Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Pri kelkaj nekutimaj legomoj

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

de Heidi GOES (Belgio)

(Parto 1)

Kiam homoj demandas min kion planti en legomĝardeno, kaj kiam mi mem serĉas kion planti, mi preferas rekomendi/serĉi plantojn kiuj estas plurjaraj aŭ facile revenas aŭ kiuj facile kreskas aŭ kiuj dum longa parto de la jaro rikolteblas. Indas havi tiajn plantojn, por havi malpli da laboro en la ĝardeno, kaj tamen bonan rikolton. En ĉi tiu rubriko mi konatigos vin kun tiaj legomoj, kun la espero ke tio helpos vin.

ArbospinacoChenopodium giganteum, el la familio de la amarantacoj, estas unujara herbo kiu povas iĝi facile du metrojn alta se ĝi ne havas

aliajn plantojn apude. Ĝi estas tre facile rekonebla pro la fuksin-koloraj folio-pintoj, precipe ĉe la junaj folioj. Dum la tuta varma sezono eblas pluki la foliojn. La malgrandajn vi povas manĝi krudaj en salato, la grandajn necesas kuiri, ekzemple kiel spinacon.

Ĝi produktas multajn semojn, kaj sekvajare vi certe havos plurajn idojn kiuj spontanee kreskas. Por eviti havi tre multajn plantojn, vi povas manĝi kelkajn el ili kiam ili ankoraŭ estas malgrandaj, aŭ transloki ilin, tiel ke ili ĉiuj havas spacon, aŭ pludoni. Tiel mi ricevis miajn unuajn plantojn, kiujn mi ankaŭ mem plue disdonis. Plantu ilin je unumetra distanco. Se la planto havas pli da spaco, ĝi ja kreskos pli granda, sed estas risko ke ĉe ŝtormo ĝi forflugas pro tio ke la radikoj ne povas teni la grandan planton (kiel okazis kun nia plej granda planto!). Troajn idojn vi ankaŭ povas uzi kiel verdan sterkon.

La planto ne bezonas tre multe, sed tamen iom lozan kaj fekundan grundon kaj nepre sunplenan lokon. Kiam estas tre seka vetero, necesas doni akvon. Sufiĉas 4-5 plantoj por familio. Tenu minimume du plantojn, por havi pli bonajn semojn.

Eblas konservi la foliojn, sed nur dum maksimume 2-3 tagoj, volvitaj en malseka tuko, metita en malvarma loko. Prefere oni pluku ilin ĵus antaŭ ol kuiri ilin.

Temas do pri facile kreskigebla planto, kiu donas ion por manĝi dum pluraj monatoj en la jaro, kaj kiu revenas preskaŭ certe en la formo de idoj. Do indas provi aldoni ĝin al via legomĝardeno, kaj pro la belaj folioj ĝi ankaŭ bele kongruas en florĝardeno.

Similaj legomoj, de la sama familio, estas bona henriko (Chenopodium bonus-henricus) kaj ĝardena atriplo (Atriplex hortensis). De ĝardena atriplo ekzistas verda-flava, ruĝa (vd.dekstre) kaj verda specioj. La folioj de ambaŭ jam estas manĝataj ekde antaŭ jarmiloj. De bona henriko manĝeblas krom la folioj ankaŭ la flortigoj: ilin oni manĝas kiel asparagojn. Ĝi estas fiksa planto, kaj oni povas havi ĝin 3-4 jarojn en la sama loko. Forigo de la floroj instigas al kresko de pli da folioj. Necesas manĝi tiujn foliojn en la rikolta tago, do prefere havu ĝin en la ĝardeno (aŭ en tiu de donacema najbaro!).

(Parto 2)

Mi daŭrigas la antaŭan artikolon pri malpli kutimaj legomoj, per du fortikaj plantoj kies foliojn oni manĝas, kaj kiuj ambaŭ estas brasikspecoj.

La unua nomiĝas Brassica oleracea var. ramosa aŭ var. Acephala (ebla traduko: eterna brasiko). Ĝi estas unu el la plej malnovaj brasikspecoj kaj devenas el Eŭropo. Ĝi estas plurjara, kaj por ke ĝi restu sana, necesas disdividi ĝin post kelkaj jaroj. Foje ĝi ankaŭ nature faras novajn idojn, kiam la tigoj tuŝas la teron kaj tie formas radikojn. Tiukaze, fortranĉu la idon kaj plantu ĝin aliloke. Nur per tia dividiĝo ĝi plimultiĝas kaj konserviĝas, ĉar ĝi ne kreas semojn. La planto renovigas la foliojn dum sufiĉe longa sezono. Eblas manĝi la krudajn kaj la kuiritajn foliojn, kiuj estas helverdaj aŭ helverdaj-blankaj, laŭ la speco. Persone mi ne tre ŝatas ĝian guston, sed aliaj priskribas ĝin kiel ‘brasika sed pli delikata’.

Mi pli ŝatas krispan brasikon (Brassica oleracea var. sabellica) (sabeliko). Ĝi ne travivas la jaron, sed faras multajn semojn kaj eblas manĝi de ĝi dum granda parto de la jaro, de la somero ĝis la printempo. Ĝi havas malhel-verdajn krispajn foliojn, kiujn oni povas manĝi krude, sed kutime kuiras: aldonu ilin al viaj terpomoj kaj faru el la tuto kaĉon. Eblas fari ankaŭ sukon kaj ĉipsojn el la folioj. Por fari ĉipsojn: bone lavu la foliojn, forigu la ripon, ŝiru ilin en pecoj, kaj aldonu olivoleon, salon kaj kiun ajn herbon vi ŝatas; bone kvazaŭ knedu la tuton, kaj lasu dum 5-10 minutoj en la antaŭvarmigita forno (175°C). Atentu, ke ili ne bruliĝu kaj eksperimentu kun la herboj. Bonan apetiton!

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Heidi GOES kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2017 (unua parto) kaj n-ro 1, 2018 (dua parto).