Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Manĝu ĉiutage mielon kaj nuksojn!

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Sana vivo

Ankaŭ en si mem juglando estas sana, sed kune kun la mielo ĝi estas tiom forta kaj natura kurac­ilo, ke ĝi anstataŭas la plej multajn tage prenatajn medika­mentojn.

Ni jam scias, kia miraklo okazas al nia korpo, se ĉiutage ni manĝas plenmanon da nuksoj. Ĉi tiu efiko povas pliiĝi.

Ĉi tiuj du, la nukso kaj mielo, ambaŭ certigas por nia organismo ĉiujn vitaminojn, mineralajn materialojn, proteinojn, grasojn kaj sakaridojn. Atentu, por kio estas bona ĉi tiu supera, sana nutraĵo.

Tre efika estas tiu kombinaĵo por la terapio de anemio laŭ la sekvonta recepto: Miksu 500 gramojn da mielo kaj 500 gramojn da tranĉitaj etspecaj aŭ muelitaj nuksoj kaj aldonu sukon de unu citrono. Metu tiun en vitran vazon kaj ĉiutage 3 fojojn manĝu el ĝi 1 tekuleron.

Se vi havas altan sangopremon manĝu miksaĵon el 100 gramoj da nuksoj kaj 100 gramoj da mielo ĉiutage dum unu monato.

Ĉu vi havas kapdoloron? La miksaĵo el nuksoj kaj mielo ĉesigas la plendojn. Anstataŭ la medikamento miksu la nuksojn kaj mielon en sama kvanto kaj ĉiutage prenu 1-2 kulero(j)n da miksaĵo. Ankaŭ okaze de sendormeco ĝi estas efika.

Kompilis kaj tradukis: d-ro Georgo Flender (Hungario)

---

Ĉi tiu artikolo estis kompilita kaj tradukita de Georgo Flender kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2016.