Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Mielo kaj Cinamo

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Sana vivo

de Julia SIGMOND (Rumanio)

Aperis artikolo en la semajna gazeto WORLD NEWS de Kanado, kun listo de tiuj malsanoj, kiujn eblas kuraci per mielo kaj cinamo. Interalie tiu kuracmetodo fortigas la imun-sistemon, defendas nin kontraŭ virusoj kaj bakterioj, igas nin laborkapablaj.

  • KORMALSANO

Miksu la mielon kun cinamo-pulvoro kaj uzu ĝin anstataŭ marmelado, ŝmirante ĝin sur pantranĉaĵon. Konsumu ĝin regule. Tio malaltigas la nivelon de kolesterolo kaj defendas kontraŭ infarkto. Kiuj jam suferis infarkton, kaj regule konsumas ĉi tiun miksaĵon, tiuj havas grandan ŝancon ne plu ricevi novan infarkton. Krome, ĉi tiu miksaĵo faciligas la spiradon kaj fortigas la laboron de la koro. En Usono kaj Kanado per ĉi tiu metodo oni kuracas tiujn malsanulojn, kies arterioj – pro alta aĝo – jam ne estas sufiĉe elastaj. La mielo kaj cinamo redonas elastecon al la arterioj.

  • ARTRITO

La malsanuloj suferantaj pro la eluziĝo de la artikoj, tri fojojn ĉiutage trinku glason da varma akvo, en kiun oni metis du kuleretojn da mielo kaj unu kulereton da cinamo-pulvoro. Oni povas liberiĝi eĉ de kronika artrito, se oni regule konsumas tion. Ĉe la universitato de Copenham oni konstatis, ke post ĉi tiu kuracmetodo el 200 malsanuloj 73 perfekte resaniĝis, entute liberiĝis de la doloro kaj la ne ir-kapablaj sendolore ekiradis.

  • VEZIKO-INFEKTO

En glason da varmeta akvo enmetu du kuleretojn da mielo kaj unu kulereton da cinamo-pulvoro. Tio ĉesigas la infekton de la urina veziko kaj de la urinaj vojoj.

  • DENTO-DOLORO

Miksu kvin kuleretojn da mielo kun unu kulereto da cinamo-polvo. Tri fojojn ĉiutage metu iom da tiu miksaĵo sur la dolorantan denton. La doloro foriĝas.

  • KOLESTEROLO-NIVELO

Du kuleretojn da mielo kaj tri kuleretojn da cinamo-pulvoro metu en 2 dl da varmega akvo. Se vi trinkas ĝin, post 2 horoj la nivelo de kolesterolo malaltiĝos je 10%. Se tri fojojn ĉiutage vi konsumas ĝin, la kronika alta nivelo malaltiĝas. La ĉiutaga konsumo de mielo haltigas la altiĝon de la kolesterol-nivelo.

  • MALVARMUMO

Se vi ofte malvarmumas: tri fojojn ĉiutage, dum tri tagoj, prenu unu kuleron da mielo kaj 1/4 kulereton da cinamo-pulvoro. Tio kuracas la malvarmumon kaj la kronikan tusadon, kaj purigas la trakeon.

  • STOMAKO-PROBLEMOJ

La miksaĵo de mielo kaj cinamo kuracas la doloron de la stomako kaj malhelpas la formiĝon de stomaka ulcero.

  • FORTIGO DE LA IMUN-SISTEMO

La regula konsumo de mielo kaj cinamo fortigas la imun-sistemon, defendas la organismon kontraŭ la virusoj kaj bakterioj. La multaj vitaminoj kaj la fero troviĝantaj en la mielo, fortigas la leŭkocitojn en la batalo kontraŭ la bakterioj kaj virusoj.

  • BRULANTA STOMAKO

Unu kulereto da cinamo-pulvoro miksita kun du kuleretoj da mielo malhelpas la troan produktiĝon de stomakacido.

  • NAZO-KATARO

Hispanaj sciencistoj trovis, ke la naturaj elementoj de la mielo eliminas la bakterio-stamojn de la nazkataro.

  • AKNO

Miksu bone tri kuleretojn da mielo kaj unu kulereton da cinamo-pulvoro. Vespere antaŭ la enlitiĝo ŝmiru la aknojn per ĉi tiu miksaĵo. Post iom da tempo lavu ĝin per varma akvo. Se vi ĉiuvespere faros tion, la aknoj post unu semajno malaperos.

  • HAŬTO-INFEKTO

La mielo+cinamo kuracas la ekzemon, la dartron kaj ĉiuspecajn haŭtinfektojn.

  • GRASIĜO

Matene, duonhoron antaŭ la matenmanĝo, kaj vespere antaŭ la enlitiĝo, trinku glason da trinkaĵo mielo+cinamo. Ĝia regula konsumado malaltigas la pezon eĉ ĉe la obezuloj. Ĝi malhelpas la grasiĝon eĉ se oni manĝas tre grasajn nutraĵojn.

  • KRONIKA LACECO

La fizikan forton plej bone regeneras la mielo. La aĝaj homoj, kiuj konsumas mielon kun cinamo estas pli fortaj kaj moviĝemaj. Se ĉiutage ĉirkaŭ la 15-a horo ili trinkas similan trinkaĵon, jam post semajno vidiĝas la rezulto: ilia organismo iĝas multe pli forta kaj rezistema.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Julia SIGMOND (Rumanio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2011