Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Leontodo (taraksako)

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Fonto de la grafikaĵo: Vikipedio – NdlR

Leontodo (Taraxacum officinale Weber), de la familio de la asteracoj (Asteraceae), estas sendube la plej konata kaj la plej rikoltata spontana herbo; ĝi troviĝas fakte ĉie ĝis 2000 m da altitudo, ankaŭ se ĝi emas kreski en modera klimato, en malfermitaj kaj sunaj lokoj.

Ĝi havas altecon de 3 ĝis 8 cm-oj; ĝiaj longaj folioj devenas rekte el la vertikala radiko kaj ili estas, tere, rozete metitaj, kun evidenta centra nervuraro kaj profunde dentrandaj.

Trunko: ĝi devenas de folioj, estas kava skapo, senbarba kaj lateksoprodukta, kiu subtenas ĉe la pinto orflavan infloreskon, nomatan kapitulo.

Kapitulo: ĝi estas formata el du vicoj de membranaj brakteoj, klinitaj malantaŭen kaj kun funkcio de florkaliko. Ĝi entenas torson, sur kiu estas enmetitaj centoj da floretoj. Ĝi fermiĝas je la sunsubiro kaj remalfermiĝas je la alveno de la sunlumo.

Floro: ĝi estas hermafrodita kaj ligulforma (t.e. la korolo montras suban porcion tuban de kiu pliiĝas bendforma plilongigo (ligulo) kunmetita el petaloj).

Florado: ĝi okazas printempe, sed povas pludaŭri ĝis aŭtuno.

Poleniĝo: ĝi okazas kutime per polenantaj insektoj, sed foje ankaŭ per vento. De ĉiu floro ekestas fruktaro: tufo de blankaj haroj, kiuj, disiĝante de la kapitulo, agas kiel paraŝuto, plifaciligas per vento la disvastigon de semoj. Infanoj, kaj ne nur ili, amuziĝas blovante sur tiun tufon kaj flugigante ĝiajn harojn.

Radikoj: oni rikoltas ilin de majo ĝis oktobro. Oni povas sekigi ilin sune por vintra uzado. Ili enhavas substancojn, kiuj bonefikas al hepato kaj kolecisto, oleatan kaj linolean acidojn kaj vitaminojn A, B, C, D kaj PP.

Folioj: ili estas riĉaj je kalio; freŝaj aŭ sekiĝintaj, ili enhavas fitosterolon, vitaminon C, spurojn de tanino.

Kelkaj aŭtoroj pensas, ke la latina nomo „taraksako” devenas de la grekaj terminoj taraxis (malordo, malekvilibro) kaj akas (rimedo). Certe leontodo estas rimedo tre konata de la populara medicino. Inter la multaj nomoj asignitaj al tiu ĉi planto: leondento, hundodento, flava stelo, monaĥokapo, sunfloro de herbejo, estas ankaŭ la itala „piscialetto” kaj la franca „pissenlit” kiuj ambaŭ signifas „ĝi pisigas en lito”, pro diurezigaj povoj de ĝiaj folioj.

Historio: ĉinaj kuracistoj preskribis taraksakon ekde la antikvaj tempoj, por kuraci multnombrajn malbonfartojn (malvarmumon, pulmiton, bronkiton, hepatiton, furunkojn, ulcerojn, superpezon). Arabaj kuracistoj de la 10-a jarcento estis la unuaj rekoni ĝiajn diurezigajn ecojn. En 1546, ankaŭ la germana botanikisto H. Bock difinis ĝin diureziga; Tabernaemontanus, germana apotekisto, en 1500 difinis taraksakon kiel planton kun eksterordinaraj ecoj, sed nur en la 20-a jarcento taraksakoterapio rekoniĝis grandskale. La oficina taraksako estas indiĝena en Eŭrazio, sed nun estas naturigita ĝenerale en Ameriko, Suda Afriko, Novzelando, Aŭstralio, kaj Hindujo.

Legendoj: Laŭ popola kredado de multaj vilaĝoj, leontodo (taraksako) uziĝis kiel orakolo: enamiĝintaj gejunuloj donis al tiu ĉi planto siajn esperojn; ili blovis decide sur akenon kaj, se ĉiuj ĝiaj haroj forflugas, iliaj revoj realiĝos.

Sorĉistinoj frotis sian tutan korpon per taraksako, ĉar ĝi helpus ilin akceptiĝi de la popolo kaj efektivigi iliajn dezirojn.

