Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Arakida butero

Ingrediencoj por 1 glaso (konvertilo)

  • 400 gramoj da nesalitaj arakidoj
  • 1 tekulero da salo
  • 1 supkulero da mielo aŭ siropo (nedevige)

Preparado

Paŝo 1 Se la arakidoj ne estas rostitaj, rostu ilin kirlante sur pato sen oleo.

Paŝo 2 Metu arakidojn en miksilon kaj miksu ilin ĝis kaĉo. Por krusteca versio, elprenu iom da granuligitaj arakidoj kaj poste aldonu ilin al preta arakida kaĉo.

Paŝo 3 Fine aldonu salon kaj mielon/siropon, iomete miksu kaj metu en ajnan ujon.

Komentoj

Estas unu komento pri ĉi tiu recepto.

Bildo de pimskrabo
#1
La

Atentu, ke mielo ne estas vegana, sed facile ĝin anstataŭas siropo agava (aŭ acera, aŭ riza...).