Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Konsciu konscion

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Kial mi estas vegetarano? Kiam mi estis infano kaj mi ekkomprenis kion mi manĝas, mi sentis hororon. Mi ne volis manĝi bestojn. Kiam mi plenkreskis, tiu malemo ne ŝanĝiĝis. Tamen, mi manĝis viandon, ĉar ĉiu faris. Fine, en mia 20-a jaro mi decidis, ke mi jam ne faros, kion faras aliaj, nur ĉar aliaj faras. Tio simple ne estis sufiĉa kialo.

Aldone, je tiu tempo, mi sciis, ke viando ne necesas por bona sano.

Do per tiu kono kaj mia maturiĝa sendependeco, mi fine iĝis plentempa vegetarano. Flanka afero por mi estis la fakto, ke la brutbredado estas tiel malŝpara, ke por produkti kilogramon da viando, vi devas manĝigi al la bestoj plurajn kilogramojn da grenoj k.s. Mi ne dubas, ke tiu fakto ja kaŭzus mian decidon vegetaraniĝi; sed la decida faktoro por mi estis la naŭzo pri la manĝo de sentanimuloj – t.e. estaĵoj, bestoj, kiuj spertas samajn sentojn kiel mi, kiuj tiel similas al mi.

De tempo al tempo iu diras al mi, ke la mondo funkcias laŭ sistemo de rabado. Ke mi devas akcepti tion kaj manĝi viandon por elvivi mian destinon. Mi scias, ke eĉ vegetaĵoj defendas sin kontraŭ formanĝado, per kemiaĵoj kaj aliaj rimedoj. Tio ne signifas, laŭ mi, ke la plantoj ne volas esti manĝataj. Laŭ mi, plantoj ne sentas, ne emociiĝas, ne funebras. Do, mi ne pardonpetas al la manĝotaj plantoj.

Mi honeste ne konsideras la defendajn rimedojn de plantoj konscia fenomeno komparebla kun la konscio posedata de la 'altaj' bestoj. Kaj mi ne konsideras la manĝadon de vegetaĵoj forrabado de iliaj rajtoj. Pro tio, mi ne trovas iun ironion en mia rifuzo partopreni la mortigojn de bestoj.

Do, kion mi manĝas, homoj volas scii. Fabojn! Ĉiun specon de guŝo en la mondo, mi supozas. Grenojn kaj semojn sendube, sed dekomence mi rekte anstataŭigis viandon per faboj. Mi kutime evitas la multekostajn sojajn imitaĵojn de preparitaj karnaĵoj. Se mi ofte aĉetus tiujn, mi bankrotus.

Mi ĝardenumas kaj kultivas proprajn legomojn kaj fruktojn kiam la klimato kaj miaj alergioj permesas tion. En la ĝardeno, mi konfesas, mi devas kontraŭbatali rabemajn insektojn por havi miajn manĝaĵojn. Do la bataladon nur por pluvivi mi ja devas partopreni, tamen je nivelo multe pli akceptebla al mia konscienco.

Mi neniam povas forgesi, ke aliaj vivuloj havas konscion, kaj mi ne kapablas malvivigi tiujn konsciojn.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Cindy MCKEE (Usono) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012