Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegetarana familio

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Dagmar Mrajcová (Ĉeĥio)

(Unua parto)

Informoj pri mi: Mi estas virino mezaĝa, energia; multaj aferoj interesas min kaj mi pripensas ilin. Mi ne timas ŝanĝi ion en mia vivo, se mi komprenas, ke tio estas por mi pli bona, eĉ pli bona por la ĉirkaŭaĵo. Sed plejparte mia ĉirkaŭaĵo komence ne komprenas, skuas la kapon, kaj ofte klopodas superkrii min per sia vero. Sed ni ĉiuj havas propran veron, kaj ni havas rajton je propra opinio. Dankon pro demokratio, kaj mi dankas, ke mi naskiĝis en tiu ĉi socio.

Mi estas vegetaranino jam de 20 jaroj: mi manĝas nek viandon, nek produktojn el viando, nek fiŝojn kaj gelatenon. Kaj mi eĉ kreskis en familio, kie la viando estis manĝata ĉiutage, ni eĉ bredis porkojn, kokinojn, kuniklojn kaj anserojn. Eble ĝuste pro tio, ke mi devis jam dum la infanaĝo ĉeesti bestmanĝigadon kaj poste buĉadon, eĉ helpi dum tio, do mi tre bone rememoras, ke mi tion ne komprenis. Sed la gepatroj diradis, ke viando devas esti manĝata, kaj ke ĝi estas bongusta, kaj ke mi aprezu tion, ke mi povas havi ĝin, ĉar laŭdire, ili havis ĝin dum junaĝo nur festotage. Por mi estis feliĉo, ke jam en gimnazio mi ekkonis s-on profesoron Hampl, kiu prezentis vegetarismon kiel pli sanprotektan manieron vivi, kaj kiel ni manĝu por esti sanaj, ke nenio manku al ni, kaj li diris ankaŭ, ke la vegetaranoj ĝisvivas pli multajn jarojn. Bedaŭrinde, li mem ne kapablis forlasi viandon, sed li almenaŭ brilege informis pri tiu ĉi eblo siajn studentojn. Mi tre dankas pro tio al li. Li donis al mi grandan donacon kaj fundamenton en la vivo. De tiu tempo mi pli ekinteresiĝis pri nutrado kaj ankaŭ pri la eblo vegetaraniĝi, kion signifus tio por mi, kion mi manĝus, kaj tiel mi eksciadis pluajn informojn koherantajn kun tio.

Grava estis la informo, ke la viando fakte al ni malutilas, kaj ke ni superflue damaĝas bestojn. Sed la lasta punkto por mia decido estis informo de Josef Zezulka pri reenkarniĝo, pri la ekzisto de la animo, kaj ke ankaŭ bestoj havas animon. Tiutempe en mi io moviĝis por ĉiam kaj mi fine diris – sufiĉe. Tio estos iamaniere ebla, mi nur devas komenci.

En tiu tempo mi studis en altlernejo kaj mi jam spertis multe da eksperimentoj pri kuirado de legomoj. Feliĉe por mi, la gepatroj lasis min krei en la kuirejo laŭ mia volo, kaj neniel limigadis min, prefere eĉ iam ĝojis, ke ili havas ion kuirpreparitan, ke tio grandparte al ili bongustas, kaj ili stimulis tion kiel bonan ŝanĝon.

Krom tio ni kultivis la legomojn sur propra grundo, do estis sufiĉe multaj. Problemo estis nur dum labortagoj en la lernejo, kie mi loĝis en studenthejmo kaj ankaŭ dum tuta jaro mi devis ĉiutage alveturadi. Iam mi devis esti en la lernejo de mateno ĝis vespero kaj pri manĝo estis vere problemo, ĉar por lernejmanĝejo oni kuiris nur viandomanĝojn. Mi devis aĉetadi materialojn, vespere kuiri, kaj iam dum la tago manĝi nur rapidmanĝaĵojn. Pro la ofta veturado, tiam vere okazis problemo, al mi mankis regula nutrado kaj ekvilibro. Feliĉe mi regis la situacion sen sanproblemoj kaj finstudadis. Por la plua laborvivo, mi jam havis spertojn por solvi tiun problemon: en la laborejo havi grandan intermanĝon, kaj varman manĝon nur hejme. Nenie en laborejo oni proponis regulan senviandan manĝon.

