Kukurboj
de Filomena Canzano (Italio)
(Unua parto)
Per la vorto „kukurbo” oni indikas la fruktojn de malsamaj plantoj kiuj apartenas al la familio „Cucurbitaceae”, variaj rilate al formo, trunko, koloro kaj grandeco de fruktoj kaj de semoj. Ĝi originas el Meksiko; en Eŭropon ĝi alvenis pere de hispanaj kampuloj.
La plej konataj specioj
- la „Cucurbita maxima” havas fruktojn sferajn, dikajn, tre grandajn, kiuj povas pezi eĉ 80 kg, nervurojn tre protrudajn, kun ŝelo kolora, laŭ subspeco, de ruĝ-oranĝa intensa aŭ verda aŭ flava aŭ griza, kun flava aŭ oranĝa, faruneca kaj dolĉa pulpo. Oni manĝas ĝin plej ofte vintre. Ĝi havas grimpan trunkon.
- La „Cucurbita moschata” havas plilongigitan frukton, oblongan aŭ cilindran, malhelverdan aŭ oranĝkoloran ŝelon, firman pulpon flav-oranĝkoloran, dolĉan kaj molan. Ankaŭ ĉi tiun oni manĝas plej ofte vintre kaj ĝi havas grimpan trunkon.
- La „Cucurbita pepo” estas verda aŭ flava kukurbeto, konata ankaŭ kiel „Zucca d’Italia” t.e. „kukurbo de Italio” aŭ „Cocuzzella di Napoli” t.e. „kukurbeto de Napolo”; ĝi havas vepran aspekton kaj oni manĝas la formiĝintajn fruktojn kaj ankaŭ la florojn, kiuj estas tre bongustaj pastitaj kaj frititaj.
- La „Cucurbita melanosperma” kreskas spontane en orienta Azio kaj oni trovas ĝin ankaŭ en Meksiko. Ĝi estas nomata „spagetkukurbo” ĉar ĝia pulpo, kuirita, kaĉiĝas kiel filamentoj similaj al anĝelharoj, kiuj kondimentiĝas efektive kiel se ili estus spagetoj.
- La „Lagenaria vulgaris” estas ornama kukurbo. Kiam ĝi estas matura, ĝi havas malmulte da pulpo durega kiel ŝelo, kaj sekigita ĝi povas enteni likvaĵojn. Dum malnovaj tempoj tiu ĉi kukurbo estis uzata kiel taŭga ujo por akvo kaj vino.
Ecoj kaj fitoterapiaj uzoj
Post la malkovro de Ameriko, kukurbo iĝas, kune kun tomato kaj terpomo, legomo valorega por nutrado. En Italio ĝi estas nomata „porko de malriĉuloj”, ĉar ĝi estas pli malmultekosta ol viando, sed riĉa je nutra valoro. Ĝi estas riĉa je karotenoj kaj mineraloj, inter kiuj fosforo, fero, magnezio, kalcio, kalio, seleno; bona estas ankaŭ la kvanto de vitaminoj A, E, C kaj de la grupo B.
Ĝi estas hipokaloria, nur po 18 Kcal en 100 gramoj, pro konsiderinda kvanto da akvo kiun ĝi enhavas, taksita proksimume je 94%; la karbonhidratoj proksimume je 3,5%, la proteinoj je nur 1,1% kaj la grasoj je 0,1. Ĝi estas fibroriĉa.
En fitoterapio (praktikado kiu uzas plantojn aŭ substancojn ekstraktitajn el plantoj por kuracado de malsanoj aŭ por la vivtenado de bonstato) oni uzas semojn kiuj enhavas tokoferolon, steroidojn, proteinojn, pektinojn, grasan oleon kaj malgrandan kvanton de aliaj mineraloj. La ekstrakto de tiuj ĉi semoj estas utila kontraŭ cestodoj kaj askaridoj, sed atentu: ĝi ne mortigas parazitojn, sed senmovigas ilin; pro tio, post la alpreno de la ekstrakto estus bone alpreni laksigilon. De unu speco al alia varias la kvanto de tiu ĉi aminoacido: la C. maxima enhavas ĉirkaŭ 1.9% dum la C. pepo varias inter 0,2 kaj 0,7%.
