Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ne nur viajn manĝojn

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Heidi Goes (Belgio)

Por esti veg*ano oni povas havi plurajn kialojn. Se vi volas eviti suferon ĉe bestoj, ne sufiĉas adapti viajn manĝkutimojn. Ankaŭ viaj vestaĵoj povas esti produktoj de bestosufero. Ĉi tie mi traktos mallonge kelkajn el tiuj produktoj. Vi povas mem serĉi pli specifajn informojn en libroj aŭ la reto. La teksto estas adaptita/tradukita el De Vegarevolutie (Lisa Steltenpool, 2014).

Lano de ŝafoj

Eble vi pensas ke la ŝafoj volonte raziĝas. Tamen la industrio de ŝaflano ne estas tiom senkulpa. Ŝafoj estas bredataj por havi tre dikan lanfelon, sed tiu tre ĝenas ilin: ili povas trovarmiĝi. Post la razado estas risko de tromalvarmiĝo pro la subita temperaturŝanĝo: en la naturo la ŝafoj pli egale perdas la harojn. Aŭstralio dominas la mondan merkaton pri lano. Oni tenas milojn da ŝafoj kune kaj ege mistraktas ilin pro la lano. La razistoj estas pagataj laŭ ŝafo, ne laŭ horo kaj pro tio ne milde traktas la ŝafojn. Tiuj havas tre sulketan haŭton pro kiu ekestas infektoj. En la granda ŝafaro oni ne povas individue trakti la vundojn de la bestoj.

Lano de anguraj kunikloj

Ĉi tiun lanon oni ofte plukas de la vivantaj kunikloj, kiuj vivas en malgrandaj kaĝoj. Ne facilas scii ĉu oni prenis ĝin de vivantaj kunikloj aŭ ne. En Nederlando estis granda tumulto pro tio, kaj kelkaj butikoj decidis ne plu vendi tiun anguran lanon.

Felo

Oni denove vidas pli kaj pli da felaj manteloj aŭ manteloj kun iom da felo. Oni foje pensas ke ili estas falsaj, sed en Nederlando unu el tri vendejoj vendas la veran felon.

Felo povas veni de pluraj bestoj: kojotoj el kaptiloj, kunikloj el bredejoj, aŭ fokoj kiujn oni ĝismorte batis. La ŝatataj kolumoj estas ofte faritaj el la molaj haroj de niktereŭtoj (aŭ: procionhundoj) kiujn oni bredas en Azio en abomenaj kondiĉoj. Oni tenas ilin en malgrandaj kaĝoj kaj batas kaj piedfrapas ilin. Aŭ oni forigas la haŭton dum ili ankoraŭ vivas, aŭ oni mortigas ilin per elektrodo en la anuso. Ofte oni ne scias, ke oni fakte portas felon de murdita hundo ĉirkaŭ la kolo.

Lanugo

Lanugo devenas de anasoj kaj anseroj. En landoj kiel Ĉinio, Hungario kaj Pollando oni plukas la lanugon de la bestoj dum ili vivas. Oni prenas ilin je la kolo kaj dum ili kontraŭbatalas, oni plukas la lanugon ĝis kalveco de la bestoj. Tiel novaj plumoj povas kreski. Ĉi tiun procedon oni ripetas kvar fojojn en ilia vivo. Se dum la plukado ekestas vundo, tiun oni senpardone kaj senanasteze kunkudras. Ne ĉiu lanugo venas de vivantaj bestoj, sed oni ne povas facile spuri tiun, ĉar la vendistoj miksas la lanugon. Plejmulto el la kovriloj, jakoj, kusenoj kun lanugo havas almenaŭ parte lanugon de vivante plukita besto.

Silko

Silko estas farita el la kokono de raŭpoj. Ili faras la kokonon por povi fariĝi papilio. Tamen, tio ne okazas. Ili mortas ĉar oni ĵetas ilin en varmegan akvon. Tamen kelkaj produktantoj lasas la tineojn forflugi kaj poste uzas la kokonojn. Ĉar tiuj ĉi kokonoj estas rompitaj, necesas alia maniero por prilabori la silkon. Ĝi estas iom pli varma kaj mola, sed ankaŭ malpli forta. Oni nomas tion paco-silko. Ekzemple en Hinda Unio oni produktas tion sub la nomo ‘Ahimsa silko’. Alia alternativo estas silko farita el eŭkalipto-arboj (en la angla Lyocell, vidu https://en.wikipedia.org/wiki/Lyocell – la vorto ne jam estas oficiale esperantigita).

(Fonto pri paco-silko)

Kiel scii ĉu temas pri bestdevena felo?

Palpu: prenu la felon inter viaj fingroj kaj frotu ĝin. Bestdevena felo donas glatan kaj molan senton. Imita pelto donas malglatan, iom gluecan senton.

Rigardu: iom blovu sur la haretojn, por vidi la subtavolon. Vera felo enhavas plurajn specojn de haroj. La suba felo estas pluŝa. Ofte elstaras longaj, pli dikaj haroj kiuj havas alian koloron ĉe la bazo. La plej suba tavolo estas vera ledo. Falsa felo ne estas tiom supla kiel bestdevena felo. Ĉiuj haroj estas same dikaj. Ofte oni ne povas vidi klare diversajn specojn de haroj. La longaj haroj estas unukoloraj. La plej suba tavolo estas farita el teksaĵo.

Piku: piku per pinglo tra la felo. Ĉe vera felo tio malfacilas, dum ĉe imita felo tio facilas.

Bruligu: elprenu kelkajn harojn el la felo kaj tenu proksime al flamo. Bestdevena felo brulas kiel viaj propraj haroj, kaj same stinkas. La haroj ŝrumpas. Imita felo fandiĝas kaj odoras je bruliĝinta plasto. Ĉe la pintoj vi povas senti malmolajn pilketojn. Se vi dubas, ne aĉetu!

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi Goes kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2015.