Pri bananoj
Historio
Bananarbo, aŭ pizango, antaŭiras la jarmilan kultivadon de rizo. Ĝi devenas de la tropikklimata Azio, ĉefe de Ĉinio kaj Indonezio, de kie ĝi disvastiĝis en aliajn tropikajn zonojn de la mondo. Araboj importis ĝin en Afrikon, en la kvara jarcento; helenoj kaj poste ankaŭ romianoj ekkonis ĝin okaze de la ekspedicio de Aleksandro la Granda en Azio; hispana episkopo, Tomaso de Barlanga, en 1516 plantis kelkajn arbustetojn de pizango en la insulo Sankta Domingo, de kie ĝi disvastiĝis en Jamajkon; per portugaloj ĝi alvenis Brazilon kaj Gujanon.
Bananarbo estas herba planto kiu havas rizomon (subteran trunkon). Grandaj plektitaj folioj formas stipon, el kiu ekaperas grandegaj kaj larĝaj folioj de verda brila koloro, kiuj iom post iom malheliĝas kaj finfine flaviĝas.
Ili estas partenokarpiaj. La partenokarpio estas formo de evoluo de fruktoj sen fekundigo, kaj pro tio ili estas sen semoj. Ĉi tiu fenomeno estas certe degeneriĝo de la vegetala reprodukta sistemo kaj malmulte disvastiĝinta en la naturo.
Reproduktado do okazas danke al rizomoj subteraj: distranĉataj en multajn pecojn, ili estas plantataj kaj el ili aliaj plantoj naskiĝas. Simile okazas al terpomoj.
La rizomo eligas multajn ŝosojn, kiuj kreskas apude kaj fruktas. Tiel la planto produktas senĉese fruktojn. Kiam la vivciklo finiĝas, la ŝosoj mortas, ili estas tranĉataj. En ilia loko ekkreskas aliaj ŝosoj. Ĉiujare do sur la sama planto oni rikoltas bananojn 3 aŭ 4 fojojn.
El la folioj naskiĝas longa, pendanta infloresko, kunmetita el multaj malgrandaj dubeflavaj floroj aranĝitaj spiralforme. La floroj naskas bananojn, kiuj, lokitaj supre, formas banangrapolojn. Preskaŭ ĉiuj bananoj utiligataj por nutra celo devenas de la specio Musa acuminata kaj Musa balbisiana. La malnovaj sciencaj nomoj Musa sapientum kaj Musa paradisiaca ne plu estas kutimaj. Oni konas pli ol ducent speciojn de bananoj, kun malsama pezo inter 125-200 gramoj, 10-12 cm-ojn longajn; preskaŭ ĉiuj naskiĝas grupigitaj en grapoloj, kun mola, flava, sukera pulpo. Pli malpli 80% de tiu ĉi frukto estas manĝebla, la restantaj dudek procentoj estas ŝelo.
Banano povas esti manĝata kaj kruda kaj kuirita. En kelkaj tropikaj landoj, dum kelkaj periodoj de la jaro, bananoj estas la sola nutra rimedo.
Bananoj enhavas vitaminojn B kaj C kaj mineralajn salojn kiel kalio, fero kaj fosforo; ili estas energidona nutraĵo, ĉar ili enhavas dudek procentojn da sukero. Pro tiuj ĉi kvalitoj ili estas forte konsilataj al homoj, kiuj suferas pro alta arteria premo. Sukeroj kaj celulozaj fibroj havas pozitivan efikon kaj reguligas la funkciadon de la intesta flaŭro.
Krom pro la fruktoj, bananarbo estas multvalora ankaŭ pro la folioj. Fakte la folioj estas riĉaj je fibroj, kiuj utilas al la produktado de papero, tolo, ŝnuraro. La folioj mem estas uzataj por tegmento de kabanoj.
La monda produktado de bananoj atingas pli-malpli 48 milionojn da tunoj. La ĉefaj produktantaj landoj estas Hindio, Brazilo, Ekvadoro, Indonezio; la ĉefaj eksportistoj, ĉefe al Eŭropo, estas Ekvadoro, Kostariko, Kolombio kaj Filipinoj. Bananoj troviĝas je la kvina rango, post kafo, gumo, kakao kaj sukero inter la plej prikomercataj varoj internacie. En Eŭropo eblas aĉeti bananojn dum la tuta jaro, danke al importado; ili estas rikoltataj nematuraj kaj arte maturigataj, pro transportaj kialoj. Nature, ili maturiĝas malrapide, laŭgrade. Por havi optimuman konserviĝon de tiu ĉi varo necesas stoki ĝin en frostoĉeloj, kiuj havas temperaturon de 15 °C kaj humidecon de 50%.
Bananoj, en kuirejo, estas uzataj kaj kuiritaj kaj ne kuiritaj. Ili povas esti manĝataj tranĉitaj en fruktosalato, aŭ frititaj kune kun glaciaĵo, aŭ en fruktotorto, aŭ kirlitaj. De sekigitaj bananoj oni akiras duondolĉan farunon, kiu en multaj landoj anstataŭas tritikon kaj esta uzata por pano kaj dolĉaĵoj.
Receptoj kun bananoj
Frostotremo
- – kirlu 150 g da bananoj
- – verŝu 25 cl da malvarmega lakto kaj miksu
- – aldonu globeton (kuleron) da glaciaĵo kaj via deserto estas jam
preta!
Fritita banano
- – varmigu oleon en pato
- – tranĉu bananojn ronde
- – farunumu la pecetojn de bananoj
- – fritu ilin dum 15 minutoj ambaŭflanke
- – forprenu la paton de la fajro kaj metu la pecetojn de bananoj sur glatan surfacon
- – dispremu ilin per fundo de glaso aŭ alia ilo
- – remetu la bananojn en la paton kaj sur la fajron, kaj fritu ilin ankoraŭ dum 5 minutoj aŭ pli, ĝis ili iĝas orkoloraj
- – manĝu ilin varmaj
Bananfingroj (bananflokoj)
- – senŝeligu kaj tranĉetu malgrandajn verdajn nematurajn bananojn
- – fritu ilin en palmoleo
- – trempu ilin en sukera bolanta solvaĵo, ekz. mielo, kiu donas al ili la karakterizan brilecon kaj igas ilin krakantaj.
Ideala grandeco estas 3 aŭ 3,5 mm. Tro maldikaj tranĉaĵoj facile rompiĝas, tro dikaj estas malmulte krakantaj.
Ananaso kun banankremo
- – tranĉu malvarmetan ananason, senŝeligu ĝin kaj forprenu ĝian internan lignan parton
- – maceru ĝin dum duono de horo en tremposiropo el 1 dl da rumo kaj 1 kulero da sukero
- – dispremu per forko 3 maturajn bananojn, aldonu 150 g da kirlita kremo kaj miksu ĉion
- – aranĝu ananastranĉaĵojn en pokaloj, verŝu sur ĉiuj kulerplenon de banankremo kaj la likvaĵon formiĝintan de macerado
- – aldonu kaka- aŭ cinampulvoron
Tiu ĉi deserto estas taŭga por ĉiuj cirkonstancoj.
---
Ĉi tiu artikolo estis verkita de Filomena CANZANO (Italio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2011