Dum la mezepoko, en Italio, montaranoj konsideris ĝin diablo kaj nomis ĝin „floro de la diablo”, ĉar ili opiniis ĝin alportanto de „tarachè” t.e. perturbo.

En Francio, por paroli pri iu kiu transiras en alian mondon, oni diras „voir croitre le Pissenlit par la racine”, kio similas al la titolo de libro de la itala Davide Lajolo, Veder l'erba dalla parte delle radici, kio pli-malpli havas saman signifon, t.e. „vidi taraksakon kreski de la flanko de la radikoj”.

Cimbroj, membroj de etna minoritato de norda Italio, kun germanaj prapatroj, manĝis nekuiritajn foliojn de taraksako, kondimentitajn per rostetita lardo kaj vinagro. Krome ili submetis sin al fumigacioj de tiu ĉi planto por plifortigi la volon kaj stimuli spiritajn dotojn.

Irlanda legendo rakontas ke, iam, gnomoj, elfoj kaj feinoj kuris tien kaj reen tra herbejoj kaj arbaroj ankoraŭ senmakulaj. Kiam la homo aperis, problemoj komenciĝis: elfoj kaj gnomoj rifuĝis inter rokojn aŭ en densan arbaron, dum feinoj kun okulfrapaj vestoj, ne trovis taŭgajn kaŝejojn, tiel ke ili ofte surpaŝiĝis de senzorgaj homoj; feinoj ne sciante kiel libere vivi, decidis transformiĝi en florojn, en taraksakojn precize. Pro tio, se oni surpaŝas ĝin, tiu ĉi planteto revenas subite rekta, ĉar en ĝia korolo ĉeestas la spirito de feinoj, kiuj, orgojlaj, ne falas kaj ne deprimiĝas. Tiu ĉi floro estas difinita magia ne nur pro tiu legendo, sed eĉ pro sia tenaca supervivo.

En la libro La feinoj de floroj, la angla Cecily Mary BARKER dediĉas kelkajn versojn al taraksako: „Rigardu miajn krenelajn foliojn, / blovu harojn de leontodo / rigardu, inter heĝoj, miajn ondojn, / rigardu herbejon, vojeton, / rigardu min en ĝardeno, gajan kaj fieran! / Rikoltu laŭvole: mi kreskas ankoraŭ, / sen peti permeson aŭ pardonon, / kion vi faras do per viaj pioĉoj? / Vi neniam sukcesos elradikigi min! / Neniu impresas min, / ĉar mi estas la Dento de Leono!”

Kontraŭdiroj

Okazas ne malofte ke ankaŭ inter kuracistoj estas malakordo kaj tio, kio estas saniga laŭ unu, estas malsaniga laŭ alia, taŭga laŭ unu kaj netaŭga laŭ alia kaj foje pacientoj ne scias kiun ili devas kredi.

Ankaŭ pri taraksako, pli ĝuste pri ĝia latekso, estas iuj kiuj diras: atentu al latekso kiu elvenas kiam oni tranĉas foliojn kaj tigojn, ĉar se oni manĝas ĝin, ĝi povas esti toksa;

Aliaj diras: la latekso kiu eliras se oni fendas parton de la planto, estas amara sed riĉa je aktivaj ĥemiaĵoj.

Elektu mem al kiu vi deziras kredi...

Precipaj uzadoj de leontodo

Ekstraktoj el leontodo estas uzataj, solaj aŭ kune kun aliaj naturaj substancoj, en herbosciencaĵoj destinitaj al traktado kaj/aŭ al preventado de: edemo, reteno de la akvo, celulito, obezeco, podagro, alta kolesterolo, dermatozo, konstipo, intesta fermentado, hemoroidoj, hepataj afekcioj ne infektaj, dispepsio (malfacila digesto), toksiĝo pro nutraj superuzoj, leĝera hiperglikemio, iktero kaj litiazoj de galduktoj. Ili estas utiligitaj kiel purigantoj, hepataj malkongestiloj kaj sentoksigiloj.

Ecoj

Leontodo estas puriga, sentoksiga diurezigilo. Ideala por printempaj kaj hipokaloriaj dietoj. Ĝi stimulas delikate la produktadon de galo, helpante la hepaton kaj inteston dum digestaj malfacilaĵoj.

Kemia konsisto de 100 g da leontodo: akvo 87,00 g, proteinoj 3,10 g, lipidoj 1,10 g, karbonhidratoj 3,70 g, sukeroj 3,70 g, fibro 0,40 g, energio 151 KJ, energio 36 Kcal, natrio 76,00 mg, fero 3,20 mg, fosforo 65,00 mg, tiamino 0,19 mg, riboflavino 0,17 mg, nikotinacido 0,80 mg, vitamino A 992,00 mg, vitamino C 52,00 mg.

