Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Lakto: ĉu devigata? Ĉu sendamaĝa?

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Ekde 1941 diversaj reklamkampanjoj en Belgio intense antaŭenigis la konsumadon de (bovin) lakto. Ili celis precipe infanojn. En multaj belgaj lernejoj ekde 1951 oni proponis al la infanoj ĉiutage lakton. La kialoj? Oficiale la sanigaj ecoj de lakto.

Sed ni scias nun jam pli bone. Precipe gravis, ke la lakto’flako’ kaj buter’monto’ estu forkonsumitaj. Lakto jes ja enhavas utilajn nutraĵerojn sed ili ne estas nepraj. La plej konata el tiuj nutraĵeroj estas kalcio. La reklamo provis kaj provas kredigi al ni, ke ’kalcio necesas por sanaj ostoj; en lakto estas multe da kalcio; do ni devas trinki multe da lakto por sanaj ostoj’. Tamen, pluraj studoj montris, ke ne estas pruvo pri la ligo inter laktokonsumado kaj prevento de ostomaldensiĝo.

Kontraŭe, oni devas pripensi la tiel nomatan ’kalcio-paradokson’: en landoj kun plej multe da kalcio-konsumado estas plej multe da kokso-rompiĝoj. Estas ankaŭ aliaj sankialoj ne trinki (multe da) lakto. Unue, la plimulto de la homoj en la mondo (75%) ne toleras bovinlakton aŭ eĉ havas alergion kontraŭ ĝi. Due, se oni trinkas, kiel oni konsilas, tri glasojn da lakto tage, tio aldonas al la taga nutrado 465 kaloriojn.

Nun, kiam multaj homoj jam estas tro dikaj, ĉu estas bone konsili trinki pli da lakto? Estas pli konsilinde manĝi pli da legomoj, precipe la malhelajn foli-legomojn, kiuj enhavas multe da kalcio. Lakto kaj fromaĝo ankaŭ enhavas multe da saturita graso, kiu same malbonas por nia sano.

Sed estas ankaŭ pluraj aliaj kialoj kontraŭ la konsumado de lakto. Ili esence similas al la kialoj ne manĝi viandon: por la medio kaj por la bestoj. Ne multaj homoj pri tio konscias. Same kiel por bovoj, kiujn oni kreskigas por la viando, ankaŭ lakto-bovinoj bezonas multe da manĝo (necesas pli da sojo por bovinlakto ol por sama kvanto da sojo-trinkaĵo!), kaj do multe da tero, kaj multe da akvo (por trinki kaj por produkti la manĝaĵojn). Ili ankaŭ eligas multe da gasoj, interalie metano, kiuj kontribuas al la forceja efiko, kiu varmigas la klimaton. Kiam temas pri viando, homoj almenaŭ komprenas, ke la bestoj mortas por tio. Sed multaj homoj supozas, ke la produktado de lakto ne damaĝas la bestojn kaj ke ne okazas mortigoj de bovinoj kaj bovidoj por produkti lakton.

Tamen tio ja estas la kazo. Dum bovino povas vivi normale 20 jarojn, lakto-bovino estas buĉata kiam ŝi havas nur 5-6 jarojn. La bovidoj, forprenitaj de la patrino ĉe la naskiĝo, estas, kiel kromprodukto de la lakto-industrio, buĉataj por havigi al la konsumanto bovidviandon. En la sekva numero de nia revuo vi povos legi pli pri la vivkondiĉoj de laktobovinoj kaj iliaj bovidoj.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi GOES (Belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2013