Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Ruĝa Beto

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Vegetaĵoj

Bedaŭrinde ne ĉiuj vegetaranoj konas la ruĝan beton, kvankam ĝi estas kaj bongusta kaj vere saniga manĝaĵo. La sciencistoj pri nutraĵo konstatis, ke en la ruĝa beto troviĝas: vitamino B2, natrio, kalio, magnezio, kalcio kaj fosforo. Ĝia kalorienhavo estas malalta, ja 100 gr. havas nur 30 kaloriojn. Laŭ mia sperto nek ĉie nek ĉiam ĝi estas aĉetebla. Tamen la bonŝanculoj povas uzi ĝin plurspece preparita.

Jen kelkaj receptoj:

Ruĝbeta supo

Por kvar personoj, du ruĝajn betojn senŝeligu kaj raspu. En varmega oleo fritu iom da erigita cepo, poste enmetu la raspitajn betojn, kaj stufu ilin kune. Iomete salumu kaj enverŝu varmegan akvon. Por plibonigi la guston de la supo, enmetu unu decilitron da lakta kremdensaĵo bone kirlitan kun ovoflavo. Por frandemuloj eblas prezenti ankaŭ citron-tranĉaĵojn.

Farĉita ruĝa beto

Lavu kaj senŝeligu po du malgrandajn betojn por persono, poste elskrapu ilian centran parton por uzi ĝin poste. La farĉo: metu en frititan dispecigitan cepon 150 gr. da fungoj, petroselon, diversajn aromajn herbojn (salvio, rosmareno, origano, basiliko ktp) kaj panpecetojn. Stufu ilin kune, poste plenigu la betojn per la farĉo.

Metu ilin en fajrorezistan bovlon buterumitan, ĉirkaŭ ili metu ankaŭ la antaŭe elskrapitajn betopecojn. Antaŭ la surtabligo, verŝu sur la pretan manĝaĵon laktokremdensaĵon.

Ruĝbeta vespermanĝo

Boligu kvar betojn, erigu ilin ĝis kubetoj, miksu kun beŝamelo, salumu, piprumu kaj surŝutu per raspitaj fromaĝoj. Uzu rostitan panon, por bongusta kaj facila vespermanĝo.

Ruĝbeto-kremo

Lavu kvar betojn (sed ne senŝeligu!) kaj baku en la forno, ĝis ili iĝas tute molaj. Senŝeligu kaj dispremu ilin per forketo. Miksu kun kvar kuleroj da oleo, iom da salo kaj raspita cepo. La ajlo-ŝatantoj anstataŭigu la cepon per ajlo. Uzu rostitan panon por bongusta vespermanĝo.

Ruĝbeto-salato

(mia favorato!)

Senŝeligu kaj raspu plej fajne (per cep-raspilo) la krudajn betojn kaj krenon. Al du partoj da beto metu unu parton da kreno. Miksu bone kun bongusta saŭco el vinagro, akvo, salo, sukero kaj kumino.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Julia SIGMOND (Rumanio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2014