Atentu! Printempe, laŭlonge de strato, oni vidas kurbajn homojn kiuj rikoltas tiun planton por uzi ĝin, bedaŭrinde, kiel salaton. Bedaŭrinde, jes, bedaŭrinde!

Tiu ĉi saniga kaj bonefika vegetalo, kreskante surstrate aŭ proksime de poluitaj stratoj, estas plenplena je tetraetila plumbo, do ĝi estas preskaŭ venena!

Zorgu rikolti ĝin en aperta kamparo, en puraj naturaj lokoj, ne aspergitaj per herbicidoj aŭ sterkumoj, por ĝui ĝiajn kuracajn ecojn.

Leontodo estis manĝata nekuirita aŭ kuirita, dum multaj generacioj, aŭ utiligata por kurac-uzo per dekoktaĵoj (taŭgaj estas ĝiaj radikoj, ankaŭ sekigitaj,) kaj infuzaĵoj (taŭgaj estas ĝiaj folioj).

En vendejo

Oni povas trovi fojfoje leontodon en vendejo, kiel verdan branĉartufon, sen floroj. Atentu, se vi volas aĉeti ĝin, ke folioj estu humidaj je la tuŝo, integraj, sen brunaj makuloj, speciale laŭ la centra pala parto, kiuj indikus ke ili estis rikoltitaj antaŭ longa tempo.

Kontraŭindikoj

Evitu preni leontodon en okazo de gastrito kaj de ulcero. Kiel ĉiu planto, kiu enhavas amarajn elementojn, ĝi povas kaŭzi gastrajn misfartojn pro hiperacideco.

Leontodo kaj bestoj

La verdaj kaj freŝaj folioj estas utiligitaj laŭinstinkte de ĉiuj sovaĝaj bestoj de la tipa mediteranea arbaro (leporoj, sovaĝaj kunikloj, damaoj, kapreoloj) kiam ili havas malsanojn de la digesta aparato aŭ ili estas toksiĝintaj. Eksperimenta kontrolo, de la fakultato de forstaj sciencoj de Florenco, konfirmis la biologan observadon.

Leontodo en kuirejo

Malgrandaj kaj molaj folioj, rikoltitaj antaŭ la florado de la planto, kreskintaj en nepoluitaj lokoj, bone lavitaj, konstituas ŝatatan salaton, dank’ al duonamara, sed plaĉa saporo. Oni povas manĝi ilin solaj aŭ kune kun diverstipaj krudaj legomoj. Per sekigitaj kaj rostitaj radikoj oni akiras surogaton de kafo, malpli plaĉa gustosense ol tiu ĉi, sed certe malpli noca al nia organismo.

Folioj, boligitaj aŭ vaporkuiritaj, estas manĝataj kondimentitaj per olivoleo, citrono aŭ vinagro aŭ pomvinagro. Memoru, ke post la kuirado de tiu ĉi planto en la akvo ĉeestas aktivaj ĥemiaĵoj. Ne forĵetu tiun ĉi akvon, sed trinku ĝin po 300-1000 mg tage, alie utiligu ĝin por kuiri cerealojn kaj legomojn.

  • Printempa salato (por 6 homoj)

Ingrediencoj: 400 g da freŝaj kaj junaj folioj, 3 boligitaj ovoj, 10 nuksokernoj de juglando, 2 kuleretoj da mustardo, 4 kuleroj da suko de citrono, olivoleo, salo kaj pipro laŭ plaĉo. Spicu la purigitajn foliojn per saŭco, kiun oni faris miksante ĉiujn ingrediencojn krom la ovojn kaj la nuksokernojn, kiujn oni aldonu poste, la ovojn one kaj la nuksokernojn dividitajn en kvar partojn. Se vi deziras, vi povas aldoni al la saŭco iomete da sukero.

  • Vintra salato (por 6 homoj)

Pretigu 6 bovlojn plenajn de molaj, freŝaj folioj dispecigitaj. Senŝeligu 3 sang-ruĝajn oranĝojn kaj dispartigu ilin laŭ la 6 bovloj. Surŝutu ilin per 75 g da dispecegitaj nuksokernoj de juglando kune kun 100 g da fromaĝo. Kirlu 60 ml, pli-malpli, da oranĝosuko kune kun iomete da oleo, olivoleo aŭ se eblas juglandoleo, aldonu poste salon kaj nigran pipron, laŭ via volo. Verŝu la kondimenton sur la salaton kaj manĝu ĝin tuj.

