Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Natura kaj biena vivo de bovidoj kaj bovinoj

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

Bovoj estas gregobestoj. Ili estas tre sociaj bestoj, kiuj vivas laŭ kompleksa hierarkia sistemo. Kontraste al aliaj specioj, ne la plej dominanta besto akiras la plej altan postenon. Inteligenteco, fido kaj sperto estas gravaj faktoroj por la loko en la hierarkio. Scienca esplorado montris, ke bovinoj amikiĝas kun aliaj bovinoj. Ene de grego ekzistas grupoj, kiuj konsistas el tri bestoj kiuj restas kune, paŝtas sin, kune prizorgas la felon de alia. Kiam bovinoj estas apartigitaj de amikaj bovinoj, oni konstatas pli altajn nivelojn de streĉo.

En naturaj kondiĉoj, la bovino kutime forlasas la gregon kiam ŝi devas naski. Ofte si forestas ankoraŭ dum kelkaj tagoj antaŭ ol reveni al la grego kun la juna bovido. La forta ligo inter la bovino kaj ŝia bovido efektiviĝas tuj post la naskiĝo: ŝi per la lango sekigas la idon, kaj suĉigas ĝin. Bovinoj en la nuna laktejo ne havas tiun eblon: la bovidoj estas forprenataj de la patrino tuj post la naskiĝo. La patrino kaj bovido foje alvokas unu la alian dum pluraj tagoj.

Junaj bestoj estas tre ludemaj, kaj bovidoj ne estas esceptoj. Ili ludas kun siaj kolegoj, sed povas kelkfoje ludigi la tutan gregon. Junaj bestoj estas inkluzivitaj en la grego kaj rapide gajnos lokon en la hierarkia sistemo.

Kiam ili havas la eblon, bovoj paŝtas sin dum ĉirkaŭ ses horoj tage, kaj krome remaĉas la manĝaĵon dum pliaj ok horoj tage. Ili kuŝas preskaŭ duonon de la tempo. Estas do grave, ke la bestoj havu la eblon stari aŭ kuŝi kiam ili volas.

Evidente la brutaro komunikas per blekado, sed samkiel hundoj ili uzas ankaŭ la voston – kiu povas diri multon pri la stato de la menso de la besto. Bovinoj havas bonegan vidpovon kaj kapablas vidi 320 gradojn ĉirkaŭe, kvankam ilia profunda percepto estas malpli. Ili povas detekti odoron 8-10 km for, kaj povas pli bone aŭdi ol homoj. Kiel aliaj bestoj, bovinoj spertas fortajn emociojn kiel dolorojn kaj angoron.

Laktobovinoj kaj iliaj idoj

Kiel ĉiuj aliaj mambestoj, bovinoj povas doni lakton nur post la nasko, por nutri la idon. Por zorgi, ke ŝi daŭre donu lakton, bovinoj estas gravedigataj ĉiujare. Post naŭ monatoj da gravedeco ŝi naskas, sed oni preskaŭ tuj forprenas la idon, kiu ricevas artefaritan lakton (koktelon de plasmo-proteinoj kaj mineraloj). La lakto de la bovino estas destinita por homa konsumado. La bovidinoj iĝas laktobovinoj, la virbovidoj estas uzataj por la viando.

Bovino produktas jare meze 8 000 litrojn da lakto, 2-3oble pli ol en 1950. Tio egalas al energikonsumado de 8 horoj da rapidkurado tage. Tio ne estas sen sekvoj por la bovinoj: ili suferas de pluraj malsanoj pro tio. Ŝi naskas la unuan fojon kiam ŝi havas 2 jarojn, kaj poste ĉiujare. Mezume bovinoj estas buĉataj kiam ili havas 6 jarojn, kvankam ili povus iĝi 20-jaraj en naturaj cirkonstancoj. Malpli kaj malpli da bovinoj povas paŝti sin somere ekstere, ĉar pli facilas por la bienisto kiam ili staras ene. Tiuj bovinoj pli rapide suferas pro inflamoj ĉe la piedoj kaj mamoj.

La granda laktoproduktado, dekoble pli ol en naturaj cirkonstancoj, kaŭzas al la bovinoj grandan kalcio-perdon. Tial, ili suferas pro artrito kaj aliaj artikoproblemoj.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi GOES (belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2014