Oleo eltirita el semoj de kukurbo estas riĉa je oleaj kaj linoleaj acidoj kiuj estas naturaj rimedoj konsilataj por solvi multajn sanproblemojn kaj ankaŭ por profilakso de arteriosklerozo. Ĝi estas utila ankaŭ en okazo de vezikinflamoj, prostatmisfartoj, gastrito. La semoj ne estas toksaj kaj oni povas manĝi kaj uzi ilin senprobleme.
La pulpo, riĉa je karotenoidoj, estas tute specife taŭga por fiksi haŭtbronzecon kaj samtempe preventi tumorajn formojn; krome ĝi plenumas bonajn ecojn refreŝigajn, diurezigajn, laksigajn kaj digestajn. Male al tio, kion oni povas pensi, la dolĉega kaj bongusta kukurbo estas nutraĵo taŭga eĉ por diabetuloj, ĉar ĝi enhavas malabundajn karbonhidratojn.
Kosmetikaj uzoj
Per pulpo oni pretigas simplajn maskojn por vizaĝo, tre utilajn por malsekigi, glatigi kaj profunde purigi haŭton. Maskoj kun kukurba bazo estas taŭgaj ankaŭ por mildigi brulvundojn.
Kaj jen unu el la maskoj, kiujn vi povas pretigi: premrompu kelkajn semojn kaj miksu ilin kune kun ono (tranĉaĵo) de pulpo kaj malmulte da mielo, apliku la kaĉon sur la vizaĝon kaj lasu ĝin dum kelkaj minutoj kaj poste lavu per freŝa akvo. Grasaj haŭtoj kun nigraj punktoj, dank’ al kukurba masko, aperas pli puraj kaj hidratitaj.
Kuiraj uzoj
Kukurbo donas koloron al ĉiuj pladoj kaj perfekte adaptiĝas al multaj malsamaj gustoj, kreante unikajn saporojn en la kuirarto de pluraj landoj. De ĝi oni forĵetas nenion:
- la floroj estas manĝeblaj: ili estas bongustegaj frititaj post rulado en fritpasto aŭ brogitaj en pato kiel bazo por omletoj aŭ kondimentpasto;
- la semoj estas manĝeblaj salitaj kaj sekigitaj aŭ fornrostitaj;
- la pulpo esta taŭga por pretigi multegajn bongustajn pladojn: ĉefpladojn, rizotojn , raviolojn, dolĉaĵojn, garnaĵojn. Ĝi, vaporkuirita aŭ boligita, estas uzata por supoj kaj minestronoj;
- la ŝelo povas esti uzata por dekoracio kaj ornamaĵo. Imagu ke la Romianoj uzis la kukurbon malplenigitan kaj sekigitan kiel grandvalora malpeza ujo por transporti salon kaj cerealon, vinon kaj lakton.
Receptoj
- 1. Tranĉu pecete la pulpon, aldonu olivoleon, salon, se vi deziras pipron, kaj kuiru ĝin ĝis kiam ĝi kaĉiĝas per premo de forketo. Kondimentu pastaĵon aŭ rizon per tiu ĉi abunda kaĉo.
- 2. Tranĉu kukurbon duone, forigu la semojn kaj lavu ĝin, dividu laŭ onoj kaj baku. Kiam la onoj estas bone rostitkuiritaj, levu ilin de la forno kaj aldonu olivoleon kaj salon.
- 3. La pulpo, boligita aŭ kuirita en poto, dispremita, povas esti bazo por originalaj tortoj kaj dolĉaĵoj.
- 4. Kukurbbuloj: dispremu en ujo, per forketo, la rostitan pulpon kiel en la punkto 2, faru el ĝi kaĉon. Aldonu raspitan parmezanon aŭ alian sekan raspitan fromaĝon, 3 kulerojn da raspita pano, 1 ovon, salon, eventuale pipron. Miksu bone kaj aldonu poste, nur se necesas, alian kuleron da raspita pano. Per kulero, prenu iomete de tiu ĉi pasto (miksaĵo), muldu kukurbobuletojn, metu meze de ili peceton de mezmola fromaĝo kaj rekunmetu la kukurbbuletojn. Rulu ilin en raspita pano, metu ilin, por firmigi, en fridujon dum 30 minutoj. Fritu ilin en abunda varma oleo ĝis ili iĝas orkoloraj kaj metu ilin sur sorbopaperon aŭ baku ilin en forno dum 20 minutoj je 180°. Manĝu ilin varmaj!