  • Krespoj

Pretigu fritpaston miksante 4 kulerojn da faruno kune kun 4 kuleroj da akvo (atentu ke ne formiĝu grumeloj). Ripozigu la fritpaston dum duono de horo kaj poste mergu la florojn, unu post alia. Fritu en varma oleo la fritpastitajn florojn ĝis ili havos orkoloran aspekton, metu ilin sur sorbopaperon por ke troa oleo foriĝu, salu kaj manĝu ilin varmaj.

  • Rizoto kun leontodo, karoto kaj sinapo

Fritu ŝalotojn aŭ cepojn pecete tranĉitajn en oleo, prefere olivoleo, kune kun (se al vi plaĉas) ajlero kaj flava sinapo. Aldonu rizon, laŭ via bezono, kaj rostu ĝin. Kunmetu parton de la haketita taraksako kaj miksu ĝin dum kelkaj minutoj. Aldonu karoton pecete tranĉitan, kuleron da kaporoj kaj vegetalan bolantan buljonon, la necesan kvanton por ke la rizo kuiriĝu. Fritrostu la restantan leontodon kun oleo kaj ajlero (kaj iomete da papriko, se tion vi ŝatas) kaj eventuale salo. Manĝu la rizoton kune kun la fritrostita leontodo.

  • Enolea leontodo

Lavu delikate sed zorge kaj sekigu bone 500 g da molaj kaj integraj taraksakburĝonoj. Boligu duonon de litro da vinagro kune kun 2 glasoj da blanka vino kaj 2 kuleroj da dikgrajna salo. Aldonu la taraksakburĝonojn kaj boligu ilin dum 5 minutoj. Per truita ĉerpilo, degutigu ilin bone kaj metu ilin larĝe sur teleron por sekigi ilin dum 2 horoj. Aranĝu ilin en potetoj aŭ en vitraj vazetoj, premu milde por ke aero foriru, kovru komplete per olivoleo. Nekutima antaŭmanĝo!

  • Kuko

Ingrediencoj: pasto por plata kuko, 100 g da petaloj kaj folioj de leontodoj, 10 g da pinsemoj, manpleno da rosinoj,1 kulereto da freŝa haketita majorano, olivoleo, salo.

Lavu bone, sekigu kaj haketu la petalojn kaj la florojn. Stufu ilin, en kaserolo, dum 5 minutoj per malmulte da olivoleo (aŭ se vi ne havas ĝin per alia oleo). Aldonu la rosinojn, la pinsemojn, la majoranon, iomete da salo. Dividu la paston en du partojn, etendu la pli grandan sur la fundo de bakrostopleto, bone oleita aŭ buterita aŭ kovrita per fornpapero. Sternu la farĉon kaj kovru ĝin per la dua pasto. Fermu la randojn premante leĝere per la fingroj, oleu la surfacon kaj truetigu ĝin per forketo. Baku je 200° dum ĉirkaŭ 30 minutoj. Surtabligu ĝin tepida.

  • „Pennette del pastore” (t.e. tipo de mallongaj pastaĵoj de paŝtisto)

Ingrediencoj (por 4 homoj): 320 g da „pennette”, 350 g da senŝeligitaj tomatoj, 350 g da folioj, petaloj de 10 floroj de leontodo, 50 g da cepo, 2 ajleroj, majorano, seka fromaĝo (ŝafa fromaĝo se eblas), olivoleo, salo, pipro.

Lavu, tranĉu pecete kaj boligu dum kelkaj minutoj la foliojn. Senakvigu ilin kaj konservu ilian kuirakvon. Haketu la cepon kaj la ajlerojn, stufu ilin kune en kaserolo dum kelkaj minutoj en 3 kuleroj da olivoleo (aŭ se vi ne havas ĝin en alia oleo) kaj iomete da akvo; aldonu la senŝeligitajn tomatojn, la boligitajn taraksakfoliojn, la majoranon, salon kaj pipron laŭ via volo, miksu kaj kuiru ilin dum 15 minutoj. Boligu, en la kuirakvo de la folioj de leontodo, la nudelojn „al dente” t.e. „iom malmole”, senakvigu kaj kondimentu ilin per preparita saŭco. Miksu kaj aldonu supre la fromaĝon, raspitan. Surtabligu ilin varmaj!

Filomena CANZANO (Italio)

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Filomena CANZANO (Italio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014