Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Vegetarismo en Pollando

Artikolo en la kategorio Esperantista Vegetarano

de Barbara PIETRZAK (Pollando)

Vegetarismo ne estas io nova en Pollando. De jarcentoj praktikis kaj praktikas ĝin diversaj religiaj ordenoj de la Katolika Eklezio, kiel ekzemple karmelaninoj. Sed ne nur ili el sia ĉiutaga menuo forigis viandon. Verdire ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj vegetaranoj ne aparte videbliĝis en la socio. Ili ankaŭ ne havis abundan elektoeblecon de la senviandaj produktoj sur la pola nutraĵa merkato. Nun la senvianda dieto sendube populariĝis danke al amaskomunikiloj, aparte koloraj periodaĵoj kaj la Interreto. La situacio daŭre ŝanĝiĝas. Pri la konsumado de viando rezignas ĉiam pli da personoj motivitaj de ekologiaj argumentoj, la ideoj pri sana vivstilo, ne laste la altiĝanta konscio pri la sandamaĝaj ingrediencoj en la produktataj viand- alifaraĵoj. Laŭ pritaksoj en Pollando estas nun ĉirkaŭ du milionoj da vegetaranoj kaj ilia nombro daŭre kreskas. Signifan parton konsistigas gejunuloj.

Pri tio, ke la vegetarana dieto estas salubra, t.e. sanfavora, povas informiĝi ankaŭ personoj, ĝis nun ne rezignantaj pri la viandokonsumado, sed interesiĝantaj pri la sana vivstilo. Por ilia dispono funkcias tiaj retpaĝoj, kiel wegetarianizm.net, wegetarianie.pl, wegetianski.pl. Ĉi-lasta adreso estas ligita kun la monatrevuo „Wegetariański Świat” (Vegetarisma Mondo). Temas pri la unusola tutlanda periodaĵo pri vegetarismo en Pollando, establita en la 1994-a jaro. Ĝi celas legantojn, kiuj konscie zorgas pri sia sano kaj volas vivi konforme al la naturo.

Tiu neprofitcela periodaĵo traktas homojn kiel personojn kaj ne kiel konsumantojn laŭ reklamoj kaj varbkampanjoj. „Wegetariański Świat” konsilas al siaj legantoj ankaŭ, kiel komenci la vegetaran vivstilon. Inter la tekstoj ne mankas tradukoj el la monda gazetaro dediĉita al vegetarismo. Krom konkretaj receptoj la legantoj povas ricevi kuracistajn konsilojn, legi intervjuojn pri la vaste konceptata sana vivo. „Wegetariański Świat” aperas en eldonkvanto de 15 mil ekzemploj, aĉeteblaj en gazetkioskoj, gazetaraj salonetoj kaj en multaj vendejoj kun salubraj nutraĵoj. Ĉi-lastaj estas ĉiam pli multaj.

Sed ne nur vegetarismo fariĝas en Pollando ĉiam pli populara. Ĉiam pli multaj estas la pledantoj de veganismo, kiuj asertas, ke ilia dieto ekskludanta la bestdevenajn konsumproduktojn ne signifas rezignon, sed moralan elekton, dum vegetarismo ne protektos bredbestojn kontraŭ sufero kaj buĉado. Cetere aldonendas, ke dieton kun ekskludo de la bestdevenaj konsumproduktoj periode praktikas ankaŭ en la komenco menciitaj karmelaninoj.

---

Ĉi tiu artikolo estis verkita de de Barbara PIETRZAK (Pollando) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012