- 5. Kukurbotorto: Ingrediencoj: 250 gr da pulpo, 100 gr da oleo (olivoleo aŭ, se tiu mankas al vi, semoleo), 80 gr da lakto, 200 gr da sukero, 4 ovoj, 120 gr da haketitaj migdaloj, 1 dozo da gisto por dolĉaĵo (16 gr), raspita ŝelo de oranĝo (atentu, uzu la oranĝŝelon nur se ĝi estas biologia, ne kemie traktita), 1 glaseto da likvoro, laŭ via gusto, 1 pinĉaĵo da salo.
Tranĉu la pulpkukurbon pecete kaj kirlu ĝin kune kun lakto kaj oleo. Pufigu bone 4 ovoblankojn kune kun pinĉaĵo da salo. Miksu bone 4 ovoflavojn kune kun la sukero kaj kunigu la kukurbkunmetaĵon, la raspitan ŝelon de oranĝo, la likvoron. Supre kribru la farunon miksitan kun la gisto, aldonu la haketitajn amandojn kaj fine la neĝe pufigitajn ovoblankojn. Verŝu la tuton en ujon kun ĉirkaŭ 24 cm da diametro, oleitan aŭ buteritan kaj farune disŝutitan, kaj baku en forno je 180°, dum 50/60 minutoj.
Surŝutu la torton, malvarman, per abunda pulvorsukero.
- 6. Kukurbmarmelado: klopodu havi bonan kukurbon kiu havas flavan kaj malmolan pulpon. Tranĉu pecete 1 kg kaj metu ĝin en ŝtalan poton; aldonu 350 gr da sukero kaj maceru ĝin dum almenaŭ 12 horoj, kovrita per potkovrilo. Poste aldonu sukon kaj raspitan ŝelon de 1 citrono, 1 pinĉon da raspita muskato, ½ kulereton da pulvoro de cinamo. Kuiru sur milda fajro dum ĉirkaŭ 1 horo kaj poste kribru la kunmetaĵon. Aldonu ½ glason da migdallikvoro kaj miksu (se vi ne havas migdalikvoron, uzu alian likvoron).
Tujtuje metu la marmeladon prefere en vitrajn skatolojn, ŝtopu per skatolkovriloj kaj renversu ilin. Kiam ili estas malvarmaj, metu ilin en poton kaj kovru ilin tute per malvarma akvo. Boligu ilin dum 20-25 minutoj, atentu ke la skatoloj estu malvarmaj antaŭ ol meti ilin en la lokon en kiu ili restos antaŭ ol esti uzataj.
Atentu: se vi verŝas malvarman akvon sur varmajn vitroskatolojn, la vitroskatoloj povas disfrakasiĝi! Kukurbmarmelado estas bonega konservaĵo, taŭga por krustokukoj, tortoj kaj muldaĵoj.
- 7. Legomkribraĵo: en premmarmito, kuiru dum 15 minutoj post la fajfo, kukurbon kaj karotojn, pli-malpli en la sama kvanto, cepeton, ajleron, iomete da salo, akvon laŭ duono de la aliaj ingrediencoj. Antaŭ ol disdoni ĝin, aldonu oranĝsukon kaj iomete da oleo.
Sugestoj
Aĉetu malmolan kaj maturan kukurbon. La petiolo estu supla kaj bone kunigita al la kukurbo. La ŝelo estu sen kontuzaĵoj kaj, se oni donas leĝerajn frapetojn, ĝi devas eligi obtuzan sonon. Se vi aĉetas kukurbon tranĉaĵe (pecete), atentu ke ĝi estu matura, dura, ne seka kaj la semoj estu humidaj kaj elglitemaj. Kukurbo konserviĝas en malluma, freŝa kaj seka medio ankaŭ dum la tuta vintro; kukurbo en pecoj, male, konserviĝas en fridujo, ĉirkaŭata de travidebla folio kaj devas esti konsumata (manĝata) baldaŭ ĉar ĝi emas sekiĝi. Ĝia pulpo povas esti ankaŭ frostigita, pli bone se antaŭgarde duonbrogita.
(Dua parto)
Historioj, mitoj, legendoj
Ĝis fora antikveco la kukurbo, pro siaj multaj semoj, estis konsiderata, kaj en Okcidento kaj en Oriento, simbolo de la renaskiĝo de mortintoj; en antikvaj tomboj de sudokcidenta Germanio oni trovis kukurbojn kune kun juglandoj kaj aveloj, konsiderataj iloj por aliro al la ĉielo.