Se mi ne havus la konvinkon, ke mi ne volas konscie damaĝi bestojn, kaj per tio ankaŭ min, eble jam delonge mi rezignus vegetarismon. Mi ne parolas pri ĉio, kion mi devis aŭskulti dum la tempo de mia unua gravedeco kaj dum la eduko de la unua infano. Ĉiuj en la familio, en la laborejo, eĉ kuracistoj iel montris timzorgon, ke mi damaĝas al la infano kaj al mi mem. Tiam mi kolektis argumentojn por povi al ili ĉiam respondi funde kaj kun pruvoj. Sed ili ĉiam aŭskultis nur duone kaj daŭre „muelis” la sian. Dum tiu tempo, mi kultivis kiras-metodon en mi kontraŭ tiuj multfoje vere ridindaj opinioj. Ankaŭ ili iam komprenos, nur ankoraŭ ne venis ilia tempo. Ili persistas je sia ideo, sen vera konstato de novaj faktoj. Ili estis kaj bedaŭrinde ankoraŭ estas en stato de konservativemo en ideoj, kiujn al ili enkapigis iliaj gepatroj, lernejo kaj la tuta socio. Ili timas deflankiĝi el la homamaso, kaj ne volas fordecidi siajn apetitojn. Ili ne konsciiĝas, ke pro iliaj apetitoj suferas senkulpa animo de besto.

Mi havas du sanajn infanojn, kiuj estas denaskaj vegetaranoj. Vegetarano estas ankaŭ ilia patro, bedaŭrinde hodiaŭ jam nur estinta edzo. Bonŝance, ni daŭre havas tre bonan rilaton kiel amikoj kaj gepatroj de du infanoj.

La ideon ne murdi bestojn kaj ne esti kaŭzo de buĉado mi volas portadi pluen. Mi interesiĝas ne nur pri sano, sed ankaŭ pri la tuta senco de la homa estado. Mi forgesis diri, ke mi ne trinkas alkoholon, ĉar mi ne volas konscie damaĝi la nervan sistemon kaj damaĝi mian cerbon. Kaj mi aldonas, ke mi elkreskis en familio, kie oni kultivas vinberojn kaj vino-kelo estas sub la domo de miaj gepatroj. Alkoholo neniam bongustis al mi, kaj hodiaŭ mi scias kial. Kontraste al tio, mi ja ŝatas manĝi vinberojn kaj trinki sukon freŝe elpremitan el ili, kvankam dum infanaĝo oni timigis min, ke mi sentos min malbone kaŭze de ĝi.

Ĉio koheras kun ĉio, do mi interesiĝas ankaŭ pri filozofio, pri astrologio, numerologio. Mi interesiĝas pri ĉiu parto de la vivo, pri naturo, pri rilatoj, pri amo, pri amikeco, pri infanoj, pri influoj, pri sorto, pri energio……

Hodiaŭ mi estas konstante sana, aktiva kaj mi sentas min bone.

