Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Sep kialoj por manĝi kukumon ĉiutage

Artikolo en la kategorioj Esperantista Vegetarano, Sana vivo

Ni ofte metas ĝin en sandviĉon, aŭ ni faras kukuman salaton, sed ĉiutage ni ne kutimas manĝi ĝin. Ĝi estas unu el la plej sanaj, dum tuta jaro aĉeteblaj, monuj-amikaj legomoj.

La kukumo havas mirinde bonan efikon al nia organismo. Manĝu ĝin kruda, aŭ distranĉu kaj metu en unu kruĉon da citrona akvo, por havigi al vi la plej delikatan hidratigan trinkaĵon.

1. Ĝi reduktas la demetiĝon de la graso.

Granda kvanto da kukuma akvo estas la plej grava ilo kontraŭ la grastavoloj. Eĉ pli! Ĝi helpas malkombini ankaŭ la ŝtonojn de la reno.

2. Ĝi preventas la malbonodoran elspiraĵon.

La problemon de la malbona odoro ni facile povas kuraci per ĉi tiu legomo. La kukumo helpas nuligi la bakteriojn, kiuj kaŭzas la malagrablajn odoraĉojn. Metu en vian buŝon unu tranĉaĵon de kukumo, kaj tenu ĝin dum du minutoj.

3. Fonto de vitamino C.

La ŝelo de kukumo estas tre riĉa fonto de vitamino C. Grave: ĉiam lavu la kukumon bone.

4. Perfekta kosmetikaĵo.

La kukumo estas unu el la plej bonaj alternativaj medikamentoj por la haŭt-irito kaj sunbruniĝo. Nur senŝeligu ĝin kaj metu sur la senteman surfacon, haŭton. Metu tranĉaĵon de la kukumo sur vian vizaĝon, se vi volas purigi ĝin.

5. La kukumo rapidigas la pligrandigon de la hararo.

Ĝi havas sulfuron kaj silicion, tiel kompreneble rapidigas la pligrandigon de la hararo.

6. Ĝi estas la plej bona fonto de vitamino B.

La manko de vitamino B povas kaŭzi multajn malignajn procezojn. Kafo kaj alkoholaĵo reduktas la vitaminon B. La kukumo havas vitaminon B, tial ĉiutage oni devus manĝi ĝin.

7. Sennombrajn malbonaĵojn ni povas preventi per ĝi.

Ĝi reguligas nian sangopremon/tension kaj nivelon de la insulino. Dum daŭra manĝado de kukumo ni havas malgrandan ŝancon ricevi la tumoron de utera cerviko kaj kanceron de mamo.

El la hungara tradukis: d-ro Georgo Flender (Hungario)

Ĉi tiu artikolo estis publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2016.