Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kutimaj eraraj opinioj pri bestorajtoj

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

(tradukis el la nederlanda Heidi Goes, Belgio)

Povas esti, kiam vi, kiel veg*ano aŭ bestrajta aktivulo, parolas al ne-veg*anoj pri bestaj rajtoj, ke ili havas kelkajn argumentojn, fakte miskomprenojn, por provi konvinki vin ke bestaj rajtoj ne ekzistas, aŭ se jes, ke estas pli gravaj aferoj pri kiuj vi povus okupiĝi. Jen estas kvar el tiuj miskomprenoj, kaj manieroj laŭ kiuj vi povus reagi al ili. Mi tradukis kaj iomete adaptis el De Vegarevolutie (Lisa Steltenpool, 2014).

1. Bestorajtaj aktivuloj opinias ke bestoj estas pli gravaj ol homoj.

Probatalantoj de bestorajtoj certe ne estas hommalamantoj. Multaj tre fervoraj pledantoj de bestorajtoj estas fakte ankaŭ defendantoj de homrajtoj, homa digneco kaj la batalo kontraŭ malsato kaj malriĉeco. Ili tamen ne opinias memevidenta ke la interesoj de homoj estas superaj al tiuj de bestoj. Ili nur volas ke oni honeste pesas ambaŭ. Oni ofte prezentas al veganoj (kaj vegetaranoj) dilemon: ĉu vi manĝus viandon se necesus por travivi? Kaj kelkaj eble diros jes. Sed en la ĉiutaga vivo ili ne devas solvi la dilemon: ĉu mi opinias en ordo oferi bestovivon por mia propra vivo? Sed: Ĉu mi opinias en ordo igi mistrakti kaj mortigi bestojn por mia manĝo, dum estas sufiĉe da sanigaj kaj bongustaj aĵoj por manĝi?

2. Bestoj ne povas paroli kaj iri al juĝejo, do vi ne povas doni al ili rajtojn.

Bestoj ne estas la solaj estaĵoj kiuj ne povas paroli kaj iri al juĝejo, tamen ankaŭ intelekte handikapitoj, demenculoj, junaj infanoj kaj eĉ nenaskiĝintaj infanoj havas rajtojn. Ankaŭ ne-vivantaĵoj, kiel firmaoj povas havi rajtojn: tiuj ne povas mem postuli ilin, sed iu alia povas fari tion en ilia nomo.

3. Al bestoj ne utilas voĉdonrajto kaj esprimlibero.

Kompreneble ne ĉiuj homaj rajtoj estas aplikeblaj al bestoj. Sed ne temas pri tio ke bestoj ricevas ekzakte la samajn rajtojn kiel homoj. Temas pri tio ke bestoj ricevas rajtojn laŭ siaj trajtoj.

4. Se ni komencas doni rajtojn al porkoj, bovinoj kaj kokinoj, poste estos la vico de formikoj kaj kuloj.

Kiu scias? En tempo kiam la virinaj rajtoj ankoraŭ ne estis memkompreneblaj (memoru ke ankaŭ tiuj en multaj landoj ankoraŭ ne estas memkompreneblaj!) iu kontraŭstaranto kriis: se ni donas rajtojn al virinoj, ni donu ankaŭ al bestoj! Ĉi tiu sinjoro opiniis ke nek virinoj nek bestoj disponas pri racio. Nun ni scias pli bone kaj ankaŭ bestaj rajtoj staras sur la agendo.

---

Ĉi tiu artikolo estis tradukita de Heidi Goes kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2015.