Infanoj - vegetaranoj

Gravedeco

Eble mi devus komenci per la evoluo de infano ĉe patrino dum la gravedeco, sed mi komencos per tio, ke se ni planas bebon, tiam virino devus purigi sin jam antaŭ la ekgravediĝo, kaj plej bone eĉ la estonta paĉjo. Indas purigi sian korpon de nocaj substancoj, ellasi medikamentojn, alkoholon, doni al la korpo sufiĉe da fruktoj kaj legomoj; ebligi al la korpo purigon de intestoj, ekzemple per manĝado de po unu kuleron da linsemoj ĉiutage, aŭ trinki hindan hordeon; doni al la korpo foli-acidon; havi sufiĉe da movo, ĉefe en la freŝa aero; purigi sian pensadon kaj ĝojatendi infanon. Ambaŭ geedzoj devas voli infanon, alie en la estonteco estos malbone. Sed la ĉefan respondecon portas ĉiam la patrino, do ĉefe ŝi devas esti certa, ke ŝi volas infanon.

Kaj kiam estas infano jam sur la vojo:

Estonta patrino devus esti atentema pri riĉa kaj bunta manĝo sendepende de tio, ĉu ŝi estas vegetaranino aŭ ne.

Ŝi certe devus manĝi tutgrajnajn vivrimedojn, alterni leguminozojn, manĝi nuksojn, migdalojn, sezamon, kukurbajn semojn, multe da papavo kaj kokoso. Ne timu manĝi ovojn kaj fojfoje ankaŭ laktoproduktojn, ĉefe kazeon, fromaĝojn, kaj jogurton. Indas uzadi marsalon.

Ne malutilus, se ŝi prenos fojfoje kuleron da lin-semo, plej bone matene. Ĝi helpas al bona peristalto kaj ankaŭ lubrikas patrinecajn internajn lokojn.

Se vi bezonas aldoni vitaminojn B, vi aĉetu por vi pangamin (biergiston) kaj gistopulvoron Tebi.

Vi povas trinki urtikan teon, verdan teon, kaj pluajn teojn prefere alternigi. Trinki teon preparitan el framba folio, kiu malpezigas malmolan ventron, kaj estas kiel kareso ene. Kiam vi havas hejme frambojn, vi ŝiru foliojn, aŭ vi trovos ilin en apoteko aŭ ĉe herbaristo.

Manĝu multe da fruktoj, prefere matene kun malplena stomako, ĉar nur tiel oni bone digestas ilin. Ili aldonas la bezonatan energion kaj vitaminojn. Ili ne pezigas la ventron. Simple matene vi plenŝtopu vin per fruktoj, via telero devas superflui per ŝeletoj kaj detranĉaĵoj el fruktoj, kiam finiĝas la matenmanĝo. La fruktoj por matenmanĝo al vi sufiĉas minimume por du pluaj horoj. Fakte vi ne miksu frukton kun aliaj manĝaĵoj, por ke la sukoj el fruktoj povu kviete digestiĝi.

Se vi sentas ankoraŭ malsaton, do vi prenu ekzemple sekigitajn fruktojn. Plua manĝaĵo por intermanĝo jam povas esti io multenhava, ekzemple pano aŭ pano el integra faruno.

Regule tage manĝu legomajn salatojn, vintre eĉ fermentintan brasikon kaj konservitan legomon. Sed la plej bonaj estas kompreneble la freŝaj legomoj. Karoton kaj brokolon kuiritajn, plej bone super vaporo aŭ nur iom stufitajn, estas bone miksi kun iom da oleo.

La oleojn ni alternigu, plej bone olivan, sunfloran. Kaj havu ankaŭ linseman, sezaman, maizan, sojan.

Ne timu manĝi buteron faritan el lakto. Margarinoj estas nedigesteblaj. Se vi sentas vin iomete malsana, uzu eĥino-gutojn kaj aldonu vitaminon C – vi povas aĉeti ĝin farita el acida ĉerizo. Vi devas subteni la propran imunecon. Aŭ oni povas trinki zingibran teon. Zingibro helpas ankaŭ ĉe malbonfarto kaj kiel antibakteria helpanto.

