pledis ankaŭ la romiaj (latinaj) poetoj Horacio, Ovidio, Vergilio. Komence de nia erao greka verkisto kaj historiisto Plutarko (Plutarĥo) publike paroladis kontraŭ tro- kaj viandmanĝado.

Modernan vegetarisman movadon en Britujo lanĉis en la 18-a jarcento John WASLEY [ŭesli], unu el la fondintoj de metodismo, kiu estis certa pri pozitiva influo de vegetarismo al sano. Inter britaj vegetaranoj estis tiaj famaj verkistoj kiaj Percy SHELLEY [ŝeli] kaj Bernard SHAW [ŝo]. En Usono de la 18-a jarcento vegetarano estis

Benjamin FRANKLIN, propagandanta modestan vivmanieron.

La vorto „vegetarano” estis enkondukita en 1842 de la fondintoj de la „Brita Vegetarana Societo”.

En Eŭropo vegetarismo disvastiĝis en la unua duono de la 19-a jarcento. En Rusujo ĝi iĝis konata danke al publikigo en 1878 de artikolo de profesoro A.N. BEKETOV „Nutrado de homo nuntempe kaj estontece”, kaj ankaŭ pro popularigo de vegetarismo de Lev TOLSTOJ. Tiutempe adeptoj de vegetarismo estis plejparte anoj de iuj religiaj komunumoj kaj kelkaj tavoloj el la inteligencio. Post la revolucio en 1917 en Rusujo vegetarismo estis stampita „hipokrita burĝa ideologio”, kaj ĉiuj pruvoj de ĝia utilo - kontraŭsciencaj. Dum multaj jaroj estis propagandata „racia miksita” nutrado (dieto), kaj vegetara dieto estis rekomendata nur en esceptaj okazoj dum kuracado. Inter sloganoj de tiu tempo eblas trovi ankaŭ tian:

„Vegetarismo, sin bazanta sur misaj hipotezoj kaj ideoj, en Sovetunio ne havas adeptojn!” En la lastaj jardekoj vegetarismo iĝas tre populara. Laŭ la statistiko, jam en 1983 en la mondo estis ĉirkaŭ 1 miliono da vegetaranoj.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de nekonata aŭtoro kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, 2007.