Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Malperdigi manĝaĵojn

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Heidi Goes (Belgio)

Kiam oni manĝas vegetare aŭ vegane oni uzas multege malpli da akvo kaj energio ol kiam oni manĝas viandon. Tiu fakto povas por kelkaj esti ĉefkialo aŭ kromkialo por ne plu manĝi aŭ multe malpli manĝi viandon. Sed en la daŭro de la ĉeno de produktanto ĝis la tablo de la konsumanto, multe da manĝaĵoj perdiĝas. Kaj tiel perdiĝas ne nur la manĝaĵoj mem, sed ankaŭ la akvo kaj energio necesaj por produkti ilin. Grava loko de tiaj perdoj estas la butikoj kaj superbazaroj, kiuj ofertas grandan elekteblon. La oferto ankaŭ ĉiam devas esti freŝa, kaj ne ĉiuj butikoj ŝatas vendi la malpli freŝajn je reduktita prezo por tiel malaltigi la perdojn. En pluraj landoj kaj urboj individuoj kaj lokaj registraroj komencas iniciatojn por uzi tion, kion la vendejoj kaj restoracioj alikaze simple ĵetus. Eble la priskribo de tiaj iniciatoj instigos ankaŭ vin fari ion!

Mia samurbano Peter Clerckx iniciatis kaj/aŭ kunlaboras en pluraj tiaj projektoj. Per sia biciklo (unue simpla biciklo kun ĉaro, nun pli granda kaj fortika elektra biciklo kun ĉaro antaŭe kaj malantaŭe, sponsorita parte de la urbo) li vizitas preskaŭ ĉiun tagon plurajn butikojn, kie oni flankenmetas por li la restaĵojn de la tago, aŭ tiujn manĝaĵojn kiuj dum tiu tago estis forigitaj el la butiko. Povas esti ke ekzemple en sako de 2 kilogramoj da oranĝoj unu malboniĝis, aŭ iu brasiko ne plu aspektas tute freŝa, aŭ simple ĉar la legomoj jam pasigis plurajn tagojn en pakaĵo kaj ne rajtas esti pli longe en pakaĵo, eĉ se ili ankoraŭ bonas. Tio lasta okazas bedaŭrinde ofte kiam temas pri biologiaj legomoj en ne-biologiaj superbazaroj, ĉar ili devas esti tute apartigitaj kaj do pakitaj (ŝajne oni nun inventis specon de ŝel-stampo, kiu ne plu necesigos la pakaĵon en tiaj okazoj). Por ĉi tiu artikolo mi plurfoje iris kun li al iu superbazaro ne for de mia domo, kien li iras kutime tri foje semajne. Li ne estas la sola kiu faras tion, kaj kiam ajn ni iras, la manĝaĵoj estas do nur de tiu tago ĵetitaj. Jes, foje estas putrintaj oranĝoj, sed preskaŭ ĉio alia ankoraŭ estas en tute bona stato. Temas facile pri 7-10 grandaj plastaj ujoj en kiuj povas esti po 16 kilogramoj da oranĝoj ekzemple, aŭ vinberoj aŭ terpomoj kaj pluraj aliaj legomoj kaj fruktoj… Ĉion li forportas per la biciklo, kiu plej ofte jam estas duonplena per la taga ’rikolto’ de vendejo kie oni vendas freŝajn panetojn pretigitajn, salatojn, desertojn… ili ĉiam povas esti vendataj nur la tagon mem, kaj kvanto kaj kvalito de la forĵetaĵoj estas simple okulfrapaj kaj okulmalfermigaj…

Peter Clerckx kun sia ŝarĝita biciklo (foto de Heidi Goes)

