Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kiel fari sejtanon?

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

1. Kio estas sejtano?

Sejtano estas bona, proteinriĉa nutraĵo, kiu povas anstataŭi viandon, fiŝon, ovon kaj tial ofte uzata de veganoj. Ĝi ĉefe konsistas el (ofte tritikaj) glutenoj. Homoj, kiuj suferas pro netoleremo de glutenoj, kompreneble devas eviti sejtanon. Krom tio ekzistas neniu kialo ne konsumi sejtanon. Glutenoj troveblas en grenoj kiel aveno, hordeo, maizo, milio, rizo, sekalo kaj tritiko; sed ekzemple ne en fagopiro, sovaĝa rizo, kvinoo.

2. Kiel fari sejtanon?

2.1. El gluteno-faruno (por fari ekzemple kolbasetojn)

Plej facile estas, se vi povas simple aĉeti gluteno-farunon. Tamen, en Belgio ĝi estas malfacile trovebla, do plej ofte oni devas fari sejtanon el normala faruno. (Vidu sube 2.2.)

Jen la recepto. Se mankas iu ingredienco, ne tro zorgu; eksperimentu mem. Ĉi tie estas nur gvidlinioj. Nur la faruno kaj akvo mem estas nepraj, la aliaj ingrediencoj estas malpli gravaj. Vi povas variigi ilin laŭ propra gusto aŭ eksperimentemo.

Labormaniero (kaj ingrediencoj laŭplaĉe kaj laŭdispone)

  • 1. En bovlo, miksu 250 gramojn da glutenofaruno, 4 supkulerojn da (nutraj) gistflokoj, iomete da kajena papriko, 1 tekuleron da kumino, 1⁄2 te-kuleron da koriandro, 1 supkuleron da provencaj herboj (1), 1 te-kuleron da ajlo-pulvoro, 1 tekuleron da salo.
  • 2. En mezurkruĉo, miksu 125 ml da sojsaŭco, 250 ml da akvo, 1 supkuleron da keĉupo, 1 supkuleron da olivoleo, 1 sup- kuleron da malhela sezamoleo.
  • 3. Aldonu la enhavon de la kruĉo al la bovlo kaj knedu ĉion (mallonge) ĝis vi havas samdensan paston.
  • 4. Tranĉu la paston en 4 pecojn kaj elfaru kolbasojn. Rulu ĉiun kolbason en kotonan tukon kaj ligu la ekstremaĵojn per kotona ŝnureto.
  • 5. Metu la rulaĵojn en grandan kaserolon kun malvarma akvo. Hejtu rapide ĝis la akvo bolas kaj tiam mildigu la hejtadon kaj lasu dum pli-malpli 1 horo.
  • 6. Lasu la tuton malvarmiĝi trankvile dum 1 horo en la sama kaserolo en la sama akvo.
  • 7. Prenu la kolbasetojn el la tukoj. Vi povas friti ilin en pato por manĝi.

Rimarkoj

Ne nepre necesas fari kolbasetojn. Eksperimentu mem. Normale eblas ankaŭ elfari 1 blokon el kiu vi poste faras tranĉaĵojn aŭ buletojn (ekz. por supo aŭ en tomatsaŭco) aŭ haketaĵon.

2.2. El normala faruno

Ingrediencoj

1 kg da (tritika) faruno; 1 te-kulero da salo; 2 supkuleroj da zingibra pulvoro (aŭ aliaj, laŭ via gusto kaj eksperimentemo); 100 ml da nedolĉa sojsaŭco; akvo

Labormaniero

  • 1. Miksu la farunon kaj la akvon (pli-malpli 500 ml). Aldonu sufiĉe da akvo por havi bone knedeblan paston. Se la pasto gluiĝas al la manoj, aldonu iom da faruno. Se la pasto estas tro seka kaj rompiĝema, aldonu iom da akvo. Ripetu ĝis vi havas bonan pastobulon.
  • 2. Metu la pastobulon en akvon (de normala temperaturo), tiel ke ĝi komplete subakviĝas kaj knedu ĝin dum iom da tempo.
  • 3. Forverŝu la akvon, sed ne nepre forĵetu ĝin. Tiu ĉi unua akvo estas uzebla por elfari deserton aŭ por trinki, ekz. kun iom da sukero (tiel oni ne malŝparas la tritikakvon, kiu enhavas multe da amelo).
  • 4. Denove aldonu akvon, knedu kaj forĵetu la akvon. Ripetu ĝis la pasto fariĝas elasteca (iom kaŭĉuka) kaj la akvo restas sufiĉe klara. (Ekz. post 5 fojoj.)
  • 5. Kiam la pasto ŝajnas preta (elasteca), aldonu zingibran pulvoron kaj sojsaŭcon.
  • 6. Boligu la akvon dum pli-malpli 3 kvaronhoroj ĝis 1 horo.
  • 7. Lasu la paston trankvile malvarmiĝi en la poto.
  • 8. De la pasto vi povas fari tranĉojn, ekz. de iom malpli ol 1 centimetro por friti kvazaŭ bifstekon. Vi povas ankaŭ tranĉi pecojn de ekz. 2 x 2 x 2 cm aŭ tranĉi tre malgrande kvazaŭ por viandhaketaĵo.

Rimarkoj

  • 1. Vi povas frostigi la sejtanon, sed tiam frostigu ĝin kun la bolakvo, por ke la sejtano ne trosekiĝu.
  • 2. Vi povas eksperimenti kun la recepto. Ekz. ne daŭrigi ĝis la sejtano fariĝas tute pasteca. Ekz. por fari buletojn por supo, ripetu paŝon 4 nur 2-3 fojojn. Tiukaze, ne boligu la tutan paston kiel 1 blokon, sed unue formu buletojn kiujn vi poste boligas.
  • 3. Se la pasto estas tro elasta – juĝu mem – eble estas pli bone uzi la sejtanon kiel viandhaketaĵon.

Lode VAN DE VELDE (Belgio)

---

(1) Spicomiksaĵo el suda Francio (Provenco) el sekigitaj timiano, origano, rosmareno kaj aliaj mediteraneaj vegetaĵoj – NdlR

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Lode VAN DE VELDE kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012