Ateneo, verkisto de la antikva Grekio, kiu loĝis en Egiptio, en la urbo Naucratis, raportis ke en la urbo Siciono en Peloponezo, lokita apud la golfo de Korinto, oni adoris diinon de kukurboj, nomata „Kolokasìa Athenai”.
Dum la XVII jarcento kukurboj ekradikiĝis en la eŭropa fabelaro: Jean de La Fontaine (1621-1695) verkis apologon „Glano kaj Kukurbo”.
Charles Perrault (1628-1703) faris la kukurbon fabela kaj popola pere de la kolekto „Les Contes de ma mère l'Oye” (rakonto de patrino ansero) en la jaro 1697. Tie aperas la unua versio de Cindrulino, fama, diskonigita en la tuta mondo danke al la filmo de Disney de la jaro 1950, kie kukurbo ludas fundamentan rolon, ĉar ĝi estas transformita provizore en veturilon.
En Centra Ameriko estas konata la rakonto pri Iaia, viro kies solfilo mortis subite. Frakasiĝinta pro doloro, la patro lin sepultis en egan kukurbon, piede de montaro. Post kelka tempo, li revenis al la loko por priplori la filon kaj, malferminte la kukurbon, li ne trovis liajn restaĵojn, sed nur multe da akvo kie naĝis fiŝoj de ĉiuj specoj. Ŝokite, li remetis la kovrilon de la kukurbo, revenis al la vilaĝo kaj rakontis la okazintaĵon. Onidiro cirkulis kaj iu ekkredis ke la ega kukurbo entenas senprezajn trezorojn. Kvar fratoj decidis ŝteli ĝin sed Iaia mem kaptis ilin ĉe l’ freŝa faro. La ŝtelistoj teruriĝis kaj dum fuĝo faligis la kukurbon, kiu rompiĝis en multajn pecojn. De ili foriris torentoj da akvo kiuj inundis abunde la teron. Tiel, laŭ legendo, formiĝis oceanoj kaj maroj.
Kukurbo, malplenigita kaj taŭge ĉizita, kun kandelo ene, estas simbolo de la festo de Halloween, de „Jack o’ Lantern”. Tiu ĉi rudimenta lanterno, de anglosaksoj, pli ĝuste de kelta deveno, estas uzata por forpeli sorĉistinojn kaj fantomojn. Laŭ alia tradicio, por popoloj kies transvivo estis bazata sur agrikulturo, la nova jaro komenciĝas la 1an de novembro kaj dum la nokto de la 31a de oktobro oni festis „Samhain”, t.e. la finon de la somero. Dum tiu ĉi nokto, la baro inter la mondo de vivantaj kaj tiu de mortintaj homoj onidire malaperis, tiel ke la mortintaj povas reveni sur la teron. Pro tio naskiĝis kutimo lasi dolĉaĵojn antaŭ la pordoj de la domoj, por inklinigi al si la spiritojn de la mortintoj kaj pendigi aŭ kuŝigi kukurblanternojn, por gvidi ilian marŝadon.
Ankaŭ en Usono, la 31an de oktobro, la antaŭtagon de la festo de ĉiuj Sanktuloj, oni festas „Halloween”, datrevenon ŝatatan de infanoj (1). Ankaŭ ĉi tie oni malplenigas kaj senpulpigas kukurbojn, donante al ili sorĉajn aspektojn kaj metante en ilin kandelojn por ke ili disradiu lumon.
Laŭ aliaj tradicioj, la kutimo ĉizi kukurbojn originis en Irlando, antaŭ jarcentoj. Oni diras ke Jako, fia maljuna ebriulo, amuziĝis fari ŝercon al ĉiu ajn: al la familio, al geamikoj, al sia patrino kaj eĉ al la diablo. Iam, dum la diablo grimpis sur arbon, Jako lin enkaptis ĉirkaŭzonante la trunkon per krucoj. La diablo estis blokita sur la arbo kaj Jako eltrudis al li promeson ne kunpreni lian animon kiam li mortus kaj nur tiam la diablo povis foriri. Post kelkaj jaroj, Jako mortis kaj kiam li supreniris al la ĉielo, Sankta Petro diris, ke li ne povas eniri en la Paradizon pro sia kruela kaj mizera vivo. Tiam Jako iris en la inferon, sed la diablo plenumis sian promeson kaj ne permesis al li eniri. Jako ektimis, li ne sciis kien iri, lia destino estis vagi ĉiam en tenebroj, inter infero kaj paradizo. La diablo prenis brulŝtipon kaj donis ĝin al li. Jako kavigis unu el siaj ŝatataj rapoj, kiujn li ĉiam portis kun si, ĉar ili estis lia preferata nutraĵo kaj enmetis la brulantan ŝtipon. Ekde tiam, Jako ĉirkaŭvagadas tere sen havi lokon kien iri, lumigante la vojon per sia Jako-lanterno. Por malproksimigi malbonajn spiritojn kaj la animon de Jako, oni komencis uzi la lanternojn, la Jako-lanternojn. En la 18a jarcento, kiam en Ameriko okazis granda enmigrado pro la malsato en Irlando, oni vidis, ke kukurboj estas pli grandaj kaj pli kavigeblaj ol rapoj, do oni anstataŭigis rapojn per kukurboj.