Kion li faras per la manĝajoj? Kelkfoje semajne eblas uzi la manĝaĵojn por ‘supkafejo’: volontuloj kuiras per ili supon kaj se eble tutan menuon (jam ekzistas en aliaj urboj, sed nur de kelkaj jaroj en Brugge, iniciatita de Ann Vandenbossch). Ĉiuj kiuj volas, povas veni por manĝi, kaj lasi volontulan kontribuon por pagi tion kion oni devas aĉeti (kiel foje oleon, herbojn ktp) aŭ mem helpi kuiri. Ekzistas jam pluraj tiaj supkafejoj en nia urbo. Ili estas sukcesaj, kaj venas ĝis 50 homoj. Kiam ne estas tia supkafejo en tiu tago, Peter vizitas diversajn domojn kie rifuĝintoj, senhejmuloj, malriĉaj virinoj, ktp venas aŭ portempe loĝas. Tamen, la organizaĵoj ne ĉiam ŝatas tion! Ili diras, ke ili ja havas buĝeton por manĝoj kaj ne ĉiam akceptas la manĝojn. En granda rifuĝejo la oficiala kuirentrepreno protestis! Do, ne ĉiam estas facile donaci manĝojn eĉ tute bonajn, pro burokratiaj aŭ komercaj kialoj. Manĝoj kiuj tiel devas resti estas uzataj parte por nutri bestojn, kaj parte por fari kompoŝton.

En Gent (Gento) unu el la projektoj de la urbo estas la ‘restorestje’ (restoracio-restaĵeto). Temas pri skatoletoj kiujn ĉiam pli kaj pli da restoracioj disponigas al la klientoj por kunporti la restojn de sia pagita manĝo. Ne nur tio faciligas la kunportadon, oni ne plu devas diri ‘Mi volas doni al mia hundo.’… Tiaj iniciatoj normaligas la ne-ĵetadon, kaj ankaŭ tio necesas.

En Danio aktivas Selena Juul, rusdevena virino kiu post sia alveno estis mirigita pri la elektebleco kaj la abundo, kiuj perdigis multajn manĝaĵojn. Ŝi komencis per alvoko ne plu ĵeti manĝojn, kaj fariĝis konata en la lando. Ŝia movado kontraŭ perdoj de manĝaĵoj (en la dana Stop Spild Af Mad) laboras nun jam de 7 jaroj kaj malpliigis la perdojn en la lando je 25%. La ne-registara organizaĵo laboris en la tuta manĝaj-ĉeno, edukis konsumantojn, kampanjis en lernejoj,… Tiel ŝi ankaŭ jam sukcesis efektivigi strukturajn ŝanĝojn en superbazaroj: ĉiuj danaj superbazaroj havas strategiplanon kontraŭ perdo de manĝaĵoj. Ekzemple: kutime superbazaroj instigas al aĉeto de grandaj kvantoj, sed nun ekzemple oni stimulas aĉeti ‘solajn’ bananojn (kiuj ofte postrestas) kaj tiel nun perdiĝis multe malpli da bananoj. Ankaŭ malsanulejoj, manĝservoj kaj festivaloj reduktas la manĝaĵperdojn.

En Germanio antaŭ ses monatoj eklaboris pri la temo Leo Sakaguchi: li estas sciencisto pri forĵetitaj manĝaĵoj en la gastro­nomia kampo kaj kunfondis MealSaver, programo por malmultigi forĵetitajn manĝaĵojn. Li prezentas sin kaj la firmaon jene:

Mi estas Leo Sakaguchi, kaj nun laboras de duona jaro por samaĝa ekfirmao en Berlino kiu nomigas MealSaver. Per la samnoma apo eblas akcepti manĝaĵojn el diversaj restoracioj, bakejoj, vendejoj ktp., kiuj se ili ne estas vendataj, kutime estas forĵetataj. La prezo por porcio estas inter 1-3€ kaj se vi uzas la kodon „esperanto" via unua porcio estas senpaga! Kiel uzanto de la apo oni vidas, kiuj restoracioj estas proksimaj kaj povas tiel elekti vian ŝatatan porcion, kiun oni vespere kutime povas irpreni ene de 15 - 30 minutoj. Momente 300 restoracioj en Germanio partoprenas. El tiuj, 200 situas en Berlino kiuj plejparte ofertas preparitajn manĝaĵojn kiel bakaĵoj, bufedaj manĝaĵoj, kiuj tiutage estis troproduktitaj kaj kutime forĵetataj en la fino de la tago. Jam pli ol 50 mil uzantoj elŝutis la apon, kaj baldaŭ ĝi ankaŭ haveblos en pliaj urboj kaj internacie.

Kiuj estas viaj spertoj? Kion vi faras por ne ĵeti manĝaĵojn kaj instigi aliajn ne fari tion? Skribu al ni!

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi Goes kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2017.