Nepre vi moviĝu, kaj se tion via sanstato kaj via energio permesas, do vi trankvile sportu, nur ne troigu tion. Bona estas naĝado, marŝado, eĉ spin-gimnastiko limige kaj iom singarda plifortigado, estu tio en gimnastejo, aŭ sur granda pilko ktp. Mi reduktus nur saltadon kaj iun nukrompan fleksiĝadon. Utila estas eĉ diversa joga gimnastiko, kiu helpas malbloki kaj prepari por akuŝo. En multaj urboj okazas gimnastiko por gravedulinoj, plejparte en hospitaloj, sed ankaŭ en porpatrinaj centroj. Vi venos ne nur en societon de virinoj, kiuj havas similan situacion kiel vi, sed vi havos eblon ĝue gimnasti sub profesia observado.

Manĝu, se vi havas malsaton kaj limigu blankan sukeron kaj blankan bakaĵon, ĉar ili nur ŝtelas al vi multajn bonajn mineralojn kaj donas nur etkvantajn elementojn.

Multe trinku, almenaŭ po 2 litrojn ĉiutage: teojn, mineral-akvojn, akvon, fruktajn kaj legomajn sukojn. Kafo ne helpus al vi. Se vi devas havi ĝin, kiam vi bezonas energion por ke vi konstante ne dormu, tiam vi trinku ajurvedan kafon, aŭ sukon.

Sufiĉgrade dormu.

Ĉe kiaj ajn vivo-problemoj vi diru al vi, ke ili estas solveblaj en trankvilo, kaj ke vi ne rajtas la infanon stresigi.

Lasu vin esti helpata per aliaj homoj, se vi bezonas helpon, sed se vi mem regos la situacion, tiam faru mem. Tiamaniere eduku vin mem al la disciplino, kiun vi kun infano bezonos.

Ne timu, ke via infano estos iel limigita pro tio ke vi estas vegetaranino; eĉ ĝuste male, ĝi estos pli sana kaj sane aspektos. Kaj al vi mankos same nenio.

(Dua parto)

Plenkreskaj vegetaranoj

Ĉu vi komencas kun vegetaranismo nur en plenkreskeco, aŭ ĉu vi volas provi kelke da tagoj sen viando? Aŭ interesas vin nur tio, kio estas rekomendata manĝi, se vi ne manĝas viandon, por ke al vi nenio manku kaj vi restu sanaj?

En nia socio persistadas en dietaj kutimoj ankoraŭ la opinio, ke senvianda manĝaĵo signifas magran manĝaĵon. En manĝejoj, la senviandaj manĝaĵoj estas ofte nur dolĉaj aŭ frititaj. Tio estus tre malĝusta, kvankam pli bona ol viando, sed tamen por la korpo balasta kaj nesufiĉa.

Oni ne povas fariĝi vegetarano kaj ellasi nur viandon. Ne sufiĉas fariĝi tiel nomata laktopudinga vegetarano. Se vi anstataŭigos salamojn per fromaĝo, kaj viandon por tagmanĝo per fritita fromaĝo, jogurto, fritita legomo, ovo, aŭ se vi komencos kuiri dolĉajn manĝojn, do baldaŭ al vi io tre mankos, kaj io en via korpo troestos. Al vi mankos vitaminoj, mineraloj kaj ankaŭ vivo-energio.

Estas necese ion tralegi kaj studakiri pri vivtenado, pri vitaminoj, mineraloj, ĉefe pri albuminoj kaj pri nesaturitaj grasaj acidoj, kaj kie en vivrimedoj io troviĝas, kaj kion en manĝaĵo homo akceptadu.

Nepre eblas ĉiujn bazajn nutrajn elementojn trovi en vivrimedoj ordinare troveblaj en magazenoj; la plimulto de ili kreskas ankaŭ ĉe ni. Eblas aĉetadi tre malmultekoste, sed eĉ multekoste. Ĉio dependas de tio, kiel ni mem volas krei aŭ plirapidigi por ni la kuiradon. Iuj vegetaranoj multe ŝparas je nutraĵoj kompare kun viand-manĝuloj. Iuj elspezas la saman kvanton da mono. Sed komparante manĝo-riĉecon kaj buntecon, la vegetaranoj estas ja pli riĉaj kaj ankoraŭ aĉetadas pli malkare. Ili liveras en sian korpon pli da bono, malpli da malutilo, kaj ĉefe pli da energio kaj sano.

