Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Nova aspekto por la retejo

Novaĵo

Venis la plej grava ŝanĝo ekde la lanĉo de Bonan Apetiton, kiu okazis jam antaŭ pli ol kvar jaroj. La tuta aspekto de la retejo estis refarita, ĉar dum tiu tempo evoluis kaj teknologio, kaj kapabloj de la programisto. La nova aspekto estis kreita de grafikisto kaj nun la retejo estas pli bela, pli moderna kaj pli facile uzebla, precipe en poŝtelefonoj. La funkcioj daŭre estas samaj kaj la enhavo (receptoj kaj artikoloj) ne ŝanĝiĝis – bonvolu daŭre aldoni viajn receptojn!