Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Bakitaj pomoj

Ingrediencoj por 4 personoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Varmigu la fornon ĝis temperaturo 190 gradoj. Lavu la pomojn, forprenu kernojn de ĉiu pomo. Vi povas forpreni ilin aŭ rekte per tranĉilo aŭ unue tranĉante supraĵon de pomo kaj poste forprenante kernojn. Mi elektis la duan metodon. Ne forgesu lasi ĉirkaŭ 1 centimetron da spaco inter la truo kaj fino de la pomo.

Paŝo 2 En bovleto miksu sukeron, cinamon, nuksojn kaj fruktojn. Plenigu per la miksaĵo la antaŭe preparitajn pomojn. Sur ĉiun pomon metu peceton da butero.

Paŝo 3 Pomojn enmetu en pireksa ujo (vitra formo de pirekso, kiu eltenas grandajn temperaturojn). La ujon plenigu per bolanta akvo. La tuton enmetu en antaŭvarmigitan fornon por 30-40 minutoj, depende de grandeco de la pomoj. Bonan apetiton!

La recepto estas facile ŝanĝebla. Eblas provi kun diversaj specoj de pomoj kaj diversaj miksaĵoj ene. Se oni ne uzas buteron, la recepto iĝas vegana.