El mia propra sperto mi rekomendas regule manĝi almenaŭ trifoje dum semajno leguminozojn. Tage krudan aŭ kuiritan legomon, fruktojn, tutajn cerealojn, bonkvalitajn vegetalajn oleojn, semojn de plantoj kaj nuksojn. Herbojn kaj spicon. Maro-salon.

Manĝo devas esti bongusta kaj okulplaĉa, alie tio ne estos tute en ordo. Ĉiam validas, ke ni digestos manĝaĵon pli bone, kiam al tio estas ankaŭ bona interna sento. Iuj bonakceptas akre-gustajn manĝojn. Mi rekomendas provi hindajn spicojn, kiel estas kurkumo, kapsiketo, zingibro ktp. Vegetarana kuirado ne signifas sengustan kuiradon. Manĝoj devas esti bongustaj, por ke ni manĝu ilin kun ĝojo, kaj ne kun malsimpatio.

Grava estas ankaŭ propra preparo de manĝo, aĉeto, deponado kaj kuirado kun amo kaj emo. Oni povas tion ekkoni laŭ la finrezulta manĝo kaj laŭ la homa sano.

Bongustigu manĝojn per spico, herboj, oleoj.

Se vi varm-preparas manĝon, elektu ĉiam pli volonte la plej delikatan metodon, do vaporon, poste kuiradon, stufadon (ĉeesto de akvo). Nur escepte bakadon kaj fritadon.

Ŝanĝu menukarton. Antaŭ ĉio por tagmanĝo aldonu diversajn aldonaĵojn, ne nur rizon, terpomojn kaj nudelojn, sed ankaŭ fagopiron, miligrion, perligitan hordeon, integran tritikon.

El leguminozoj kuiru supojn, gulaŝojn, panŝmiraĵojn, karbonadojn kaj uzu ne nur lentojn, sed ankaŭ pizojn, fazeolojn, sojon. El sojo ni povas uzi ankaŭ soj-viandon, tofuon, kaj pluajn.

Spico ne estas nur pipro, majorano kaj papriko, sed ankaŭ kurkumo, kariofilo, kumino, bazilio, timiano, aneto, cinamo, zingibro, kapsiketo, soja saŭco sen konservaĵaj komponantoj, kaj pluaj.

Bongustigu eĉ per maraj algoj, gisto, soja faruno, ĉio estas riĉa je mineraloj kaj vitaminoj, plej bone ĵus antaŭ finkuiro.

Por vespermanĝo oni povas bone pretigi diversajn grenajn kaĉojn, aŭ iom kuiritan legomon aŭ nur legomsalatojn, aldonante ekzemple bakaĵon aŭ fromaĝojn aŭ senviandajn salamojn. Iuj uzas ankaŭ tofuon aŭ ovon.

Kuiru simple; tre simplaj manĝaĵoj estas ofte la plej bonaj por homoj kaj ili estas eĉ bongustaj.

Por bona laboro de kapo kaj cerbo estas bone frandi diversajn nuksojn, migdalojn kaj semojn. Ili utilas ne nur al la cerbo, sed ankaŭ al pluaj organoj, ekzemple al la haŭto. Grasoj en ili bone digesteblas kaj ne faras tian problemon kiel ekzemple frititaj terpomoj.