En Hindoĉinio oni kredas, ke pro la universa diluvo, nur du homoj saviĝis, frato kaj fratino, kiuj enfermiĝis en kukurbo. De ili komenciĝis nova homaro: la virino akuŝis kukurbon kaj el ĝiaj semoj, disaj monte kaj ebenaĵe, devenas homaj rasoj.
En Hindio estas simila legendo: al reĝino oni promesis naskon de sesdek mil infanoj. Ankaŭ ŝi akuŝis kukurbon, kaj el ĝi eliris la antaŭanoncitaj sesdek mil infanoj.
En Japanio estas multaj rakontoj pri kukurbo kaj ĝiaj miraklaj semoj, kutime donacitaj de dankemaj bestoj kiujn oni estis helpintaj: la semoj donas ion multvaloran.
Ankaŭ en Afriko (Ganao, Senegalo, Ebur-Bordo kaj aliaj) estas rakontoj pri kukurboj kaj iliaj miraklaj semoj, kiuj transformiĝis en arĝentajn monerojn por bonuloj kaj en serpentojn por ŝtelistoj kiuj klopodas ŝteli ilin. En aliaj afrikaj rakontoj aperas la „kukurbo de saĝeco”, grandega ujo enhavanta la saĝecon de la tuta mondo: ĝi estas fuŝuzata preskaŭ ĉiam. Kiam ĝi estas rompata en milionojn da pecetoj, ĝi simbolas la stultecon de la homa animo, nekapabla resti justa kaj saĝa longtempe.
En Italio, inter la nuntempaj verkistoj, tre konata kaj amata de infanoj estas Gianni Rodari (1920-1980). Diversaj legomoj estas la protagonistoj de liaj rakontoj, ekz. „Le avventure di Cipollino” (La aventuroj de Cepeto) kaj ankaŭ „Sora Zucca” (Fratino Kukurbo).
La verkistino Gina Lagorio (1922-2005) dediĉis tutan rakonton al kukurbo en la kolekto kiu nomiĝas „Elogio della Zucca” (Laŭdo de Kukurbo). La poeto Andrea Zanzotto (1921-2011) verkis poemon pri ĝia ironia triumfo „apocolocintosi”, ĉerpante la inspiron el satira poemo „Apokolokyntosis” de Lucio Anneo Seneca (4 a.K.- 65).
Por la lernantoj de E. S. Piccolomini, la estonta papo Pio II, kaj ĉefe por Antonio Vignali, la plej bonaj aferoj, t. e. la semoj kaŝitaj ene de kukurbo, estas kiel la kvalitoj de la simpla homo, nome ili restas kaŝitaj zorge. Tamen, laŭ iuj, kukurbo ne estas nur fonto de pozitivaj aspektoj, fakte ĝi estas ankaŭ inspiro de negativaj simboloj kaj emblemoj tial ke al ĝia surfaca beleco ne respondas sama nutra valoro. Ĝi estas prezentata ankaŭ kiel simbolo de la mallongeco de vivo. Albrecht Dürer en sia Sankta Girolamo ĝin prezentis kiel emblemon de la mallongeco de vivo kaj de feliĉo, ĉar kukurbo en tre mallonga tempo iĝas maljuna kaj same rapidege falas teren.
(1) En kelkaj eŭropaj landoj oni opinias, ke Halloween kaŝas la eŭropan kulturon laŭ kiu oni la 31an de oktobro prizorgas la tombojn de la forpasintaj familianoj kaj parencoj kaj ne emas imiti tiun usonan-britan modon.
---
Ĉi tiu artikolo estis verkita de Filomena Canzano kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2015 (unua parto) kaj n-ro 2, 2015 (dua parto).