Matene estas plej bone komenci nur milde per fruktoj, kaj se vi bezonas pli satigi vin, vi provu sekigitajn fruktojn kiel aldonaĵon. Malplena stomako plej bone utiligas fruktojn kaj eluzas eĉ iliajn energiojn kaj sukerojn kaj sukojn sen vana ventroŝveligo. Fruktojn oni ne miksu kun aliaj manĝaĵoj. Sed trinku antaŭ ol manĝi fruktojn. Ĝenerale konate estas, ke pli bonas trinki antaŭ la manĝo. Parte ni per tio iom satigas nin, kaj poste ni ne manĝas tro rapide, kaj la korpo bone scias, ke ĝi prilaboras akvon, kaj poste tion densan, kaj havas en tio neniun ĥaoson.

Por trinki mi rekomendas akvon, teojn, freŝajn sukojn el legomoj kaj fruktoj. La akvon uzu plej bone puran eĉ el krano. Teojn drogherbajn, fruktajn, verdajn.

Vi ne bezonas teojn dolĉigi. Vi ĝuos tiel la veran guston de teo, tre baldaŭ vi alkutimiĝos trinki nedolĉigitajn teojn, kaj vi malpezigos vian organismon de superfluaj sukeroj. La teoj ne donos al vi nur akvon, sed iam eĉ purigas vian organismon, aldonas diversajn mineralojn kaj vitaminojn.

Sukoj estu trinkataj plej bone freŝe elpremitaj el bonkvalitaj legomoj aŭ fruktoj. La sukoj el magazeno jam estis varmigitaj, iam ili estas bon-gustigitaj kaj ĥemie aranĝitaj.

Ankaŭ mineralakvon eblas iam preni, sed prefere ne ĉiutage, ĉar tamen mineraloj en ili enhavataj povas iam eĉ malutili. Ĉefe atentu pri bongustigitaj mineralaj akvoj. Mi rekomendas trinki eĉ senalkoholan bieron, plej bone kun nulprocenta alkoholo. Nur tiel ĝi ne damaĝas la korpon. Ĝi enhavas amaraĵojn, vitaminojn kaj mineralojn.

Se vi trinkas kafon por stimulo, poste vi superflue balastas vian intestaron. Mi rekomendas preferinde provi ekzemple ajurvedan kafon aŭ iun energidonan trinkaĵon. Verda teo ankaŭ stimulas.

Aĉetu kun konsidero, kaj tie, kie vi ne devas, vi ne ŝparu, ĉio revenos al vi en via sano kaj en apetito. Pli bona estas ĉiam kvalito, ol kvanto. Plej bone estas havi proprajn legomojn kaj fruktojn, sed eblas eĉ en magazenoj kaj vendplacoj aĉeti iujn aĵojn en bio-kvalito aŭ rekte de ĝardenisto, kiu ne grasumas tiom, kiom grandplantistoj.

Multe da specialaj grajnoj kaj leguminozoj vi aĉetos en vendejoj de sana vivtenado, sed iujn vi trovos eĉ en grandmagazenoj.

Duonpretajn manĝojn kiel estas tofuo, tempeo kaj sejtano, senviandajn salamojn, kolbasetojn kaj panŝmiraĵojn vi aĉetos en vendejo de sana vivtenado. Tiuj ĉi produktoj havas minimume unu-monatan daŭron de uzeblo kaj estas faritaj sen ĥemiaj ingrediencoj.

Ĉu vi bezonas purigi vin kaj fari por vi printempan purigadon? Mi rekomendas vicigi almenaŭ unu tagon, kiam vi matenmanĝos multe da trinkaĵo kaj multe da fruktoj. Dumtage poste nur trinkaĵon. Pluan manĝaĵon nur duan tagon. Alvicigu unu kuleron da linsemoj, dismaĉi kaj trinki – tage. Aŭ hindan hordeon. Plue uzadi pom-vinagron.

Multe trinku, eĉ verdajn teojn. Tio ĉio purigos vin, ĉefe la intestojn, kaj digestajn organojn. Poste vi pli bone utiligos la enhavon de aktivaj substancoj en manĝo, vi havos multe pli da energio, kaj eble vi liberigos vin de iuj san-problemoj. Vi povas daŭrigi per partigita nutrado. Tio signifas ne miksi manĝojn kune, sed manĝi ekzemple nur terpomojn kaj legomojn. Manĝu nur leguminozojn kaj legomojn. Manĝu nur panon kaj legomon. Ne panon kaj fromaĝon. Ne terpomojn kaj ovon. Ne leguminozojn kaj panon. Ne fruktojn kaj flokojn, ne fruktojn kaj lakton, ne lakton kaj grenherbojn ktp.... Simple apartigu grenherbojn, leguminozojn, lakto-produktojn kaj fruktojn. Legomojn oni povas miksi kun grenherboj, leguminozoj kaj fromaĝoj. Fruktojn ĉiam aparte. Ne miksu grenherbojn kun leguminozoj, ne miksu lakto-produktojn kaj grenherbojn, eĉ ne kun leguminozoj. Terpomojn miksu nur kun legomo.

La korpo poste pli bone eluzos nutraĵojn kaj ĝi havos pli multe da energio, vi ne devos poste tiom manĝi kaj krome digestiĝos eĉ superflua graso. Ĉiam estas bone ofte trinki.

Se vi bezonas aldoni pli da enzimoj al la korpo, vi lasu ĝermi lenton aŭ tritikon. Poste aldonu ĝermojn en salatojn, aŭ faru ŝmiraĵon. La ĝermoj ankaŭ purigos la organismon, kaj plie aldonos multe da vitaminoj, mineraloj kaj enzimoj.

Ĉu vi bezonas redukti akcepton de sukeroj, sed vi ŝatas manĝi dolĉaĵojn?

Mi tre rekomendas stevion (latine Rebaudiana bertoli) kaj pulvoron el ĝi. Temas pri kreskaĵo, kiu havas dolĉajn foliojn. Dolĉeco el ĝi havas neniujn kaloriojn kaj krom tio enhavas eĉ iujn mineralojn. Se vi havigos al vi kreskaĵeton, poste vi dolĉigu teon eble per kelkaj el ĝiaj folietoj. La pulvoron vi povas uzi kaj en trinkaĵojn, kaj por bako.

Pli akceptebla por digestado ol blanka betsukero estas ankaŭ kansukero, sed ĝi havas kelke da kalorioj, ja en pli malgranda kvanto ol betsukero, sed havas.

Mi konas multajn vegetaranojn: virinojn, virojn kaj infanojn. Iuj el ili estas tre elektemaj, aŭ havas ankaŭ iujn san-limigojn, pro kiuj ili ne povas manĝi ĉion. Malgraŭ tio vegetara manĝo por ili estas konvena kaj ili regas la situacion, kaj ili povas komforte kaj bonguste satiĝi. Ne ĉiam estas bezono havi varman nutraĵon, do vi ne zorgu pro tio, ke ekzemple en via laborejo vi havas nenion varman por tagmanĝo. Vi kuiru por vi ion vespere, aŭ simple en la semajnfino. Grave estas resti en trankvilo kaj ne lasi vin stresi.

Estu nur atentemaj je sufiĉo da legumenozoj, tutgrajnaj grenherboj, legomon uzu sufiĉe kaj manĝu krudajn fruktojn. Uzu oleojn, iam ne malutilas eĉ ovo kaj laktaĵo. Dum plialtigo de pena laboro aŭ ĉe malfortiĝo de la organismo aldonu vitaminojn kaj mineralojn en plialtigita kvanto, plej bone per natura manĝaĵo.

Poste kredu, ke vi nutras vin pli bone, ol ĉiu viandmanĝulo kaj vi estos ne nur pli sanaj, sed antaŭ ĉio pli puraj protektitaj kontraŭ negativaj tavoloj el viando kaj el mortigado.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de Dagmar Mrajcová kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2017 (unua parto) kaj n-ro 1, 2018 (dua parto).